8709 Kadlo
8709 Kadlo | |
asteroido | |
asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 8709 Kadlu |
Aliaj nomoj | 1994 JF1 |
Nomita laŭ | Kadlu vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 14-a de majo 1994 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Amora asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
378,487 Gm (2,530 AU) 193,684 Gm (1,295 AU) 563,290 Gm (3,765 AU) |
Discentreco | 0,488 |
Meza anomaliangulo | 233,134° |
Klinangulo | 3,513° |
Periodo | 1469,895 tagoj (4,024 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
119,264° |
Argum. de periapsido | 153,519° |
Terdistanco - Minimuma |
28,161 Gm (0,1882 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,2 al 2,7 km |
Rotacia periodo | ~2,1 tagoj (~50,6 horoj) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 16,9 |
8709 Kadlo estas malrapide rotacianta marsrenkonta asteroido, klasigita kiel amora asteroido, tie estas ankaŭ terrenkonta.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malkovrita la 14-an de majo 1994 de la usonaj geedzoj kaj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de la eskima diino de la tondro : Kadlu. Origine ŝi estis knabino, kiu ludis tiel brue, ke ŝiaj gepatroj diris al ŝi, kaj al ŝiaj fratinoj ke ili iru ludi eksteren. Ili faris, kaj ili elpensis ludon en kiu Kadlu saltis sur kavan glacion, kaŭzante tondran sonon. Transportita al la ĉielo, la diino vivas en domo el balenaj ostoj malproksime en la okcidento. Aliaj legendoj diras, ke Kadlu faris tondrobruon kunfrotante sekajn haŭtojn de foko, aŭ kantante.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Kvankam ĝia nuna tera MOID estas 0,280236 astronomia unuo (41,922 milionoj da km), tiu distanco malgrandiĝos en la estonto pro gravitaj perturboj de ĝia orbito.
- La 22-an de junio 1901, ĝi pasis al 0,2735 AU (40,912 milionoj da km) de Tero.
- La 15-an de junio 2163, ĝi pasos al 0,1882 AU (28,161 milionoj da km) de nia planedo.
Ĝi pasas multe pli proksima de Marso:
- La 15-an de junio 1933, ĝi pasis al 0,08082 AU (12,090 milionoj da km) de Marso.
- La 10-an de novembro 2014, ĝi pasis al 0,05007 AU (7,490 milionoj da km) de Marso.
- La 24-an de decembro 2081, ĝi pasos al 0,08447 AU (12,637 milionoj da km) de tiu planedo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Objekto ĉe la datumbazo de NEODyS-2 angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (8001 - 9000) | Poste: |
---|---|---|
(8708) 1994 DD | 8709 Kadlo | 8710 Hawley |