Internacia Organizaĵo por Normigado
Internacia Organizaĵo por Normigado | |||||
---|---|---|---|---|---|
ruse Международная организация по стандартизации angle International Organization for Standardization france Organisation internationale de normalisation | |||||
normiga organizaĵo internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1947 (ISA 1926) | ||||
Antaŭe | International Federation of the National Standardizing Associations vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Lingvoj |
franca, angla, rusa | ||||
Filioj | ISO/IEC JTC 1 (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Internacia Organizaĵo por Normigado aŭ ISO, prononcata /ˈaɪsoʊ/ (el la greke ίσος, isos, kiu signifas "egala") estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en 23-an de februaro 1947, kiu produktas interalie tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn (vidu Produktoj de ISO sube por aliaj produktoj). Ĝiaj normoj estas nomataj ISO-normoj. La sidejo de la organizaĵo estas la Centra Oficejo (en la angla Central Secretariat, ISO/CS) en Ĝenevo, Svislando. 162 membraj landoj kunlaboras por normigado. ISO estas unu el la tri tutmondaj organizaĵoj por normigado kune kun la Internacia Elektroteknika Komisiono, kiu okupiĝas pri elektraj aparatoj, kaj la Internacia Telekomunika Unio, kiu okupiĝas pri telekomunikado. Ili ĉiuj troviĝas en Ĝenevo kaj kunlaboras.
Administrado de ISO
[redakti | redakti fonton]Ekzistas Strategia plano, kiu gvidas la agadon de ISO. Ĝin aprobas la Ĝenerala Asembleo, kiu estas renkontiĝo de ĉefaj oficistoj de ISO kaj delegitoj elektitaj pere de plenaj membroj. Korespondaj kaj abonaj membroj rajtas ĉeesti kaj observi.
Historio
[redakti | redakti fonton]1906 - Fondo de la IEC (Internacia Elektroteknika Komisiono).
1926 - Fondo de la ISA (Internacia Federacio de Naciaj Normigantaj Asocioj).
1944 - Starigo de la Kunordiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj (UNSCC) kiel provizora solvo dum la Dua Mondmilito.
1946 - Fondo de ISO (Internacia Organizaĵo por Normigado).
Membreco en ISO
[redakti | redakti fonton]Po unu normiga instanco por unu lando rajtas membriĝi ĉe ISO (ĝenerale la plej grava instanco de la lando). Por nenormigaj organizaĵoj (ekz. la Universala Esperanto-Asocio UEA) ne eblas membriĝi, tamen eblas por ili partopreni la laboron kiel membroj de ISO-komitatoj (vidu sube membreco en ISO-komitatoj). Ekzistas tri malsamaj grupoj de membroj en ISO:
- Plenaj membroj: Reprezentantoj de landaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
- Korespondaj membroj: Reprezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizaĵon. Ĉi tiuj povas havi informojn dum la disvolvado de la normo, sed ne povas baloti.
- Abonaj membroj: Reprezentantoj de landoj kun malgranda ekonomio. Ĉi tiuj nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.
