Saltu al enhavo

Ĝermolisto de svedaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wim Posthuma)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Ĉi tiu artikolo temas pri multe aktivaj kaj konataj svedaj esperantistoj, pri kiuj malmulte estas skribita en fontoj. En ĉi tiuj svedaj nomoj, la lasta nomo estas la familinomo.

Delegitoj kaj membroj de UEA

[redakti | redakti fonton]

Axel Åke Sigvard BLOMBERG estis UEA-delegito en Lidköping, Västergötland (Vestrogotio). Li estis prezidanto de Eldona Societo Esperanto kaj de la loka klubo, kaj iama redaktoro de la revuo La espero. Li naskiĝis la 25-an de februaro 1922 kaj mortis la 8-an de junio 1992, ambaŭ en Lidköping.

Viktor BONDE estis librobindisto kaj esperantisto (naskiĝinta la 8-an de marto 1892 en Falun). Li estis pacifisto, abstinenculo, kaj esperantistiĝis en 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de la Sveda Esperanto Federacio (SEF), 1927-1932. Delegito de UEA 1919-1929. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar Esperantisten ktp.

Åke HOLMEN (naskiĝis en 1927, mortis en 1988 en Hammarö) estis multjara UEA-fakdelegito pri biciklado.

Eskil HÅKANSSON (hokanson) estis inĝeniero, kaj Esperantisto de 1901, kiu naskiĝis en Lidingö. Li instruis Esperanton en Stockholm kaj Södertälje. Li estintis estrarano de diversaj esperanto-grupoj, kaj delegito de UEA.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Hakansson, Eskil el la Enciklopedio de Esperanto.

Victor JANHEIM (naskiĝis 1910, mortis frue en 1989) estis UEA-fakdelegito pri abelkulturo en la urbeto Kungsör dum pli ol 40 jaroj.

Alf JOHANSSON (1921–1991) estis vicdelegito de UEA en Lidköping dum pli ol 20 jaroj.

Gustav R. JOHANSSON (naskiĝis en 1899, mortis la 19-an de septembro 1978 en Karlstad) estis esperantisto, instruisto, delegito kaj loka peranto de UEA dum pluraj jardekoj.

Henrik KARLSSON (1912-1995) estis delegito en Kisa ekde 1947. Li membris en Societo Zamenhof dekomence (1975). Li mortis komence de julio 1995 en Kisa.

Stig JOHANSSON (naskiĝis en 1918, mortis en 1994 en Tomellila) estis esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Nils-Erik KRISTOFERSON (n. 1937 – m. septembro 2001 en Stokholmo) estis dumviva membro, delegito pri televizio.

Gustav Adolf LARSON estis ĉefkontisto, kaj naskiĝis 1 decembro 1888 en Falun. Li estis esperantisto de 1905. Li estis kasisto de SEF, kaj Kunfondinto kaj kasisto de Eldona Societo Esperanto 1918–1938. Ĉefdelegito de UEA.[1][2][3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Larsson el la Enciklopedio de Esperanto.
  2. en la ĉapitro "Svedio" en Enciklopedio de Esperanto (EdE, 1934)
  3. La Espero, septembro~oktobro 1948, p. 128 (kun portretoj)

Henry LUNDIN (naskiĝis 1902 – mortis la 24-an de junio 1977 en Örebro) estis vicdelegito de UEA en sia urbo. Li aktivis dum multaj jaroj, precipe en la kristana Esperanto-movado (KELI).

Lennart MAGNUSSON (naskiĝis 1911 - mortis 1994 en Malmö) estis UEA-fakdelegito pri teksindustrio en Malmö, en kies klubo li estis membro ekde 1937.

Richard MOHOLM (n. 1912 – m. la 9-an de aprilo 1994 en Lövånger) estis UEA-fakdelegito pri ĝardenkulturo, dumviva membro.

Ragnhild NIKLASSON (naskiĝis en 1908, mortis la 19-an de novembro 2001 en Örebro) estis individua membro de UEA ekde 1951 kaj multjara fakdelegito de UEA pri kristanismo. En la sveda sekcio de KELI ŝi estis kasistino, sekretariino kaj inter la jaroj 1977 kaj 1980 ties prezidantino, ekde 1993 ĝia honora membro.

