Saltu al enhavo

Emscherlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emscherlando
Regiono
naturregiono [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio



vdr
Marĉiĝinta pejzaĝo proksime de Kastelo Herten
Ternivelosinkadoj ekde la jaro 1980 en la Emscher-Marĉo sekve de la karboekspluato fare de Minejo Ewald, montrata per la mezurlatoj

La Emscherlando estas naturregiona ĉefunuo en la sudo de la ĉefunuaro Vestfala Golfo en Germanujo. Ĝi okupas grandajn partojn de la akvokolekta baseno de la nomdona rivero Emscher, ne tamen ties randajn altaĵojn en la sudo, oriento kaj nordoriento same kiel la riverbuŝejon.

La plej granda parto de la Emscherlando apartenas al la historia Feŭdo Recklinghausen, kiu tamen ne transpasis suden la riveron Emscher kaj norde etendiĝis ĝis la rivero Lippe, de kies maldekstra areo ankaŭ partoj apartenas al la Emscherlando.

La probabla natura plantokomunumo de la Emscherlando estus plejparte kverkokarpenara pejzaĝo (stellario-carpinetum). La naturregiono nuntempe estas plejparte ero de la aglomeraĵo Ruhr-Regiono karakterizata per koloniado kaj kulturlando, en la nordo kaj oriento ankaŭ terkulture uzata. En kvar regionaj verdokoridoroj de la Regiona Ligo Ruhr kun partoj de la Emscherlando troviĝas en kulturarbaroj kaj naturprotektejoj multloke vegetaĵoj, kiuj konvenas kun la kapablaj naturaj plantokomunumoj.

Situo kaj limoj

[redakti | redakti fonton]

La Emscherland ampleksas la malaltejon de la nomdona rivero Emscher de Dortmund-Dorstfeld ĝis la transiro al la rejnlandaj sabloplatoj okcidente de la linio Gladbeck kaj de la centro de Bottrop, same kiel norde kaj sude al la randaj platoj norde kaj sude de la malaltejo de la Emscher. En la sudo la Emscherland limiĝas kun la pejzaĝo de la Westenhellweg. Norde malaltondaj altaĵoj flankas la malaltejon de la Emscher kaj limiĝas norde kun la naturregionaj unuoj okcidenta Monasterlando kaj centra Monasterlando.

Multaj urboj de la norda kaj meza Ruhr-Regiono tenas parton je la naturregionoj Emscherland kaj Westenhellweg, deokcidente-orienten tiuj estas Oberhausen (malgrandaj partoj en la ekstrema oriento), la nordo de Essen siuanta en la Emscher-Valo, la plej granda parto de la urba teritorio de Herne, la norda duono de Castrop-Rauxel ĉirkaŭ Rauxel kaj nordaj urbopartoj de Dortmund ĉirkaŭ Mengede.

En la kerna regiono lokas Bottrop, Gladbeck, Gelsenkirchen, Herten, Recklinghausen, same kiel Oer-Erkenschwick, Datteln kaj Waltrop, se ili je la randregionoj ne apartenas al okcidenta Monasterlando.

En la nordo, ĉe la interfaco al la okcidenta Monasterlando, proksimume la duono de la (suda) urboteritorio de Marl troviĝas en la naturregiono, en la ekstrema oriento Brambauer, okcidenta parto de Lünen. [1].

Naturregiona subdivido

[redakti | redakti fonton]

La Emscherland sudividiĝas jene:[2][3]

  • (zu 54 Vestfala Golfo)
    • 543 Emscherland
      • 543.0 Vestischer Höhenrücken (Recklinghauser Landrücken)
        • 543.00 Recklinghauser Lößrücken
        • 543.01 Buerscher Höhenrücken
        • 543.02 Marler Flachwellen
      • 543.1 Oer-Waltroper Flachwellen
        • 543.10 Waltroper Flachwellen[4]
        • 543.11 Emscher-Lippe-Platten
        • 543.12 Bockumer Hügelwellen
        • 543.13 Oer-Sinsener Flachwellen
        • 543.14 Erkenschwicker Tal
      • 543.2 Emschertal
        • 543.20 Emscherniederung
        • 543.21 Nördliche Emscher-Randplatten
        • 543.22 Südliche Emscher-Randplatten
        • 543.23 Boyeplatten

