Georg Hartmann
Georgius Hartmannus (1489-1564) | ||
---|---|---|
Ksilografio presita en 1529, en Nurenbergo, elpensita de Georgo Hartmano, kiu funkcias kiel sunhorloĝo.
| ||
Persona informo | ||
Georg Hartmann | ||
Naskiĝo | 9-a de februaro 1489 en Eggolsheim, apud Forchheim, Germanio | |
Morto | 9-a de aprilo 1564 en Nurenbergo, Germanio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Kolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo pastro humanisto terfizikisto matematikisto instrumentofaristo inventisto vd | |
Laborkampo | Matematiko, humanismo kaj tekniko vd | |
Aktiva en | Nurenbergo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georgo Hartmano (1489-1564) estis germana humanisto, inĝeniero, elpensisto, fabrikanto de instrumentoj kaj astronomo. Li dediĉis siajn esplorojn al la magneta deklinacio kies proponoj atingis bonajn proksimumaĵojn en diversaj lokoj (Nurenbergo kaj Romo). Oni kreditas al li diversajn matematikajn instrumentojn tre bonkvalitajn samkiel pluraj tipoj da sunhorloĝoj, astrolaboj[1], tergloboj, armilsferoj kaj astronomaj kompendioj, krom ankaŭ militilaro tiel kiel kanonmezuriloj[2].
Vivo
Li studis teologion kaj matematikon tre eble kun Henriko Glareano (1488-1563) kaj Melanktono (1497-1560). Post vojaĝi tra Italio li establiĝis en Nurenbergo kiel mekanikisto en 1518. Tie li konstruis multajn astronomiajn instrumentojn. Pli malfrue li fariĝis vikario en la Preĝejo de Sankta Sebaldo en Nurenbergo. Li publikigis sennombrajn dokumentojn pri astrologiaj temoj.
Verkaro
- Perspectiva Commvnis: Ideo sic dicta, quod contineat elementa tēs optikēs ..., 1542, Johannes (Peckham), Georg Hartmann
- De regis Romanorum electione ex cap. II. Aureae Bullae desumta dissertatio, 1653, Anton Gunther Fritz, Georg Hartmann
- Animadversiones ad malleum humidum et Farciminosum, in homines translatum ...
Literaturo
- Enciclopedia Treccani
- New Advent
- Brita Muzeo
- Constructing Scientific Understanding Through Contextual Teaching, Peter Heering, Daniel Osewold
- Regiomontanus: His Life and Work, E. Zinner, E. Brown
Vidu ankaŭ
- Johannes Peckham (1220-1292)
- Johannes Werner (1468-1522)
- Willibald Pirckheimer (1470-1530)
- Johannes Schönerus (1477-1547)
- Henriko Glareano (1488-1563)
- Alberto de Prusio (1490-1568)
- Petrus Apianus (1495-1552)
- Georgo Joakimo Retiko (1514-1574)
Referencoj
- ↑ Brita Muzeo. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2016-12-17 .
- ↑ Regiomontanus: His Life and Work, E. Zinner,E. Brown