La federacia vojo 43 - germaneBundesstraße 43 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 60 kilometrojn de okcidento al oriento tra la federacia lando Hesio. La plej okcidenta punkto estas la urbo Wiesbaden proksime de Majenco (Rejnlando-Palatinato) kaj la plej orienta la komunumo Hanau survoje al Aschaffenburg (Bavario). Grandparte ĝi vojas proksime de la germana aŭtovojo A3 kaj havas apartan signifon per tio, provizi alternativan vojon de individua trafiko al la granda internacia flughaveno frankfurta.