Saltu al enhavo

Florian Geyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:16, 7 feb. 2023 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Florian Geyer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1490 (1490-01-01)
en Giebelstadt
Morto 1-an de januaro 1525 (1525-01-01) (35-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Margraflando Brandenburgio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo diplomato
imperia kavaliro
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Florian Geyer (aŭ Geier), konata ankaŭ kiel Florian Geyer von Giebelstadt, naskiĝis ĉirkaŭ 1490 en Gibelstadt (Ochsenfurt) kaj mortiĝis la 10an de junio 1525 en la arbaro de Gramschatz, proksime de Wurzburgo. Ĝi estis nobelo de Frankonio, kaj apartenis al la kavalerio kaj okupis diplomatiajn postenojn. Lia famo estas rilata al lia partopreno favore de la insurekcioj dum la Germana Kamparana Milito en la Sankta Romia Imperio en la 1524/1525 jaroj.

Je la komenco de la milito en 1525, Florian Geyer agadis kiel konsilisto kaj negocadestro reprezentante la kamparanajn bandojn de la valo de Tauber. Krom partopreni en la organizado kaj en la preparado de strategio, Florian Geyer, el siaj propraj havaĵoj, apogis milite la kamparanojn havigante al la truparo kelkajn centojn de homoj, centran kernon de profesiuloj, kiuj pro la nigra uniformo uzita, estis konata kiel "La Nigra Bando" (Die Schwarze Haufen). Li okupis kelkajn urbetojn, inter kiuj Rohtenburg en Tauber. Geyer transformiĝis en heroo en la folkloro de Frankonio kaj de tuta Germanio, aparte post sia perfida murdo en arbaro.