Makkvina otido
Makkvina otido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii, estas granda birdo de la familio de Otidedoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estis ĵus apartigita kiel memstara specio disde la Hubarao aŭ Koluma otido, Chlamydotis undulata de la Kanaria Insularo kaj norda Afriko. Tiuj du specioj estas la nuraj membroj de la genro Chlamydotis.
Disvastiĝo
La limo inter la du specioj estas la duoninsulo Sinajo. Makkvina otido bredas en sudokcidenta Azio -ekde Sinajo ĝis Barato kaj sudokcidenta Ĉinio- kaj estas prefere vaganta, dum la Hubarao aŭ Koluma otido estas ĉefe loĝantaj. Tiel kelkaj Chlamydotis otidoj atingis iam Brition, ĉefe dum la 19a jarcento, ŝajne ili estis Makkvinaj, kvankam devenas de pli malproksima regiono.
Bedaŭrinde neniu atingis okcidentan Eŭropon kaj en Mezoriento preskaŭ ekstingiĝis pro ĉasado farita de arabaj falkistoj. Konservadaj klopodoj de ŝajko Zayed bin Sultan Al Nahyan en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj promesas esperon por pli sekura estonteco de tiu specio. Tiu specio bredas en desertoj kaj aliaj tre sekaj sablaj zonoj.
Aspekto
Ĝi estas 60 cm longa kun enverguro de 140 cm. Ĝi estas pli granda ol Malgranda otido kaj pli malgranda ol Granda otido. Ĝi estas brunflava supre kaj blanka sube, kun nigra strio laŭlonge kaj ambaŭflanke de la longa kolo. La resto de la kolo kaj gorĝo estas grizaj. Dumfluge la longaj flugiloj montras grandajn brunajn kaj nigrajn partojn. La Makkvina otido, Chlamydotis macqueenii estas iome pli granda kaj hela ol Koluma otido.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la femalo estas pli malgranda kaj griza sube. Laŭ voĉo tiu birdo estas preskaŭ silenta.
Kutimoj
Ili estas solecaj dum bredado kaj sociaj en aliaj epokoj.
Kiel aliaj otidoj, tiu specio organizas specialan pariĝadan ceremonion per gonflado kaj montrado de blanka plumaro ĉefe de kapo kaj gorĝo dum ili subenkaŝas la kapon kaj solene promenadas cirkle aŭ surloke.
La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn surplanke protektite de herbo. Kovado daŭras ĉ. 24 tagojn.
Tiu palearktisa specio estas ĉiomanĝanta, ĉefe semojn, insektojn -saltuloj- kaj aliaj etaj bestetoj -lacertoj-.
Aliaj
La nomo devenas de la brita soldato kaj kolektanto Generalo Thomas MacQueen.