Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano
Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano | |||||
---|---|---|---|---|---|
operejo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | secesia arkitekturo • Gotika arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Nikolai Bayev vd | ||||
Estiĝo | 1920 | ||||
Malfermo | 28-a de februaro 1911 | ||||
Adreso | |||||
Lando | Azerbajĝano | ||||
Situo | Bakuo | ||||
Situanta sur | Nizami Street | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 40° 22′ 29″ N, 49° 50′ 43″ O (mapo)40.37470149.845397Koordinatoj: 40° 22′ 29″ N, 49° 50′ 43″ O (mapo) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | http://www.tob.az | ||||
La Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro Aĥundov de Azerbajĝano (azerbajĝane Axundov adına Azərbaycan Dövlət Akademik Opero və Balet Teatrı) ankaŭ konata kiel Teatro Majlovovo[1] estas opera domo en Baku, Azerbajĝano. Ĝi estas uzata por operaj kaj baletaj prezentoj. La konstruaĵo estis dezajnita de Nikolai Bajev, rusa arkitekto kaj civilinĝeniero de armena origino[1][2], kaj konstruita en 1911 en secesia stilo (Art Nouveau). Ĝi situas en la centro de Baku. Ĝi estis malfermita kiel operejo en 1920 kaj en 1927 la opera domo estis nomita laŭ la azerbajĝana verkisto Mirza Fatali Akhundov. La operejo havas 600 sidlokojn. La operejo estis renovigita en 1985 sed okazis incendio tuj post ĉiuj restaŭraj laboroj estis finitaj. En 1959, la teatro ricevis la statuson de akademia teatro. En 1987, la opera domo estis renovigita denove. Post kiam oni estis preta kun ĉiuj restaŭraj laboroj, la opera domo finfine povis remalfermi siajn pordojn[1].
Kantistoj, kiuj estis membroj de la loka oper-ensemblo, estas Azer Zejnalov, Javid Samadov kaj Shovket Mamed.
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton](az) Oficiala retejo de la Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatroj Aĥundov de Azerbajĝano Arkivigite je 2020-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
Noto kaj referenco
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtema artikolo en la vikipedio Simple English, listo de aŭtoroj.
- ↑ 1,0 1,1 1,2 (en) Azer Rezayev, Opera in Azerbaijan, Azerbaijan International, 5.4. Vintro 1997
- ↑ (en) Dr. M. Gasparyan, Armenia-Russia: The dialogue in the space of artistic culture, Materialoj de Internacia simpozio (PDF), sias.ru, Moskvo, 2010, paĝo 16