Plenaj membroj
[redakti | redakti fonton]Lando | Normigada organizaĵo | Partopreno en (sub-)komitatoj |
---|---|---|
Alĝerio | IANOR | 41 |
Argentino | IRAM | 328 |
Armenio | SARM | 38 |
Aŭstralio | SA | 445 |
Aŭstrio | ASI | 519 |
Azerbajĝano | AZSTAND | 9 |
Bangladeŝo | BSTI | 19 |
Barato | BIS | 606 |
Barbado | BNSI | 29 |
Barejno | BSMD | 10 |
Belgio | NBN | 550 |
Belorusio | BELST | 161 |
Bocvano | BOBS | 28 |
Bosnio kaj Hercegovino | BAS | 80 |
Brazilo | ABNT | 328 |
Britio | BSI | 717 |
Bulgario | BDS | 355 |
Ĉeĥio | UNMZ | 590 |
Ĉilio | INN | 103 |
Ĉinio | SAC | 703 |
Danio | DS | 324 |
Demokratia Respubliko Kongo | OCC | 15 |
Ebur-Bordo | CODINORM | 50 |
Egiptio | EOS | 287 |
Ekvadoro | INEN | 87 |
Estonio | EVS | 75 |
Etiopio | QSAE | 119 |
Fiĝioj | FTSQCO | 10 |
Filipinoj | BPS | 119 |
Finnlando | SFS | 544 |
Francio | AFNOR | 720 |
Ganao | GSB | 27 |
Germanio | DIN | 716 |
Grekio | ELOT | 193 |
Hispanio | AENOR | 615 |
Hungario | MSZT | 479 |
Indonezio | BSN | 221 |
Irako | COSQC | 32 |
Irano | ISIRI | 352 |
Irlando | NSAI | 268 |
Islando | IST | 148 |
Israelo | SII | 213 |
Italio | UNI | 660 |
Jamajko | BSJ | 99 |
Japanio | JISC | 676 |
Jemeno | YSMO | 3 |
Jordanio | JSMO | 22 |
Kameruno | ANOR | 31 |
Kanado | SCC | 380 |
Kataro | QS | 27 |
Kazaĥio | KAZMEMST | 72 |
Kenjo | KEBS | 198 |
Kipro | CYS | 66 |
Kolombio | ICONTEC | 140 |
Kostariko | INTECO | 27 |
Kroatio | HZN | 183 |
Kubo | NC | 201 |
Kuvajto | KOWSMD | 6 |
Libano | LIBNOR | 20 |
Libio | LNCSM | 36 |
Litovio | LST | 59 |
Luksemburgo | ILNAS | 41 |
Makedonio | ISRM | 9 |
Malajzio | DSM | 255 |
Malio | MLIDNI | 10 |
Malto | MSA | 37 |
Maroko | SNIMA | 71 |
Maŭricio | MSB | 65 |
Meksiko | DGN | 131 |
Mongolio | MASM | 147 |
Namibio | NSI | 5 |
Nederlando | NEN | 579 |
Niĝerio | SON | 31 |
Nord-Koreio | CSK | 94 |
Norvegio | SN | 342 |
Nov-Zelando | SNZ | 162 |
Omano | DGSM | 22 |
Pakistano | PSQCA | 147 |
Panamo | COPANIT | 1 |
Peruo | INACAL[1] | 19 |
Pollando | PKN | 629 |
Portugalio | IPQ | 349 |
Rumanio | ASRO | 697 |
Rusio | GOST R | 619 |
Sauda Arabio | SASO | 151 |
Senegalo | ASN | 5 |
Sent-Lucio | SLBS | 5 |
Serbio | ISS | 469 |
Singapuro | SPRING SG | 136 |
Sirio | SASMO | 18 |
Slovakio | SUTN | 440 |
Slovenio | SIST | 92 |
Srilanko | SLSI | 185 |
Sud-Afriko | SABS | 417 |
Sudano | SSMO | 10 |
Sud-Koreio | KATS | 704 |
Svedio | SIS | 536 |
Svislando | SNV | 521 |
Tajlando | TISI | 269 |
Tanzanio | TBS | 138 |
Trinidado kaj Tobago | TTBS | 68 |
Tunizio | INNORPI | 163 |
Turkio | TSE | 356 |
Ukrainio | DSSU | 311 |
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | ESMA | 14 |
Urugvajo | UNIT | 47 |
Usono | ANSI | 610 |
Uzbekio | UZSTANDARD | 7 |
Vjetnamio | STAMEQ | 72 |
Zimbabvo | SAZ | 46 |
Korespondaj membroj
[redakti | redakti fonton]Lando | Normigada organizaĵo | Partopreno en (sub-)komitatoj |
---|---|---|
Afganio | ANSA | 0 |
Albanio | DPS | 4 |
