Tamarika grilbirdo
Tamarika grilbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tamarika grilbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurus melanopogon (Temminck, 1823) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tamarika grilbirdo aŭ Tamarika kanbirdo, Acrocephalus melanopogon, estas birdo de la genro Acrocephalus. Ili reproduktas en suda Eŭropo kaj suda moderklimata Azio kun kelkaj en nordokcidenta Afriko. Ĝi estas parte migranta. Sudokcidentaj eŭropaj birdoj estas loĝantaj, sudorientaj eŭropaj birdoj vintrumas en reproduktejoj de la Mediteraneo, kaj la azia raso migras al la Arabio kaj Barato.
Ĝi estas rara norde de ties teritorio, sed ĝi estis kiel tre rara vaganto tiom for kiom ĝis Pollando kaj Danio. Estas kelkaj informoj el Britio, inklude paron reproduktantan en Cambridgeshire en 1946, sed tiuj informoj ĵus estis forigitaj el la oficiala listo de britiaj birdoj.
Tiu paserina birdo estas specio troviĝanta en ĉeakva vegetaĵaro kiel karekso aŭ junkoj. La ino demetas 3-6 ovojn el meza aprilo, kiuj estos kovataj dum 14-15 tagoj. La nesto estas konstruata super akvo inter kareksoj, kanoj aŭ en arbusto. Tiu specio estas kutime monogama (Leisler & Wink 2000).
Tiu estas mezgranda silviedo, 12-13.5 cm longa, iom pli granda ol la simila Junkokanbirdo, Acrocephalus schoenobaenus. Plenkreskulo havas fajnan striecan brunan dorson, pli ruĝecbrunan en nuko kaj kolflankoj, kaj blankecajn subajn partojn iom ruĝecbrunaj en brustoflankoj kaj iom helbrunecaj en ventro. La frunto estas ebena kaj kontraste kun la nigreca krono estas rimarkinda tre blanka superokula strio, la orelareo estas grizeca, sub ĝi estas hela kolringo nekompleta, ege kontrastas tre blanka gorĝareo kaj la beko estas forta kaj pinteca. La vosto estas tute bruna.
Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas pli striecaj kaj havas markojn en la brusto. Kiel ĉe plej parto de silvedoj, ankaŭ tiu specio estas insektovora kaj manĝas ankaŭ ĉeakvajn helikojn.
La kanto estas rapida kaj simila al tiu de la Junkokanbirdo kaj de la Kanbirdo , kun kelka imitado kaj tipaj akrocefalaj fajfoj. Ties kanto estas pli milda kaj melodia ol tiuj de ties parencoj, kaj enhavas frazojn kiuj similas al tiuj de la Najtingalo. Malkiel la Junkokanbirdo, tiu specio ne kantas dumfluge.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52504, Acrocephalus melanopogon, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
- Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249. PDF plena teksto
- Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diferencoj laŭ aĝo kaj sekso (PDF) de Javier Blasco-Zumeta[rompita ligilo]
|