Kurtvosta pito
Kurtvosta pito | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pitta brachyura
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pitta brachyura (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Corvus brachyurus[2] | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Kurtvosta pito (Pitta brachyura), ankaŭ konata kiel Bluflugila pito, estas birdospecio el la familio de la Pitedoj (Pittidae) en la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas videbla en Hebej, Henan, Anhuj kaj Fuĝjan en Ĉinio, kaj ankaŭ en Hindio – sed tie malofte en pli aridaj regionoj –, Srilankao, Koreio kaj Japanio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas rigide mallongan voston kun longeco de 18 - 19 centimetroj. Ĝi estas bela birdo kun plumaro blua, nigra, ruĝa, bruna, verda, ĉamkolora kaj blanka. Ĝiaj brile bluaj plumoj sur la ŝultroj estas tre okulfrapaj, tial oni nomas ĝin ankaŭ bluflugila pito. Dum flugado la blankaj makuloj sur la flugiloj montriĝas klare. Ambaŭ seksoj havas la saman koloron.
Konduto
[redakti | redakti fonton]La kurtvosta pito vivas solece kaj emas sin kaŝi. Ĝi ofte aktivadas unuope en densaj arbetaroj kaj herbaroj. Ĝi estas sprita kaj sagaca. Ĝi saltas, kun kuntirita kolo kaj kurbigita dorso, sinsekve kelkfoje, ĉiufoje pli ol unu metron. Sidante, ĝi de tempo al tempo etendas sian kolon por rigardi ĉirkaŭen. Dum ekscitiĝo ĝi hirtigas plumojn kaj tremigas siajn flugilojn en palpebruma daŭro. Kiam ĝi atakas, ĝi bekas kun flugiloj supren levitaj kaj kolo etendita. Kaj kiam ĝi estas surprizita, ĝi fuĝas en herbaron kun klinita kapo. Ĝi manĝas ĉefe lumbrikojn, helikojn, araneojn kaj aliajn animalojn. Ĝi flugas en rekta linio, sed ne alte nek longe. Gi ofte flugas tuj super la tero, aŭ flugas kun saltado. Ĝia fluga rapideco estas 40 kilometroj hore. Ĝia krio havas tri silabojn. Dum sezono de fekundiĝo ĝia krio similas al tiu de la kato.
Generado
[redakti | redakti fonton]La kurtvosta pito kutime konstruas surtere aŭ sur branĉoj neston el branĉetoj, radikoj, folioj kaj musko. La birdino zorgas pri konstruado de nesto, kovado kaj nutrado de idoj. Ĝi kovas ĉiufoje 4 - 6 ovojn grizajn kun purpure brunaj makuloj. Kiam la birdino estas surprizita, ĝi havas la kutimon ŝirmi la enirejon de la nesto per maldikaj branĉoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2008). Pitta brachyura. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 12 September 2009.
- ↑ Dickinson, E.C., R.W.R.J. Dekker, S. Eck & S. Somadikarta (2000). “Systematic notes on Asian birds. 5. Types of the Pittidae”, Zool. Verh. Leiden (PDF) 331, p. 101–119. Arkivigite je 2011-05-20 per la retarkivo Wayback Machine