Angolo | IANORQ | 0 |
Birmo | MSTRD | 0 |
Bolivio | IBNORCA | 12 |
Brunejo | CPRU | 6 |
Butano | SQCA | 6 |
Gabono | ANTT | 0 |
Gambio | GAMSFP | 1 |
Gvatemalo | COGUANOR | 0 |
Gvineo | IGNM | 0 |
Honkongo | ITCHKSAR | 232 |
Kartvelio | GEOSTM | 1 |
Kirgizio | KYRGYZST | 0 |
Latvio | LVS | 3 |
Lesoto | LSQAS | 0 |
Liberio | LDS | 0 |
Madagaskaro | BNM | 0 |
Makao | CPTTM | 0 |
Malavio | MBS | 2 |
Maŭritanio | DNPQ | 2 |
Moldavio | INSM | 41 |
Montenegro | ISME | 17 |
Mozambiko | INNOQ | 0 |
Nepalo | NBSM | 0 |
Palestino | PSI | 5 |
Papuo-Nov-Gvineo | NISIT | 1 |
Paragvajo | INTN | 0 |
Respubliko Kongo | ACONOR | 0 |
Ruando | RBS | 3 |
Salvadoro | CONACYT | 15 |
Sejŝeloj | SBS | 0 |
Sieraleono | SLSB | 0 |
Surinamo | SSB | 0 |
Svazilando | SWASA | 11 |
Taĝikio | TJKSTN | 11 |
Turkmenio | MSST | 0 |
Ugando | UNBS | 21 |
Abonaj membroj
[redakti | redakti fonton]Lando | Normigada organizaĵo | Partopreno en (sub-)komitatoj |
---|---|---|
Antigvo-Barbudo | ABBS | 0 |
Burundo | BBN | 0 |
Centr-Afrika Respubliko | SNQCA | 0 |
Dominiko | DBOS | 0 |
Eritreo | ESI | 0 |
Gujano | GNBS | 0 |
Honduro | DGCI | 0 |
Kamboĝo | ISC | 0 |
Laoso | DISM | 0 |
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj | SVGBS | 0 |
Membreco en teknikaj (sub-)komitatoj de ISO
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj plenaj membroj kaj korespondaj membroj rajtas membriĝi en ĉiuj ISO-komitatoj. Ekzistas ĉefe kvar tipoj de membreco:
- Partoprenantaj membroj
- Observantaj membroj
- Ĝemelaj membroj
- Ligilaj membroj
Partoprenantaj membroj
[redakti | redakti fonton]Partoprenantaj membroj (P-member): tiuj, kiuj intencas aktive partopreni normigan laboron de teknika (sub-)komitato. Ili nepre devas voĉdoni en ĉiuj voĉdonadadoj de la (sub-)komitato. Krome, ili devas nomumi fakspertulojn por kontribui al la laboro. Ili kunlaboras por elverki internaciajn normojn.
Observantaj membroj
[redakti | redakti fonton]Observantaj membroj (O-member): tiuj, kiuj volas sekvi la verkadon de internacia normo kaj eventuale kontribui al la laboro. Ĉiuj plenaj kaj korespondaj membroj rajtas iĝi observantaj membroj en teknika (sub-)komitato.
Ĝemelaj membroj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelaj membroj (Twinning): Evolulandoj, kiuj petas helpon de plena membro en industrilando.
Ligilaj membroj
[redakti | redakti fonton]Ligilaj membroj (Liaison member): internaciaj, geografie gravaj aŭ grandaj regionaj organizaĵoj, kiuj intencas partopreni la normigan laboron aŭ esti informataj pri ĝi.
Produktoj de ISO
[redakti | redakti fonton]Ekzistas kvin ĉefaj produktoj de ISO:
- Internacia normo
- Teknika specifikaĵo
- Teknika raporto
- Publika specifikaĵo
- Internacia laborrenkontiĝa akordo
Internacia normo
[redakti | redakti fonton]Internacia normo (International Standard, IS): Tio estas la plej kutime kaj la plej bone konata tipo de ISO-dokumento. Ekzemplo estus ISO 9001.