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Nomdona estas la rivero Emscher en la suda Emscherlando, kies valon degeloakvoj ellavis dum la lasta glaciepoko. Origine laŭlonge de la rivervalo vastaj faŭltarbaroj, la Emscher-Marĉo kaj aliaj sur superakvigataj regionoj laŭlonge de la meandra riveroj karakterizis la pejzaĝon. Ĝis la komenco de la 19a jarcento la marĉo estis uzata kiel vastaera ĉevalbredejo, kie oni bredis la rason Emscherbrücher.

Nuntempe la pejzaĝo estas transformita per la Emscher-Zono de la Ruhr-Regiono kaj karakterizata de urba surkonstruo kaj industriterenoj. La Emscher mem estas preskaŭ plene rektigita kaj endigigita. Parto de la malnovaj faŭltarbaroj transdaŭris la industriigon kiel ero de la „Regionaj Verdokoridoroj“ el la 1920aj jaroj aŭ ankaŭ kiel tiel nomata „minejomarĉo“. En la dua kazo oni uzi la areojn por la surtera akvokonduko de la akvomastrumado de la minejoj. Tiuj ĉi areoj je malapero de la minado estis enigataj en la Emscher Landschaftspark. La nomado de la ĉerivera pejzaĝo konserviĝis en la Landschaftspark Emscherbruch, kiu ampleksas parton de la origina faŭltarbaro.

La nordo de la Emscherlando estas multloke terkulture uzata, foje tie estas ankaŭ trovebla arbaretoj. Kulturarbaroj ofte konsistas el fagoj. Escepton prezenta la aglomeracio de la urboteritorio de Marl.

La Vestischer Höhenrücken en la oriento de Recklinghausens atingas 113 metrojn kaj superregas per tio la riveron Emscher kaj la Rejn-Herne-Kanalon tuj sude de la montetĉeno je proksimume 70 metroj. Ĝi troviĝas inter la malaltejoj de Emscher kaj Lippe. En ĝia meza kaj orienta parto la akvoj fluas suden al la Emscher, dum kiam en la okcidento la valoj direktiĝas norden. La grundo konsistas el argilaj aŭ sablaj kovraĵo sur kalkargilo.

Probabla vegetaĵaro

[redakti | redakti fonton]

Krom la kverkokarpenaro (Stellario-Carpinetum) plejparte atendebla pluaj plantokomunumoj estus atendeblaj. Sur la leŭsogrundoj de la Vestischer Höhenrücken la probabla vegetaĵaro estus atendebla grandaree miliofagaro (maianthemo-fagetum = milio-fagetum). Sur kalkohava Emscher-Kalkargilo krome estus atendebla asperulo-fagaro (Galio-Fagetum), en la kampo de la ebenaĵo apud la Emscher ankaŭ ĉerivero-fraksenaro (Querco-Ulmetum minoris = Fraxino-Ulmetum), marĉbetularo (betulum pubescentis) kaj, sur aparte malsekaj lokoj, marĉalnaro (carici-alnetum).

Suda Emscherlando

[redakti | redakti fonton]
Vidaĵo super la Emscherlando ekde Ŝutmonto Hoheward suden
Elaera foto ĉe Castrop-Rauxel

Vidaĵo super la suda Emscherlando en la limregiono Recklinghausen kaj Herten ekde Ŝutmonto Hoppenbruch norden. Proksimume en bildcentro pasas la limo al Westenhellweg en ĉi tiu perspektivo preskaŭ horizonte. En la fono la Altaĵoj de Castrop kun Monto Beimberg estas ekkonebla, sur ĝi Turo Imperiestro Vilhelmo en la parko Volkspark Sodingen, krome en la fono la du turakvujoj de Gelsenwasser proksime de la aŭtostrato A 43.

