Saltu al enhavo

Bikács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:50, 6 mar. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Bikács [bikAĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks.

Aerpanoramo pri Bikács
Luterana preĝejo en Bikács

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Szekszárd. Paks troviĝas 15, Simontornya 12 km-ojn for.

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj alvenis. La unua mencio devenis el 1147. Post la turkoj la vilaĝo refondiĝis.

Vilaĝservoj estas poŝto, hotelo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Bikács naskiĝis skulptisto György Galántai.