Amy NILSSON (n. 1915 – m. la 7-an de januaro 2001 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, 50 jarojn aktiva en Kristana Esperantista Ligo Internacia.

Ingemar NORDIN (1914-2002) estis iama UEA-delegito pri pedagogio. Li mortis la 15-an de januaro 2002 en Stokholmo.

Gustav NYGÅRD (1922-1995) estis delegito pri maristaj aferoj en Gotenburgo, ano de Societo Zamenhof kaj dumviva membro.

Folke PETTERSSON (n. 1918 – m. junio 1986 en Solna) estis fakdelegito pri fervojoj de pli ol 25 jaroj.

Anders ROSENBERG estis popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto, kiu naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjö. Estante esperantisto de 1907, li estis delegito de UEA, propagandisto, kaj kursgvidis kaj verkis kelkaj libretoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Rosenberg, Anders el la Enciklopedio de Esperanto.

Ivar RUNFELDT (naskiĝis 1903 – mortis la 13-an de septembro 1978 en Karlstad) estis fakdelegito kaj multjara membro de UEA.

Malte SMITH (1908–1997), dumviva membro de UEA kaj regula ano de Societo Zamenhof, mortis en Kävlinge.

Jack SNARBERG (naskiĝis en 1921; mortis la 17-an de januaro 2000 en Jönköping) estis membro de UEA dum preskaŭ 60 jarojn. Li estis ĝia fakdelegito pri juveloj.

Sven STRANDBERG (naskiĝis en 1925; mortis la 30-an de majo 2003 en Lund) estis sveda esperantisto kaj pedelo, iama fakdelegito de UEA pri aŭtomobilismo. Li estis longtempe kluba estrarano.

Sven SUNDIN (1914–1993) estis vicdelegito en Växjö.

Lennart SVENSSON (1930–2002) estis magistro pri filozofio, delegito kaj dumviva membro de UEA en Ljungby. Li mortis en aprilo 2002.

Per TORNEGREN (1927–1997) estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito dum kvaronjarcento pri konstruado kaj laborjuro. Li mortis la 4-an de januaro 1997 en Malmö.

John WIDÉN (naskiĝis en 1902 - mortis la 6-an de marto 1977 en Lidköping) estis estro de loka arkivejo, en kiu li kreis konsiderindan Esperanto-fakon. Li aktivis en la loka movado dum pluraj jardekoj kaj longtempe estis ankaŭ membro de UEA.

Karl WIKLUND (naskiĝis en 1912 - mortis la 31-an de decembro 1992 en Gotenburgo) estis multjara membro de UEA.

E. ABRAHAMSSON estis pioniro de Esperanto en Svedio. Laŭ iniciato de li, d-ro Etzel instruis Esperanton en Stokholmo al militistaro de Reĝa Ĉevala Gvardio.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ruslanda Esperantisto. Esperantista movado. N. 06, p. 128. Jun-jul 1906

Gösta AHLSTRAND estis membro de la direkcio de Sveda Esperanto-Instituto, SEI.[1] Kredeble li estas la G. Ahlstrand de Gävle kiu laŭ EdE membris tiun direkcion ĉirkaŭ 1930–1931, "en 1931 sekretario-sindiko de SEF", kaj estis en la direkcio anstataŭigita de John Johansson en januario 1932. Plue laŭ EdE, li membris la Sveda Instruista Esperantisto-Fede­racio, kaj 1930–1931 gvidis la porinstru­istajn kursojn en Stokholmo aranĝitaj de tiu instruista federacio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bertil ÅKERBERG, 1911–1989, estis dum pli ol 20 jaroj la respondeca eldonanto de la sveda revuo La Espero. Li mortis meze de majo 1989 en Stokholmo.

Eiman Dahl estis esperantisto en Svedio en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Dialogoj en Esperanto. Eld. Forlagsforeningen Esperanto u.p.a., Stockholm, 1932(?)
Citaĵo
 Dek dialogetoj pri aktualaj temoj, por legado aŭ ludado ĉe kursoj kaj grup-kunvenoj. 
— La Brita Esperantisto - Numero 333, Januaro (1933)

Ann-Gerd ENGBERG (1929-1994), estraranino de la klubo en Norrköping, pereis en la katastrofo de la ŝipo Estonia sur la Balta maro, la 28-an de septembro 1994.

