Corsier GE
Corsier | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĝenevo |
Distrikto | nenia distrikto en Kantono Ĝenevo |
Koordinatoj | 46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.25000 °N, 6.21667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1795 |
Areo | 2,78 km² |
Alteco | 426 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1246 |
Komunumkodo | 6619 |
Corsier estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.
Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 108 loĝantoj sur areo de 2,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 769 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Corsier situas ĉe la suda bordo de la lago Lemano, kaj ĝin trafluas la rojo Le Nant d'Aisy.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Corsier limas en nordo al Anières, en oriento al Gy, en sudo al Meinier, en sudokcidento al Collonge-Bellerive, kaj en nordokcidento aliflanke de la lago Lemano al Versoix.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Corsier estas konektita per la buslinio E al la urba transportreto de Ĝenevo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnovaj restoj trovitaj laŭlonge de la bordoj de Lemano atestas la ekziston de pluraj vilaĝoj kaj datiĝas de antaŭ 3 000 a.K.
La unua dokumenta mencio de Corsier datiĝas el la jaro 1297 kiel Corsiacum.[1]
Jam en la jaro 1858 Hippolyte-Jean Gosse kaj en 1930 David Viollier atentigis pri droniĝinta prahistoria surfosta setlejo ĉe la bordo de la lago. En malnovaj dokumentoj oni nomis la setlejon La Gabiule sed efektive ĝi troviĝas apud Corsier-Port. Temas pri la ununura arkeologia trovejo apud Lemano, kie kunekzistas ĉiuj prahistoriaj periodoj.[2]
Iĝinte protestanta post la Reformacio, Corsier reiĝis katolika sub la influo de Francisko el Sales, kiu estis ties paroĥestro inter 1595 et 1601.
De mezepoko ĝis 1816 Anières kun la interrompo dum la berna okupado inter 1536 kaj 1567 apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.
La neolitika palafitsituo de Corsier-Port ĉe Lemano estas registrita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2011[3].
En 2012, pelvo-kaj-ringo-markado estis trovita sub la preĝejo[4].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Corsier
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Artikolo Corsier (GE) en la Historia Leksikono de Svislando
- ↑ Fonto: Pierre Corboud: Corsier (GE), Bordaj kaj surfostaj setlejoj en Historia Leksikono de Svislando[rompita ligilo]
- ↑ UNESCO World Heritage Site - Prehistoric Pile dwellings around the Alps (angle)
- ↑ 15 août 2012, Une énigmatique pierre gravée est mise au jour sous une église /(enigna gravurita ŝtono sub preĝejo), far Marc Moulin[rompita ligilo], Le Temps (svisa taggazeto)(france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ofociala paĝaro de la komunumo Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine france
- Corsier en la Historia Leksikono de Svislando
|