Ŝtata monopolo
En ekonomiko, ŝtata (ankaŭ foje nomata registara aŭ publika) monopolo estas formo de truda monopolo en kiu registara agentejo aŭ publika kompanio estas la ununura provizanto de aparta produkto aŭ servo. Ĝi estas monopolo kreita, administrita kaj foje ankaŭ funkciigita de la registaro kaj ebligita de speciala leĝo malpermesanta konkurencon [1][2].
Registara monopolo povas funkcii de ajna nivelo de registaro— supernacia (kiel en doganunio [3]) ŝtata, regiona, loka; la termino stata monopolo kutime signifas registaran monopolon administrita fare de la nacia registaro [4].
Teorio
[redakti | redakti fonton]Estas tri ĉefaj kialoj kial la ŝtato efektivigas ĉi tiun tipon de merkato:
- la ŝtato respondecas pri provizado de specifa bono aŭ specifa servo en sektoro esenca por la civitano en kiu privataj kompanioj ne havas eblon enspezi;
- la ŝtato respondecas pri disponigado de specifa bono aŭ specifa servo en sektoro esenca por la civitano en kiu firmaoj povus krei fortan spekuladon;
- la ŝtato trudas monopolon sur konsumaĵo malfacile anstataŭebla aŭ havas malmultajn alternativojn por pliigi sian impostan enspezon, ekzemple, dum tra la historio en multaj regnoj, salo kaj ankoraŭ en multaj landoj tabako.
La prezo de bono aŭ servo povas ŝanĝiĝi, de civitano al civitano, surbaze de subsidiarecaj kriterioj por malpli bonhavaj homoj; tial, kun malsamaj prezoj bazitaj sur enspezo, t.e. ĝi povas konsistigi reguligita prezo kiu estas la sama por ĉiuj.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]En multaj landoj, la poŝtosistemo estas administrata de la ŝtato kaj konkurenco estas malpermesita per leĝo en kelkaj aŭ ĉiuj servoj. En skandinavaj landoj, iuj varoj konsiderataj malutilaj al la socia bonfarto estas distribuitaj (kaj tiel kontrolitaj) per ŝtata monopolo. Aparte, en Finnlando, Islando, Norvegio kaj Svedio, publikaj kompanioj havas monopolojn por la vendo de alkoholaĵoj, kazinoj kaj aliaj hazardlud- institucioj, kiel la loterio, ankaŭ kutime estas monopoligitaj.
Same, socialasekuraj sistemoj, kie la registaro kontrolas la industrion kaj specife malpermesas konkurecon, kiel en Kanado, estas ŝtataj monopoloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Scognamiglio, Carlo; Caroli, Matteo (1992), Baldassarri, Mario, ed., "Public Monopolies" (in en), Oligopoly and Dynamic Competition: Firm, Market and Economic System (London: Palgrave Macmillan UK): pp. 249–278, doi:10.1007/978-1-349-12818-1_9, (ISBN 978-1-349-12818-1), https://doi.org/10.1007/978-1-349-12818-1_9, retrieved 2023-04-22
- ↑ Gordon, Richard L. (1994), "Problems of Environmental Impacts and Regulating Business Practices", Regulation and Economic Analysis (Boston, MA: Springer US): pp. 129–147, doi:10.1007/978-1-4615-2620-9_10, (ISBN 978-1-4613-6123-7), http://dx.doi.org/10.1007/978-1-4615-2620-9_10, retrieved 2022-05-02
- ↑ (2007) The Regulation of the State in Competitive Markets in the EU. Hart Publishing. doi:10.5040/9781472560124.ch-004. ISBN 978-1-84113-497-0.
- ↑ Sullivan, Arturo; Steven M. Sheffrin (2022). Economics: Principles in action. Paramus, NJ: Savvas Learning Company. p. 159. ISBN 0-13-063085-3. Arkivita el la originalo la 20-an de decembro 2016 . Prenite la 5an de julio 2010.