Enrique Hertzog
Enrique Hertzog | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | la 10-an de decembro 1896 en La Paz, Bolivio | ||||
Morto | la 18-an de decembro 1981 (en aĝo de 85 jaroj) en Buenos Aires, Argentino | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Bolivio vd | ||||
Partio | sendependa | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
prezidanto de Bolivio | |||||
Dum | 10-a de marto 1947 – 22-a de oktobro 1949 | ||||
Antaŭulo | Tomás Monje | ||||
Sekvanto | Mamerto Urriolagoitia | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Enrique Hertzog (naskiĝis la 10-an de decembro 1896 en La Paz, Bolivio, mortis la 18-an de decembro 1981 en aĝo de 85 jaroj en Buenos Aires, Argentino) estis bolivia politikisto kaj kuracisto. De la 10-a de marto 1947 ĝis demisio la 22-a de oktobro 1949 li estis la ŝtata prezidanto de Bolivio.
Rilato al Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1948 ekspedicio de la esperantista verkisto Tibor Sekelj kondukis lin al Bolivio, en kies ĉefurbo li renkontiĝis kun prezidento Enrique Hertzog kiu instigis lin esplori ne jam esploritan regionon de rivero Itenez kiu etendiĝas ĝis Brazilo. Dum tiu vojaĝo Tibor Sekelj trafis la tribon de la Tuparioj estinte kanibaloj ĝis 5 jarojn antaŭe, kaj kun kiu li vivis 4 monatojn. Reveninte en aprilo 1949, Sekelj ricevis proponon de la prezidento Hertzog administri teritorion centmil-hektaran el la planitaj 4 milionoj da hektaroj por tie loĝigi unu milionon da rifuĝintoj el Eŭropo. Sekelj ne volis atendi ses monatojn ke la parlamento faru decidon kaj rezignis pri la oferto. Li poste bedaŭris ke li maltrafis la okazon krei teritorion kie Esperanto estintus la komuna lingvo de la loĝantaro.