Saltu al enhavo

Rio Ferdinand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:32, 12 jan. 2025 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Rio Ferdinand
Persona informo
Naskonomo Rio Gavin Ferdinand
Naskiĝo 7-an de novembro 1978 (1978-11-07) (46-jaraĝa)
en Camberwell
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Blackheath Bluecoat Church of England School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Anton Ferdinand Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Les Ferdinand ()
Kane Ferdinand () Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
aŭtobiografo
filmproduktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.rioferdinand.com/
vdr

Rio Gavin FERDINAND (naskita la 7an de novembro 1978 en Peckham, Londono) estas iama angla futbalisto, kaj televidkomentisto. La iama avanulo Les Ferdinand estas kuzo de Rio, frato Anton ankaŭ estis profesia futbalisto.

Li ludis kiel centra defendanto. Li ludis 81 matĉojn por la Angla nacia teamo kaj partoprenis en tri Mondaj Pokaloj.

Li komencis sian futbalkarieron ĉe West Ham, kie li kreskis, sed en 2000 estis vendita al Leeds. Post pasigado de du sezonoj en Leeds, li iĝis teamestro (kapitano) en 2001.

En 2002, li translokiĝis al Manchester United, kie li ludis dum 12 jaroj. Li ricevis sian atestaĵon la 9an de aŭgusto 2013 kontraŭ Sevilla kie Manchester United perdis 1-2 [1] [2][3][4].

La 17an de julio 2014, li sciigis sian translokigon de Manchester United al Queens Park Rangers FC, kie li subskribis unujaran kontrakton. Ferdinand anoncis la 30an de majo 2015 ke li retiriĝas kiel aktiva futbalisto [5].

Pro la homajrajtaj -fipraktikoj, Ferdinando estis kritikita pro reklamado de "Vizitu Kataro" dum la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]