La distrikto Hildesheim aŭtokodo HI, germane Landkreis Hildesheim, prononco [LANTkrajs HILdeshajm] aŭskulti) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, sude de la urbo Hanovro. Administra centro estas la samnoma urbo Hildesheim.
La distrikto havas areon de 1 205 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 278 371 loĝantojn.