Teknika specifikaĵo
[redakti | redakti fonton]Teknika specifikaĵo (Technical Specification, TS):
Teknika raporto
[redakti | redakti fonton]Teknika raporto (Technical Report, TR):
Publika specifikaĵo
[redakti | redakti fonton]Publika specifikaĵo (Publicly Available Specification, PAS):
Internacia laborrenkontiĝa akordo
[redakti | redakti fonton]Internacia laborrenkontiĝa akordo (International Workshop Agreement, IWA):
Kreado de normo
[redakti | redakti fonton]Normoj kreiĝas pere de longa procezo. Jenas la diversaj fazoj:
Fazo | Nomo (Esperante kaj angle) | Mallongigo | ||
---|---|---|---|---|
00 | Prafazo | Praprojekto | Preliminary Work Item | PWI |
10 | Propono | Nova laborpropono | New Proposal (for a work item) | NP |
20 | Preparado | Labora malneto | Working Draft | WD |
30 | Komitata fazo | Komitata malneto | Committee Draft | CD |
40 | Kontrolado | Malneto de normo | Draft International Standard | DIS |
50 | Konsento | Finfina malneto de normo | Final Draft International Standard | FDIS |
60 | Publikigado | Internacia normo | International Standard | IS |
90 | Rekontrolo | Review | ||
95 | Nuligo | Withdrawal |
Prafazo
[redakti | redakti fonton]Propono
[redakti | redakti fonton]La ok sekvantaj kategorioj rajtas proponi novan laborproponon:
- Plena membro (lando)
- La sekretario de la komitato, en kiu la normo devus publikiĝi
- Alia komitato
- Alia subkomitato
- Organizaĵo en rilato
- La komisio pri teknika administrado (TMB)
- Unu el la konsilaj grupoj
- La Ĝenerala Sekretario
Preparado
[redakti | redakti fonton]Post akcepto de laborpropono, la teknika (sub/)komitato staras laborgrupon por prepari laboran malneton kaj difinas limdatojn. Kuniĝas spertuloj pri la temo. Plenaj membroj, kiuj promesis aktive partopreni konfirmas sia(j)n teknika(j)n spertulo(j)n kaj pliaj plenaj membroj rajtas proponi spertulo(j)n. Cetere organizaĵoj kun A- aŭ D-rilato (ekzemple UEA) same rajtas nomumi spertulo(j)n dum tiu fazo. Laŭeble oni preparas kaj anglan kaj francan version samtempe, foje oni inkluzivas la rusan lingvon.
Komitata fazo
[redakti | redakti fonton]Tiu fazo ebligas komentojn de la plenaj membroj kaj observantaj membroj de la (sub/)komitato.
Kontrolado
[redakti | redakti fonton]Konsento
[redakti | redakti fonton]Publikigado
[redakti | redakti fonton]La Centra Oficejo kontrollegas kaj eventuale korektas erarojn. Ĝi presas kaj disdonas la Internacian Normon. Tiu fazo daŭras du monatoj.
Rekontrolo
[redakti | redakti fonton]Nuligo
[redakti | redakti fonton]Lingvoj dum laborrenkontiĝoj
[redakti | redakti fonton]La tri oficialaj lingvoj por renkontiĝoj estas la angla, la franca kaj la rusa. Tamen, la landa ISO-membro de Rusio devas disponigi kaj interpreton kaj tradukon al aŭ el la rusa. Eblas pliaj lingvoj. La prezidanto de la (sub/)komitato kaj la sekrateriejo devas zorgi pri la uzo de lingvoj.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1990 Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekhavis oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). La celo de la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj komitatoj de ISO, kiuj okupiĝas pri normigado en specialaj kampoj de industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn kun ĝi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo"[2].
