Alexander Fleming
Alexander FLEMING, ekde 1944: Sir Alexander FLEMING) (naskiĝis la 6an de aŭgusto 1881, mortis la 11an de marto 1955) estis brita bakteriologo.
Fleming naskiĝis en en Lochfild Darvel, Skotlando. En la jaro 1922 li el homaj larmoj kaj muko gajnis la lizozimon, t.e. enzimo antimikroba. Plej fama tamen estis lia - fakte hazarda - malkovro de la antibiotiko Penicilino en 1928: Li neglekteme lasis ujon kun bakteriaj kulturoj dum kelkaj tagoj sen atento, kaj rimarkis poste, ke en la ujo kreskis ŝimofungo preventanta la regeneron de la bakterioj. Dek jarojn poste Ernst Chain kaj Howard Walter Florey el tiu ĉi fungo sukcesis izoli la antibiotikan substancon, por produkti kuracilon.
En la jaro 1944 Fleming ricevis la nobeltitolon Sir kaj unu jaron poste li kune kun Chain kaj Florey gajnis la Premion Nobel de Medicino. Fleming mortis en Londono en 1955.
Post la morto de Alexander Fleming verkis lian eminentan biografion - laŭ peto de s-ino Fleming - la franca majstro de biografiaj romanoj André Maurois.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- profilo pri Alexander Fleming en la serio "la plej gravaj homoj de la jarcento" de la magazino Time (arkivigite)
- biografio en retejo de la nobel-premia fondaĵo (arkivigite)
- artikolo Did Alexander Fleming’s Father Save Winston Churchill from Drowning? Did a grateful father fund the education of the poor farmer's son who discovered penicillin? (Ĉu la Patro de Alexander Fleming savis Winston Churchill de dronado? Ĉu dankema patro financis la edukadon de la filo de la malriĉa kamparano, kiu malkovris penicilinon?)
- Sir Alexander Fleming en serio "gravaj skotoj" (arkivigite)
- Mortintoj en Londono
- Naskiĝintoj en 1881
- Mortintoj en 1955
- Viroj
- Naskiĝintoj la 6-an de aŭgusto
- Mortintoj la 11-an de marto
- Nobel-premiitoj pri fiziologio aŭ medicino
- Bakteriologoj
- Skotaj biologoj
- Skotaj kirurgoj
- Britaj fungosciencistoj
- Britaj militistoj de la Unua Mondmilito
- Membroj de la Papa Akademio de la Sciencoj
- Anoj de la Reĝa Societo de Londono
- Membroj de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj
- Mortintoj pro koratako