Cedrato
Cedrato | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cedrato
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus medica (L.) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Cedrato (Citrus medica) estas specio de citruso. Estas la frukto de cedratarbo, arbo el plantfamilio rutacoj.
Cedrato estas frukto ovala kaj veruka, de formo kiel citrono, sed multe pli granda kaj pezanta de 0,5 kg ĝis 2 kg. Sed la plej grandaj cedratoj trafas 25 cm kaj 4 kg. Ĝia verda aŭ flava pulpo gustas acide kaj malplenas je suko, sed ĝi odoras ĉarmege.
Tro amara, la cedrato malofte estas uzata freŝa: nur kiel aldonmanĝaĵo al viandoj aŭ salatoj. Ĝi estas vendata ĉefe konfitata kaj uzata en kukaĵo, en frandaĵo aŭ por dekoracio. Ekzemple, la ŝelojn uzas la kukindustrio. Kun ĝi oni ankaŭ produktas marmeladojn kaj likvorojn. Unu el tiuj alkoholaĵoj koloras verda kaj enhavas proksimume 30 % da alkoholo.
Arbo
[redakti | redakti fonton]La cedratujo estas specio de citruso, arbeto aŭ trunkarbusto kun grandaj, 7–8 cm diametraj, plejofte longformaj fruktoj (cedratoj), kies dika, maleben-supraĵa ŝelo estas uzataj kandie aŭ konfitite por sukeraĵoj kaj kukoj; origina el Hindio, kultivata en la varmaj partoj de la mediteraneaj regionoj.[1] La cedratarbo estas specio proksima al citronarbo. Devena el Sudorienta Azio, pli precize el Barato, la cedrato estis la unua citruso kiu disvasyiĝis al tutaj regionoj de Azio kaj poste de Eŭropo ekde la 3-a jarcento a.K..
La vario etrogo de cedrato estas unu el la kvar elementoj de "Lulav", hebree לוּלָב, la foliara bukedo uzata dum la juda festo Sukoto (kun daktilpalmoj, mirto kaj saliko). Ĝi povas ankaŭ esti la malpermesata frukto de la Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono en la ĝardeno Edeno: ĝin nomis "Pomo de Medujo" Aleksandro la Granda, tiu kiu enigis ĝin en Mezorienton.
Cedrato estas kultivata intensive en Korsiko kaj en Maroko. Cedratoj kreskas ankaŭ en Italio, ekz-e en la ĉirkaŭaĵo de somerrestadejo Santa Maria del Cedro. Ĝi kreskas en terasaj fruktarbejoj, ĝin protektas kontraŭ ventaj heĝoj por eviti ke fruktojn malbonigas branĉdornoj. Fruktoj estas rikoltataj inter septembro kaj novembro.
Budha mano
[redakti | redakti fonton]Estas specio nomata "budha mano" aŭ "cedratujo". Tio ne estas por manĝi, sed por rigardi.