Memortabulo
Memortabulo, porĉiamatabulo aŭ dediĉa plakedo (ankaŭ: signo -, plako -) estas plako fiksita sur la fasado de konstruaĵo, sur monumento, planko, trotuaro aŭ vojo, kaj portanta la surskribon festantan mortintajn personojn (en multaj kazoj en la loko, kie tiu loĝis, agis, mortis aŭ estis mortigita) aŭ historian eventon (kutime iu kiu okazis en la loko), aŭ bildoteksto rakontanta la historion de la loko.
Memortabulo normale estas el metalo, ceramiko, ŝtono, ligno aŭ alia materialo. Krom la teksto, ĝi foje inkluzivas ankaŭ reliefon, gravuraĵon aŭ pentraĵon. Memortabuloj ankaŭ kutimas mencii la nomojn de donacantoj al la institucio (lernejo, templo, ktp.).
Dediĉaj tabuletoj ankaŭ estas donataj kiel donaco, kiel memoraĵo, kiel omaĝo al atingo aŭ dum jaroj da laboro.