Herseo (luno)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Herseo. |
Herseo | |
Natura satelito de Jupitero (L) | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Oficiala nomo | Jupitero L[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 J 17 |
Nomita laŭ | Herse vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Bert J. Gladman John J. Kavelaars Jean-Marc Petit L. Allen[1] |
Dato de malkovro | 27-a de februaro 2003[1] |
Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 510 605 km |
Discentreco | 0,18687 |
Klinangulo | 163,74° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 689,98 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2 km (averaĝe)[2] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,4[2] |
Herseo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝin malkovris Bert J. Gladman kaj lia teamo de la Universitato de Brita Kolumbio, post observoj de bildoj faritaj per la kanada-franca-havaja teleskopo de Mauna Kea inter la 8-an de februaro 2002 kaj la 3-a de aprilo 2002.
Ili anoncis la 11-an de aprilo 2003 ĝian malkovron[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 17 (deksepa jupitera luno de 2003).
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 11-an de novembro 2005, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon Herseo[5], (greke: Έρση), amatino de Hermeso en la helena mitologio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Herseo estus eble ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Ĉar ĝiaj orbitaj elementoj nun estas malbone konataj, tiu aneco estas necerta.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla apud la centro.
-
Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Planetary Satellite Physical Parameters En ĉi-tiu listo, Herseo estas notata sub S/2003 J 17 (angle)
- ↑ IAUC 8116: Sats OF JUPITER, SATURN; C/2003 G2 (angle)
- ↑ Recently Discovered Natural Satellites and Rings of Major and Minor Planets, Ne ankoraŭ publikigata informletero IAUC 9094 de la 11-a de novembro 2009 (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Herse, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (kio ne eblas en esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole S/2003 J17, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2010-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
- angle S/2003 J17 (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|