El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanso aŭ Gangseo, en Esperanto distrikto Okcidento de Rivero, estas unu el la sume 25 urbodistriktoj, koree nomataj -gu (en koreaj karaktroj 구, per ĉina skribo 區) de Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Per koreaj karaktroj la distrikto skribiĝas 강서구 kaj per ĉina skribo 江西區. Laŭ la censo de 2010, en la urbodistrikto vivis 546 938 loĝantoj sur areo de 41,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 211 loĝantoj/km². La areo situas ĉe la suda bordo de la rivero Han, en la orienta parto vidalvide de la urbodistrikto Mapo-gu norde de la rivero, en la plej okcidenta parto de la urbego. La centraj oficejoj de la flugkompanio Korean Air kaj de aliaj flugkompanioj situas en la urbodistrikto.