Argentina Antarkta Teritorio
Argentina Antarkta Teritorio | ||||
---|---|---|---|---|
Teritorio | ||||
regiono, aserto de teritorio en Antarktio [+] | ||||
Lando | Argentino | |||
- koordinatoj | 75° 0′ 0″ S, 49° 30′ 0″ U (mapo)-75-49.5Koordinatoj: 75° 0′ 0″ S, 49° 30′ 0″ U (mapo) | |||
Akvokolektejo | 965 597 km² (96 559 700 ha) [+] | |||
Areo | 965 597 km² (96 559 700 ha) [+] | |||
Poŝtkodo | 9411 [+] | |||
|
||||
Argentina Antarkta Teritorio | ||||
Vikimedia Komunejo: Antártida Argentina [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
La Argentina Antarkta Teritorio (hispane Antártida Argentina) estas areo de Antarkto, postulita de Argentino ekde 1961 (jaro de la Antarkta traktato). Tiu areo etendiĝas de la 25-a ĝis la 74-a okcidenta longitudo. Argentino alligas la areon al provinco Tierra del Fuego, Antártida Argentina e Islas del Atlántico Sur (Fajrolando, argentina Antarkto kaj insuloj de suda Atlantiko). Antarkto promesas multan resurson en la tero, kaj tiele anoncis sian pretendon ankaŭ Ĉilio kaj Unuiĝinta Reĝlando, kiuj pretendas parte la samon kiel Argentino.
La argentina pretendo (kaj pretendoj de aliaj landoj) ne estas agnoskita fare de aliaj landoj, ĉar la Antarkto devas resti netuŝita, laŭ la Antarkta traktato. Oni rajtas uzi ĝin nur por esploraj celoj. Tiun pozicion apogas ĉefe Usono, kiu alvenis malfrue por anonci pretendojn. Usono apogas "malfermon" de la uzrajtoj pro la tuta Antarkto.