Elaera foto de la Emscherlando ĉe Castrop-Rauxel nordokcidenten. En la bildcentro estas ekkonebla la Forum Europaplatz, dekstre de ĝi komenciĝas la arbaro Grutholz/Nierholz. Supre maldekstre en la bildo parte estas registrita la arbaro Castroper Holz, malantaŭe Kastelo Bladenhorst kaj la erikejo Dickenheide. Tute ĉe la supra bildrando pasas la Emscher.

Kastelo Bladenhorst
Kastelo Herten

La naturaj kondiĉoj en la Emscherland taŭgis por la konstruo de akvokasteloj, jen la suda foso de Kastelo Herten kaj la foso de Kastelo Bladenhorst en Castrop-Rauxel.

Minejo Ewald
Elektrejo en Herne

La industriigo ŝanĝis la Emscherlandon. Vidaĵo de Ŝutmonto Hoheward okcidenten. Antaŭe la malfunkciigita Minejo Ewald, en la bildcentro la Hertener Mark en la Landschaftspark Emscherbruch, malantaŭe Elektrejo Scholven kaj Ŝutmonto Oberscholven.

Rejn-Herne-Kanalo

La Emscher estas kanaligita, jen, maldekstre en la bildo, ĉe Oberhausen. Paralele al ĝi oni konstruis la Rejn-Herne-Kanalon kiel ŝipirovojo, ĉi-dekstre ekkonebla apud la rivero. Tute en la malfono la vido pasas ankoraŭ super la „Meza Malsuprorejna Ebenaĵo“, la Emscherlando komenciĝas mallonge antaŭ la unua blanka ponto transiranta kanalon kaj riveron.

Tiu-ĉi artikolo estas tradukaĵo de la samtema artikolo de:Emscherland en la germanlingva Wikipädie

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Maposervo de la Federacia Oficeje por Naturprotekto Arkivigite je 2017-02-07 per la retarkivo Wayback Machine. La maposervo „Schutzgebiete“ (protektejoj) faras la limojn de la ĉefunuogrupo („Naturräume“ - naturregionoj) kaj de la ĉefunuoj projekcieblaj, la iom pli kruda maposervo „Landschaften“ (pejzaĝoj) subdividas la naturregionjn eĉ pli detalaj
  2. laŭ E. Meynen kaj J. Schmithüsen: Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands - Bundesanstalt für Landeskunde, 6a liveraĵo Remagen 1959 (entute 9 liveraĵoj en 8 libroj 1953-1962, aktualigita mapo 1:1.000.000 kun ĉefunuoj 1960)
  3. Geographische Landesaufnahme: Die naturräumlichen Einheiten auf Blatt 95/96 - Kleve/Wesel (Wilhelm von Kürten 1977; Osten), Blatt 97 - Münster (Sofie Meisel 1960; Westen) und Blatt 108/109 - Düsseldorf/Erkelenz (Karlheinz Pasffen, Adolf Schüttler und Heinrich Müller-Miny 1963, Osten) - Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg
  4. Sur Blatt 97 - Münster de 1960, sur kies areo lokas la dessen Gebiet die Waltroper Flachwellen, en 543.1 ne estas plue subdividita kaj nomata als Waltroper Flachwellenland. Nur sur Blatt 95/96 - Kleve/Wesel de 1977 la subunuo estas menciata. Laŭ la laste nomita Emscher-Lippe-Platten (543.11) apartigas la – ekster la mapo situantajn - Waltroper Flachwellen (543.10) en la sudoriento disde la Bockumer Hügelwellen (543.12) en la nordokcidento.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Krone, Nikola: Der Landschaftspark Bladenhorst-Castroper Holz: ein Modellprojekt des Kommunalverbandes Ruhrgebiet im Rahmen der Internationalen Bauausstellung Emscher Park, eld.: Kommunalverband Ruhrgebiet, Essen, 1994

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]