4754 Pantoo
4754 Pantoo | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 4754 Panthoos |
Aliaj nomoj | 5010 T-3; 1988 RH1 |
Nomita laŭ | Pantoo vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1977 |
Loko de malkovro | Monto Palomar kaj Leiden |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
781,727 Gm (5,226 AU) 772,660 Gm (5,165 AU) 790,794 Gm (5,286 AU) |
Discentreco | 0,0116 |
Meza anomaliangulo | 16,613° |
Klinangulo | 12,331° |
Periodo | 4363,077 tagoj (11,945 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 13,08 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
155,109° |
Argum. de periapsido | 189,475° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 53,15 ± 4,2 km |
Rotacia periodo | ~ 1,15 tago (~ 27,68 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0571 ± 0,010 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 10,1 |
4754 Pantoo estas mezgranda malhela troja asteroido de Jupitero, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero,[1] en la tiel nomata "Troja Tendaro".
Malkovro
Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono), kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden, en la kadro de la "Third Trojan Survey" ("Tria Enketo pri Trojanoj").
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Pantoo (greke : Πάνθοος), sacerdoto de Apolono laŭ la Iliado kaj patro de pluraj batalintoj de la troja milito : Eŭforbo, Polidamo kaj Hiperenoro.
Laŭ la Eneado, li estis mortigita de la grekoj post la falo de Trojo.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4753 Fidio | 4754 Pantoo | 4755 Nicky |