Branislav Nuŝiĉ
Branislav Nuŝiĉ | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Бранислав Нушић | |||||
Naskonomo | Alkibijad Nuša | ||||
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1864 en Beogrado | ||||
Morto | 19-an de januaro 1938 (73-jaraĝa) en Beogrado | ||||
Tombo | Nova tombejo en Beogrado, Parcel 29, Grave 29, Class II vd | ||||
Lingvoj | serba vd | ||||
Loĝloko | Beogrado vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Princlando Serbio Reĝlando Serbio vd | ||||
Alma mater | Jura Fakultato de la Beograda Universitato - juro (–1884) Universitato de Beogrado vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Gita Predić-Nušić (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ben Akiba vd | ||||
Okupo | romanisto diplomato verkisto ŝtata funkciulo ��urnalisto dramaturgo poeto-juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Branislav NUŜIĈ (serbe Бранислав Нушић; naskiĝis la 20-an de oktobro 1864 en Beogrado; mortis la 19-an de januaro 1938) estis arumandevena serba verkisto, ĵurnalisto kaj oficisto.
Lia patro estis konata grenokomercisto, sed malriĉiĝis post la naskiĝo de Branislav. La familio transloĝiĝis al Smederevo. Tie Nuŝiĉ pasigis sian infanecon, bazlernejon kaj la unuajn du jarojn de mezlernejo. Li finis mezlernejon kiel internulo en Beogrado. Poste li studis juron en Beogrado kaj Graz (Aŭstrio).
Nuŝiĉ estis soldato en milito inter Serbio kaj Bulgario en 1885. Post la milito li publikigis poemon Dva Raba en Dnevni List. Ĉar ĝi ridindigis la serban monarkion ĝenerale kaj la tiaman reĝon specife, li estis kondamnita al dujara malliberigo. Kvankam la vivkondiĉoj en malliberejo estis malbonaj, li tie verkis komedion Protekcija (Protekto).
En 1889 Nuŝiĉ fariĝis oficisto. Li laboris en serba konsulejo en Bitola (Makedonio). En 1893 li edziĝis tie. Dum dek jaroj li vivis en suda Serbio kaj Makedonio. Laste li estis vickonsulo en Priŝtino.
En 1900 li ricevis postenon en Ministerio pri Edukado. Post mallonge li fariĝis dramaturgo de Nacia Teatro en Beogrado. Ekde 1904 li estis estro de Serba Nacia Teatro en Novi Sad. En 1905 li reiris al Belgrado kaj eklaboris kiel ĵurnalisto.
En 1912 Nuŝiĉ denove iris al Bitola kiel oficisto. En 1913 li fondis teatron en Skopjo kaj loĝis tie ĝis 1915. Dum la Unua mondmilito Nuŝiĉ vivis en Italio, Svisio kaj Francio.
Post la milito li fariĝis estro de la arta departemento de la Ministerio pri Edukado. De 1923 ĝis 1927 li estis estro de Nacia Teatro en Sarajevo. En 1927 li denove revenis al Belgrado.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Analfabeto. Butono. Unuaktaj komedietoj. Tradukis Boĵidar Trudiĉ. Beograd: Serbia Esperanto-Ligo, 1955. 31 paĝoj. (Nova Libro 3. Nova Libro, Serio Flava 1.)
- Suspektinda Persono Duakta komedio. Tradukis Antonije Sekelj. Beograd: Serbia Esperanto-Ligo, 1956. 56 paĝoj. (Nova Libro 4. Nova Libro, Serio Flava 2.)
Esperante sur scenejo
[redakti | redakti fonton]- Analfabeto (Internacia Arta Teatro), 43-a UK 1958
- Analfabeto (Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo), 1963 (interalie en la 19-a IJK)
- La du ŝtelistoj (Anani Anev), 51-a UK 1966
- Analfabeto (Internacia Arta Teatro), 53-a UK 1968
- Aŭtobiografio (Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo), 58-a UK 1973