Esperanto en normoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto aperas en jenaj normoj
- ISO 639-1:2002 (duliteraj lingvokodoj)
- ISO 639-2:1998 (triliteraj lingvokodoj)
- ISO 639-3:2007 (triliteraj lingvokodoj)
Iuj normaj serioj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de kvalito-rega sistemo estas ISO 9000, ISO 9001, kaj ISO 9002. La normoj pri medio estas en la serio ISO 14000.
- ISO 216 paperaj grandecoj
- ISO 639 lingvoj
- ISO 2108 ISBN
- ISO 3166 landaj kodoj
- ISO 4217 valutaj kodoj
- ISO 8601 reprezentado de datoj kaj tempoj
- ISO 8859 karaktraj enkodigoj, kiuj inkluzivas Askio-n
- ISO 9660 dosier-sistemo por kompakt-diskaj legiloj
- ISO 9899 C (programlingvo)
- ISO 10279 BASIC (programlingvo)
- ISO 10646 Unikodo
- ISO/IEC 1539-1 Fortran (programlingvo)
Normigaj instancoj pri diversaj fakoj en diversaj landoj
[redakti | redakti fonton]- 3GPP—3rd Generation Partnership Project—Retejo
- 3GPP2—3rd Generation Partnership Project 2—Retejo Arkivigite je 2004-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Accellera—Accellera Organization—Retejo
- ACI—American Concrete Institute—Retejo
- AIIM—Association for Information and Image Management—Retejo
- ANSI—American National Standards Institute
- ASTM International
- AUTOSAR—Automotive technology—Retejo
- BIPM, CGPM, and CIPM—Bureau International des Poids et Mesures and the related organizations established under the Metre Convention of 1875. Retejo
- CableLabs—Cable Television Laboratories—Retejo
- CISPR—International Special Committee on Radio Interference
- DIN—Deutsches Institut für Normung e.V. Retejo (angle) Arkivigite je 2007-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- DMTF—Distributed Management Task Force
- Ecma International—Ecma International (previously called ECMA)
- FAI—Fédération Aéronautique Internationale—Retejo
- GS1—Global supply chain standards (identification numbers, barcodes, electronic commerce transactions, RFID)—Retejo
- IBTA—Infiniband Trade Association
- IEC—International Electrotechnical Commission—Retejo
- IAU*—International Arabic Union—Retejo Arkivigite je 2008-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
- IEEE—Institute of Electrical and Electronics Engineers—Retejo
- IETF—Internet Engineering Task Force—Retejo
- IFOAM—International Federation of Organic Agriculture Movements—Retejo
- ISO—International Organization for Standardization—Retejo
- ITU—Internacia Telekomunika Unio—Retejo
- IUTAK—Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Kemio—Retejo
- Liberty Alliance—Liberty Alliance—Retejo
- Media Grid—Media Grid Standards Organization—Retejo
- N3P—Neutral Third Party—Retejo
- OASIS—Organization for the Advancement of Structured Information Standards—Retejo
- OGC—Open Geospatial Consortium—Retejo
- OHICC—Organization of Hotel Industry Classification & Certification—Retejo Arkivigite je 2009-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- OMA—Open Mobile Alliance—Retejo
- OGF—Open Grid Forum (merger of Global Grid Forum (GGF) and Enterprise Grid Alliance (EGA))—Retejo
- OpenTravel Alliance—OpenTravel Alliance (previously known as OTA—Retejo
- SAI—Social Accountability International—Retejo
- SIF—Schools Interoperability Framework—SIF Retejo Arkivigite je 2008-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- TM Forum—Telemanagement Forum—TMF Retejo
- UPU—Universal Postal Union—Standards retejo Arkivigite je 2008-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- WMO—World Meteorological Organization
- W3C—World Wide Web Consortium—Retejo
- WSA—Website Standards Association Retejo Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Deutsches Institut für Normung
- IEEE
- ISO/TC 37
- Infoterm
- Terminologia Esperanto-Centro
- Terminologio
- ISNI