Albin Henning HALLDOR (1892–1990) estis ĝardenisto kaj redaktoro. Halldor estis esperantisto de 1907, estrarano kaj afergvidanto de Eldona Societo Esperanto kaj sekretario de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) de 1922 ĝis 1927.[1] Li redaktis la organon de SEF,[2] La Espero, de 1921 ĝis 1927. Li naskiĝis la 18-an de septembro 1892 en Sunne, Vermlando, kaj mortis la 26-an de junio 1990 en Stokholmo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

G. Hedström estis esperantopioniro en Gävle, eble membro de la klubo tie,[1] kaj prezidanto de SEF 1921–1923. Li kaj anstataŭigis kaj estis anstataŭiĝita de Paul Nylén en la posteno.[2]

Gösta Henriksson estis sveda esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Verkoj
Tradukoj

Pri Per Motorciklo en Tri Landoj

Citaĵo
 Simpla kaj amuze verkita taglibro pri motorcikla vojaĝo de kvar gesvedoj al Ĉeĥoslovakujo, kaj pri kelktaga restado en la tiel nomata Ĉeĥa Paradizo, la belega regiono en nordorienta pardo de Bohemujo. Alloga libreto, tre utila kiel facila legolibro, kaj tute ne sen intereso por progresintoj.

Mi permesas al mi nur du malgrandajn kritikojn : mi dubas pri la neceseco de la vorto start-i ; kaj mi ne komprenas, kial iuj presistoj lasas al la leganto apartigi la paĝojn.

Mi neniel bedaŭras la tempon donitan al la legado de la libro. Cetere, la rakonto nun fariĝis iom historia pro la fakto, ke almenaŭ parto de la priskribita regiono ne plu apartenas al Ĉeĥoslovakujo. 
— A.C.O., La Brita Esperantisto - Numero 410, Junio (1939)

Mathilde HOMPES (naskiĝis en 1853?, mortis en 1924 en Stokholmo) estis sveda esperantisto, sekretariino de Internacia Vegetara Unio.

Märta JENSIE (naskiĝis 1907, mortis la 25-an de marto 1979 en Jönköping) estis sveda esperantistino. Dum 25 jaroj ŝi fakdelegitis pri turismo.

Bengt Anders Gustaf JOELSSON estis en 1956 vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Hägersten, Stokholmo.[3] Verŝajne la sama Bengt Joelsson kiu haviĝis filon en 1956, kies edzino estis Anne-Marie, kaj iam antaŭ tiu tempo estis redaktoro de La Espero.[4] Li naskiĝis la 5-an de aprilo 1919 en Stokholmo, kaj mortis la 30-an de novembro 2002 en la sama urbo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eva JULIN, naskiĝinta Röhlander, 1882–1952, estis poŝtoficisto kaj ekde 1938 redaktisto de La Espero dum ia periodo. Ŝi estis edziĝita kun la parlamentano, esperantisto kaj ĉef-poŝtoficisto Teodor Julin ekde 1926. Ŝi estis la filino de Kerstin kaj meblovendisto Per Ulrik Röhlander. Ŝi naskiĝis la 21-an de septembro 1882 kaj mortis 1952.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Espero, majo 1942, p. 71
  2. Julin, Teodor en la biografia enciklopedio Vem är det (jen svede, volumo 1943

Hjalmar KIHLBERG (ĉilberj) (1-a de januaro 1881 en Kilanda, mortodato nekonata) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto en Vingåker. Li estis esperantisto de 1928. Li verkis multajn favorajn gazetartikolojn pri Esperanto kaj gvidis lingvokursojn.

Hjalmar LINDSTEDT estis inĝeniero ĉe la telefonfabriko L.M. Ericsson, kaj ano kaj kasisto de la triula prepara komitato de la UK 1934 en Stokholmo (prezidanto Sam Jansson, sekretario Teodor Julin).[1] La sama nomo estas menciita kune kun Stellan Engholm kiel aŭtoroj de Gvidlibro de Stockholm de 1933,[2] kiel propagandisto en Stokholmo laŭ EdE, kaj samfonte ”Hj. Lindstedt” estas menciita kiel estrarano de Esperanta Turista Komisiono.[3]Kredeble ĉiuj asertoj temas pri la sama persono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Isidor "Isse" LUNDMARK (naskiĝinta en 1910; mortinta en junio 2002 en Örebro) eklernis Esperanton kiel 17-jarulo, kaj ĝi estis lia ĉefa intereso dum la tuta vivo. Li estis sindona kaj sprita homo, kiu multon faris por la Esperanto-vivo en sia urbo.

