Bal Gangadhar Tilak
Bal Gangadhar Tilak | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Keshav Gangadhar Tilak | |
Naskiĝo | 23-an de julio 1856 en Ratnagiri | |
Morto | 1-an de septembro 1920 (64-jaraĝa) en Mumbajo | |
Religio | hinduismo vd | |
Lingvoj | marata • angla vd | |
Ŝtataneco | Brita Raĝo vd | |
Alma mater | Government Law College, Mumbai (en) Elphinstone College (en) Deccan College Post-Graduate and Research Institute (en) vd | |
Partio | Barata Nacia Kongreso vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto revoluciulo verkisto filozofo luktanto por libereco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bal Gangadhar Tilak (aŭ Lokmanya Tilak, pronunciation; 23a de Julio 1856 – 1a de Aŭgusto 1920), naskiĝinta kiel Keshav Gangadhar Tilak, estis instruisto kaj aktivulo de la Hinda sendependiga movado. Li estis unu el la triopo de Lal Bal Pal.[1] Tilak estis la unua estro de la Hinda sendependiga movado. La britaj koloniaj aŭtoritatoj nomis lin "La patro de la hindia agitigo." Li estis ankaŭ kromnomita per la titolo "Lokmanja", kiu signifas "akceptita de la popolo (kiel ties estro)".[2] Mahatma Gandhi nomis lin "La faranto de moderna Barato".[3]
Tilak estis unu el la unuaj kaj plej ardaj defendantoj de Swaraj ("mem-regado") kaj forta radikalulo en la barata konscio. Li estas konata pro sia citaĵo en marata: "Swaraj estas mia naskorajto kaj mi havos ĝin!". Li formis fortan aliancon kun multaj estroj de la Barata Nacia Kongreso kiel Bipin Chandra Pal, Lala Lajpat Rai, Sri Aŭrobindo, V. O. Chidambaram Pillai kaj Muhammad Ali Jinnah.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ashalatha, A.; Koropath, Pradeep; Nambarathil, Saritha (2009). "6 – Indian National Movement" (PDF). Social Science: Standard VIII Part 1. Government of Kerala • Department of Education. State Council of Educational Research and Training (SCERT).
- Tahmankar, D. V. (1956), Lokamany Tilak: Father of Indian Unrest and Maker of Modern India (1a eld.), John Murray