Cornelis Christiaan Droogendijk
Aspekto
(Alidirektita el C. Ch. Droogendijk)
Cornelis Christiaan Droogendijk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1885 en Stavenisse |
Morto | 20-an de aprilo 1918 (32-jaraĝa) en Stavenisse |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | aktivulo esperantisto pacaktivisto |
Cornelis Christiaan DROOGENDIJK (naskiĝis la 20-an de julio 1885 en Stavenisse, mortis la 20-an de aprilo 1918 en Stavenisse) estis nederlanda esperantisto.[1] Li estis Esperanto-propagandisto en la provinco Zelando. Droogendijk sukcese laboris interalie por Esperanto ĉe la Konsilantaro Nederlanda kontraŭ la milito kaj tradukis por ĝi artikolojn en Esperantaj gazetoj. Li estis aŭtoro de Esperantaj kantoj, kaj de Esperantaj Poemoj, Goes, 1917.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ J. Droogendijk i.a. (1918-04-22). “Advertentiën”, Middelburgsche Courant (nl). Alirita 2018-08-27..
Eksteraj Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/D en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).