Verda linio (metroo de Montrealo)
Aspekto
Verda linio | |
---|---|
McGill (Metroo de Montrealo) | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | stm |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 22,1 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
27 stacioj | |
La verda linio (angle Green Line, france Ligne verte) (aŭ linio 1) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi estas la dua plej grava linio de la reto laŭ la nombro de stacioj, longeco kaj nombro de pasaĝeroj. Tamen ĝia urbocentra sekcio havas la plej grandan trafikon el la tuta reto. Sekcio de ĉi tiu linio estis parto de la komenca reto de 1966 kaj spertis plilongigojn en 1976 kaj 1978. Hodiaŭ ĝi konsistas el 27 stacioj, ĉiuj subteraj. La verda linio priservas la kvartalojn Mercier, Hochelaga-Maisonneuve, Centre-Sud, Le Village, Le Quartier Latin, Downtown, Pointe-Saint-Charles, Verdun kaj Ville-Émard.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo de Montrealo
- Korporacio de Transporto de Montrealo
- Oranĝa linio (metroo de Montrealo)
- Flava linio (metroo de Montrealo)
- Blua linio (metroo de Montrealo)
- Stacioj de la metroo de Montrealo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne verte (métro de Montréal) en la franca Vikipedio.
|