Formadromano
Formadromano aŭ la germana termino uzata tiele originallingve en multaj lingvoj Bildungsroman (kun signifo romano pri formado aŭ lernado) estas tiu, kiu montras la fizikan, moralan, psikologian aŭ socian disvolviĝon de rolulo de romano, ĝenerale ekde la infanaĝo ĝis la maturaĝo.
Historio kaj modeloj
[redakti | redakti fonton]Spite la fakton, ke ekzistas tiaj trajtoj de "Bildungsroman" en antikvaj aŭ mezepokaj verkoj, oni povas situi en la Renesanco la ĝerman naskiĝon de tiu tipo de romano, ĉefe en la pikareska romano. Tiele, El Lazarillo de Tormes montras la procezon tra kiu la ĉefrolulo, nome Lázaro, lernas defendi sin en la vivo serve de multaj mastroj, el kiuj li lernas danke al la malfacilaĵoj kiujn li suferas pro ili; vivaj malfacilaĵoj estos poste ripetita karaktero de la subgenro.
Tamen, plej ofte oni situas en la 19-a jarcento, pro la romano La lernado de Vilhelmo Meister de Goethe, la komencon de la subgenro kiel oni konas ĝin nuntempe. Multal el la grandaj romanoj de la 19-a jarcento kaj de la 20-a jarcento, sen esti precize "Bildungsromane", jam kunhavas kelkajn el ties karakteroj.
Tiele, Proust en Serĉante perditan tempon rakontas la procezon de lernado de la ĉefrolulo, Marcel; same okazas en Portreto de la artisto kiel juna viro, de James Joyce, aŭ en La magia monto, de Thomas Mann. Sub la radoj, de Hermann Hesse, estas "Bildungsroman" en pli preciza senco.
Spite la fakton, ke la romano de lernado aŭ formado ŝajne perdis gravon ekde la dua duono de la 20-a jarcento, multaj el siaj elementoj ankoraŭ restas en romanoj kiel The Catcher in the Rye, de Salinger, en serioj kiel tiu de Harry Potter aŭ en multnombraj filmoj. La ĵusa eldona sukceso de la barcelona verkisto Carlos Ruiz Zafón, La sombra del viento (La ombro de la vento), kiu rakontas la transiron de la infanaĝo al la matureco de Daniel Sempere pere de la mistero kaj de la amo al libroj, povas esti konsiderata "Bildungsroman" de la 21-a jarcento.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]De araba literaturo
[redakti | redakti fonton]De hispana literaturo
[redakti | redakti fonton]- 1902, La Voluntad (Volo) de Azorín
- 1911, La Arbo de la Sciado de Pío Baroja
- Nada de Carmen Laforet
- Crónica del Alba (Kroniko de mateniĝo) de Ramón J. Sender
- 1909, En la Carrera (Dum la kariero) de Felipe Trigo.
De germana
[redakti | redakti fonton]- Johann Wolfgang von Goethe, La suferoj de la juna Werther
- Lernado de Vilhelmo Meister de J.W. Goethe, la modelo de la subĝenro
- La lada tambureto de Günter Grass
- 1906, Sub la rado de Hermann Hesse
- 1919, Demian de Hermann Hesse
- Peter Camenzind de Hermann Hesse
- Sidarto de Hermann Hesse
De itala
[redakti | redakti fonton]- 1929, Alberto Moravia - Gli indifferenti
- 1944, Alberto Moravia - Agostino
- 1947, Italo Calvino - Il sentiero dei nidi di ragno
- 1962, Giorgio Bassani - Il giardino dei Finzi-Contini
- 1994, Antonio Tabucchi - "Sostiene Pereira".
En la franca
[redakti | redakti fonton]- 1835, Patro Goriot de Honoré de Balzac
- Jean-Christophe de Romain Rolland
- Emile de Jean-Jacques Rousseau
- Candide de Voltaire
Anglalingve
[redakti | redakti fonton]- The Adventures of Augie March de Saul Bellow
- Adventures of Huckleberry Finn (La Aventuroj de Huckleberry Finn) de Mark Twain
- The Bell Jar de Sylvia Plath
- The Catcher in the Rye de J. D. Salinger
- David Copperfield de Charles Dickens
- Emma de Jane Austen
- The God of Small Things de Arundhati Roy
- Great Expectations (Grandaj Anticipoj) de Charles Dickens
- Harry Potter serio de J. K. Rowling
- Jane Eyre de Charlotte Brontë
- The Life and Adventures of Nicholas Nickleby (Nikolao Nickleby) de Charles Dickens
- Portrait of the Artist as a Young Man de James Joyce
- To Kill a Mockingbird de Harper Lee
- Vanity Fair de William Makepeace Thackeray