Linnea Malmgren (mortis la 28-an de marto 1970) estis sveda esperantistino. Edzino Ernfrid Malmgren.

Erik Vilhelm MALMKVIST estis fervoja oficisto naskiĝinta la 1-an de septembro 1887 en Grums. Li estis esperantisto ekde 1904, do ekde la 17-a vivjaro. Li estis revizoro de Eldona Societo Esperanto ekde 1929, prezidanto de la Esperantoklubo de Stokholmo ekde 1933 kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio ekde 1932.

Ingrid NÄSHOLM estas sveda esperantistino. Ŝi vivas en Sundsvall kaj multajn jarojn laboris kiel flegistino en la urba malsanulejo. Ekde la 1900-aj jaroj ŝi aparte aktivas por la neformala faka asocio Rondo Kato – Esperantista Kat-amikaro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Wim POSTHUMA (naskiĝis la 9-an de junio, la jaro ankoraŭ ne konatas) estas sveda esperantisto de nederlandaj radikoj vivanta en Västerås. Lia altlernejo antaŭ multaj jaroj estis la universitato de Mälardalen (Mälardalens universitet, MDU). En 2014 UEA publikigis foton de transdono de diplomo pro lia 40-jara seninterrompa membreco en UEA, kiun enmanigis al li la ĝenerala direktoro Osmo Buller[1] - sekve dedukteblas ke li almenaŭ ekde 1973 kontinue estas Esperanto-aktivulo. En prelego de li en la 18-a Togolanda Esperanto-Kongreso en decembro 2010 li krome malkaŝis biografiajn informerojn,[2] ke li naskiĝis kaj plenkreskis en kolonio "Nederlandsch Indie" (nun Indonezio) kaj dum la dua mondmilito pasigis jarojn en japanaj militkoncentrejoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Ulf RIBERS (1913–1999) grave rolis dum multaj jaroj en la sveda Esperanto-movado, interalie kiel aktivulo de la eldonejo Progreso. Li forpasis en oktobro 1999 en Motala.

Karl-Olof Sandgren (1925–1990) estis instruisto, sekretario de Sveda sekcio de KELI, kristana evangelia misiisto kaj librotenisto.

Erik SVÄRD estas esperantisto kaj programisto. Li programis multajn sukcesajn programojn.

Harry TÖRNSKOG estas sveda esperantisto. En 1956 li estis sekretario de Sveda Esperanto-Federacio. Li loĝis en Älvsjö.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Werner Wahlund, pioniro en kaj ano de la Esperanto-klubo de Gävle. Kune kun Rudolf Pehrsson, li fondis la gazeto de SEF, La Espero en 1913,[1] kaj estis ĝia responda eldonanto kaj administranto.[2] Laŭ EdE, en "kriza tempo" li malavare monhelpis al Esperanto-propagando, kaj laŭ La Espero li donacis 500 svedaj kronoj al presigo de la broŝuro Esperanto eller Ido, ‘Esperanto aŭ Ido‘, ŝajne ĉirkaŭ 1919.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Henny Widström estis sveda esperantisto en la unua mezo de 20-a jarcento. Originala verkisto. Verko: Esperanta Legolibreto. Pensoj kaj Rakontoj de Henny Widström.

Citaĵo
 Efektive, pli pensoj ol rakontoj ili estas, ĉi tiuj 19 ĉarmaj skizetoj kaj meditaĵoj diverstemaj, kiuj spiras certan, populare pedagogian filozofion. Korekta lingvo kaj bela, facile komprenebla stilo distingas la ĉiurilate rekomendindan libreton; plaĉa aspekto, oportuna formato, bona papero kaj tre klara preso pliigas ĝian valoron. 
— Franz Zwach. Aŭstria Esperantisto n.41 (mar 1928)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]