Aŭtonoma respubliko
La aŭtonoma respubliko aŭ respubliko estas politika ento ene de la respubliko kun enverguro de mem-regado, ofte inkluzive de siaj propraj konstitucio, registaro kaj parlamento. La termino estis precipe ofta en la antaŭa Orienta Bloko.
En Sovetunio tiuj entoj nomiĝis aŭtonoma soveta socialisma respubliko. Post disfalo de Sovetunio kaj apero de Rusia Federacio ili plejparte ricevis statuson de respublikoj ene de Rusio.
Respublikoj en Sovetunio
[redakti | redakti fonton]Ekde 1964 ĝis decembro 1991 en Sovetunio ekzistis 21 aŭtonomaj sovetaj socialismaj respublikoj (ASSR). Ili estis establitaj en teritorioj, loĝataj de naciaj malplimultoj.
En RSFSR
[redakti | redakti fonton]- Adigea ASSR
- Respubliko Altajo
- Baŝkira ASSR
- Burjata ASSR
- Dagestana ASSR
- Kabardio-Balkara ASSR
- Kalmuka ASSR
- Karaĉajio-Ĉerkesa ASSR
- Karelia ASSR (ne konfuzu kun la samnoma regiono, parte lokita en Finnlando)
- Komia ASSR
- Krimea ASSR (1921-1945)
- Maria ASSR
- Mordva ASSR
- Jakuta ASSR
- Nord-Oseta ASSR
- Tatara ASSR
- Tuva ASSR
- Udmurta ASSR
- Ĥakasa ASSR
- Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (la 9-an de januaro 1993 dividita je Ĉeĉenio kaj Inguŝio)
- Ĉuvaŝa ASSR
En Uzbeka SSR
[redakti | redakti fonton]En Ukraina SSR
[redakti | redakti fonton]- Moldava ASSR (1924-1940)
- Krimea ASSR (ekde februaro 1991)
Aŭtonomaj respublikoj havis pli altan statuson ol aŭtonomaj provincoj kaj aŭtonomaj distriktoj. Ili sendis po 11 deputitojn al la Soveto de la Nacioj de la Supera Soveto de Sovetunio dum aŭtonomaj provincoj nur po 5 kaj aŭtonomaj distriktoj po 1. Prezidanto de la Konsilio de ministroj de aŭtonoma respubliko estis ano de Konsilio de ministroj de respektiva SSR.
Tamen statuso de aŭtonomaj respublikoj estis malpli alta ol tiu de SSR. Ili ne estis subjektoj de USSR kiel federacio, ne estis konsiderataj suverena ŝtato (malsame ol SSR), ne havis rajton eliri Sovetunion aŭ eĉ transiri de unu SSR al alia.
Jugoslavio
[redakti | redakti fonton]
La Socialisma Federacia Respubliko de Jugoslavio (1943-1992) estis formale federacio de ses socialismaj respublikoj. Ene de la plej granda de tiuj ĉi aŭtonomaj respublikoj (Serbio) estis du aŭtonomaj provincoj. La federacia ĉefurbo estis Belgrado.
Aliaj landoj
[redakti | redakti fonton]- Naĥiĉevano, eksklavo kaj aŭtonoma respubliko de Azerbajĝano.
- Kartvelio havas du aŭtonomajn respublikojn :
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo en la nederlandlingva versio de Vikipedio je la 28-a de julio 2018.