Cikonibeka arbalciono
Cikonibeka arbalciono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cikonibeka arbalciono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pelargopsis capensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
Halcyon capensis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Cikonibeka arbalciono, Pelargopsis capensis (eksa Halcyon capensis), estas unu el la specioj de arbalcionoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj alcedinedojn.
Ĝi estas amplekse, sed malabunde, disvastigita en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. Tiu arbalciono estas ĉefe loĝanto tra sia teritorio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri tre granda arbalciono, 35 cm longa. La plenkreskulo havas helbluan dorson (ankaŭ verdecan), pli malhelbluajn flugilojn kaj voston (ĉio hele sube), kaj brunan (ĝis grizan) kapon. Ties subaj partoj kaj kolo estas flavoranĝaj, pli hele en gorĝo. La tre granda kaj longa beko estas brilruĝa, kio nomigas la specion per komparo al la cikonio. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj. La flugo de la Cikonibeka arbalciono, estas prilaborita kaj sveba, sed rekta.
Ambaŭ seksoj estas similaj. Estas 15 rasoj, ĉefe diferencaj en plumardetaloj, sed P. c. gigantea de la insularo Sulu havas blankajn kapon, kolon kaj subaj partoj. La alvoko de tiu bruema arbalciono estas mallaŭta piir-por-por ripete ĉiun 5an sekundon aŭ simila rido ki-ki-ki-ki-ki-ki.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]La Cikonibeka arbalciono, estas specio de varia arbara habitato ĉe lagoj, riveroj aŭ marbordoj. Ĝi gvatas silente dum serĉado de manĝaĵo, kaj estas ofte nerimarkebla spite sian grandon. Ĝi estas teritoria kaj forigos aglojn kaj aliajn grandajn predantojn. Tiu specio ĉasas fiŝojn, ranojn, krabojn, rodulojn kaj birdidojn.
La Cikonibeka arbalciono, elfosas sian neston en riverbordo, putrinta arboparto, aŭ arbotermitejo. La tipa ovodemetado estas de 2 ĝis 5 rondoformaj blankaj ovoj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Pelargopsis capensis burmanica Sharpe, 1870, en Birmo ĝis la terkolo Kra;
- Pelargopsis capensis capensis (Linnaeus, 1766), Barato, Srilanko;
- Pelargopsis capensis cyanopteryx (Oberholser, 1909), Sumatro, Bangko, Belitungo, Borneo;
- Pelargopsis capensis floresiana Sharpe, 1870, Bali, Lombok, Sumbavo, Floreso;
- Pelargopsis capensis gigantea Walden, 1874, insularo Sulu;
- Pelargopsis capensis gouldi Sharpe, 1870, Nordaj Filipinoj;
- Pelargopsis capensis innominata (Oort, 1910)
- Pelargopsis capensis intermedia Hume, 1874, Nikobaroj;
- Pelargopsis capensis javana (Boddaert, 1783), Javo;
- Pelargopsis capensis malaccensis Sharpe, 1870, Malajzia Duoninsulo, insuloj Riaŭ kaj Lingga;
- Pelargopsis capensis osmastoni (E.C.S. Baker, 1934), Andamanoj;
- Pelargopsis capensis simalurensis Richmond, 1903, Simeuluo nordokcidente de Sumatro;
- Pelargopsis capensis sodalis Richmond, 1903, insulo Banjako nordokcidente de Sumatro;
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Pelargopsis capensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- C H Fry & Kathie Fry; illustrated by Alan Harris. (2000) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Princeton University Press. ISBN 0691048797.