Saltu al enhavo

Alconera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alconera
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Zafra-Río Bodión
Poŝtkodo 06393
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Marco Antonio Morales Jaramillo
Demografio
Loĝantaro 758  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo)38.3972763-6.476699Koordinatoj: 38° 24′ N, 6° 29′ U (mapo) [+]
Alto 516 m [+]
Areo 32,7 km² (3 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alconera (Ekstremaduro)
Alconera (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Alconera (Hispanio)
Alconera (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alconera [+]
vdr

Alconera [alkonEra] estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 758 loĝantoj sur areo de 32,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². AlconeraHalconera signifas en la hispana "falkejo".

La loĝantoj nomiĝas Alcotrosos. La censita populacio en 2007 estis de 735 loĝantoj.

Alconera estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 516 m; je 85 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 32,7 km².

La ĉefa ekonomia agado estas la agrikulturo krom la elfosado de natura ŝtono, ĉefe granito. Antikve oni dediĉis sin ankaŭ al la elfosado kaj prilaborado de marmoro.

Parto de la ekonomio baziĝas ankaŭ sur nova fabriko de cemento kiu, ege poluas kaj ne helpis la disvolvigon de la vilaĝo, ĉar oferas malmulte da laborlokoj.

La patrono de la vilaĝo estas Sankta Petro de Verono, kies feston oni celebras la 29a de aprilo.