Saltu al enhavo

Theodor Bergmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Bergmann
Theodor Bergmann farante la ĉefan paroladon okaze de la memorsolenaĵo por la Hitler-atencinto Georg Elser la 19-an de aprilo 2009 en Heidenheim-Schnaitheim
Theodor Bergmann farante la ĉefan paroladon okaze de la memorsolenaĵo por la Hitler-atencinto Georg Elser la 19-an de aprilo 2009 en Heidenheim-Schnaitheim
Persona informo
Theodor Bergmann
Naskiĝo 7-an de marto 1916 (1916-03-07)
en Berlino
Morto 12-an de junio 2017 (2017-06-12) (101-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bonna universitato - agrikultura scienco
Universitato de Hohenheim
Köllnisches Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio La Maldekstro (2007–)
La Maldekstropartio.PDS (1990–)
Komunista Partio de Germanio – Opozicio (1929–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Judah Bergmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alfred Bergmann (en) Traduki, Ernst David Bergmann (en) Traduki, Josef Bergmann (en) Traduki kaj Felix Bergmann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aŭtoro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stutgarto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theodor Bergmann (* 7-a de marto 1916 en Berlino) estas germana sciencisto pri kampkulturo, komunisto kaj aŭtoro de libroj. Ĝis 1981 li estis profesoro pri internacia kompara kampkultura politiko ĉe la universitato de Hohenheim. [1]

Theodor Bergmann, sepa filo de berlina rabeno kaj plej juna frato de Alfred Bergmann kaj Ernst David Bergmann, en 1927 aliĝis al la Jungspartakusbund (Spartako-junularo) kaj al la Sozialistische Schülerbund (Socialista Ligo de Lernantoj). En 1929 li aliĝis al la KJVD-O, la junulara organizaĵo de la ĵus fondita Komunista Partio-Opozicio. En 1933, tuj post la enpotencigo de Adolfo Hitlero, li ankoraŭ povis fari sian abiturientan ekzamenon, sed en la sama jaro devis elmigri.

Li fuĝis unue tra Sarlando en la tiaman mandatejon de la Popol-Ligo por Palestino, kie li i.a. laboris en kibuco; de tie li en 1935 iris en la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kie li en Tetschen komencis studon de kampkulturaj sciencoj. Samtempe li faris kontraŭfaŝistan laboron, verkante flugfoliojn, kiuj poste estis kontrabanditaj tra la landlimo en Germanujon. Post la Munkena traktato en 1938 li fuĝis plu al Svedujo. Tie li kune kun sia en 2005 mortinta frato, la sindikatisto Josef Bergmann, gvidis la strukturoj de la KP-Opozicio kaj krome aktivis en la „Landa grupo de germanaj sindikatistoj en Svedujo”.

Post sia reveno al Germanujo en 1946 li en 1947 en Bonno finis studon de kampkulturaj sciencoj kaj en 1955 doktoriĝis ĉe la universitato Hohenheim pri la strukturŝanĝo en la kampkulturo de Svedujo. En 1965 Theodor Bergmann, post intertempe labori en la pluklerigado kaj por la „Kampkultura ĉambro de Hanovro”, li komencis labori kiel scienca kunlaboranto ĉe la universitato de Hohenheim en Ŝtutgarto, post sia habilitiĝo kiel profesoro en 1968 kaj gasta profesoreco de 1971 ĝis 1972 ĉe la University of New England en Armidale, Aŭstralio, tie en 1973 li ricevis postenon de profesoro pri internacie kompara kampkulturo.

En la universitato de Hohenheim en la jaroj ĉirkaŭ 1975 li apartenis al la grupeto de profesoroj, kiuj engaĝiĝis por marksistaj studentoj trafitaj de la t.n. „dekreto pri radikaluloj” („Radikalenerlass”), do minacataj aŭ jam trafitaj de profesia malpermeso. Post sia emeritiĝo en 1981 Theodor Bergmann pli forte dediĉis sin al la historio de la laborista movado ĝenerale kaj al la historio de la Komunista Partio-Opozicio (KPO) speciale.

En la postmilita tempo li dum multaj jaroj apartenis al la gvidaj membroj de la KPO-postsekva organizaĵo (grupo Laborista Politiko, Arpo), de 1948 ĝis 1952 li estis eldonisto de ĝia revuo „Laborista politiko” („Arbeiterpolitik”). Theodor Bergmann loĝas aktuale en Ŝtutgarto kaj estas aktiva membro de la „Iniciato por interretigo de la sindikata maldekstro” kaj redakteja membro de la „Netzwerk-Info Gewerkschaftslinke” („Reteja Informilo de Sindikata Maldekstro”) kaj ekde 1990 membro de la „Partio de demokratia socialismo” (PDS), por kiu li en 1990 kandidatis por la federeaciaj elektoj kaj de kiu li en 1990/91 prezidis la filion de Badeno-Vurtemburgio. Ekde 2007 Theodor Bergmann estas membro de la partio La Maldekstro („Die Linke”). Bergmann estas aŭtoro, editorinto kaj tradukinto de 50 libroj pri kampkultura politiko kaj pri la historio de la internacia laborista movado. Liaj publikigaĵoj pri la historio de la laborista movado aperis en la eldonejo VSA. Por la „Historia kritika vortaro de marksismo” Bergmann verkis plurajn artikolojn.[2]

Publikigaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Wandlungen der landwirtschaftlichen Betriebsstruktur in Schweden „Ŝanĝoj de la kampkultura entreprenstrukturo en Svedujo”, (Okcident-)Berlino 1956
  • Wiederaufsplitterung nach der Flurbereinigung in Unterfranken. „Redissplitigo post la grunda restrukturigo en Malsupra Frankonio”, Bielefeld 1958 (kun Ludwig Neckermann)
  • Die landwirtschaftliche Bevölkerung im System der Sozialversicherung. Ein internationaler Vergleich. „La kampkultura loĝantaro en al sistemo de la socia asekuro. Internacia komparo.”, Göttingen 1960
  • Stand und Formen der Mechanisierung der Landwirtschaft in den asiatischen Ländern. Teil 2. Südasien. „Stato kaj formoj de meĥanizado de la kampkulturo en la aziaj landoj. Parto 2. Sud-Azio.”, Stuttgart 1966
  • Funktionen und Wirkungsgrenzen von Produktionsgenossenschaften in Entwicklungsländern. „Funkcioj kaj efikolimoj de produktaj kooperativoj en evolulandoj.”, Frankfurto ĉe Majno, 1967
  • Die Genossenschaftsbewegung in Indien. Geschichte, Leistungen, Aufgaben. „La kooperativa movado en Hindujo. Historio, atingoj, taskoj.”, Frankfurto ĉe Majno, 1971. ISBN 3-7819-2408-4
  • 50 Jahre KPD (Opposition): 30.12.1928 - 30.12.1978; der Beitrag der KPO zur marxistischen Theorie und zur Geschichte der deutschen Arbeiterbewegung. Versuch einer kritischen Würdigung. „50 jaroj da KPD (Opozicio): 30.12.1928 – 30.12.1978; la kontribuaĵo de la KPO al la marksisma teorio kaj al la historio de la germana laborista movado. Provo de kritika omaĝo.”, Hannover 1978 ISBN 3-88209-009-X
  • Agrarpolitik und Agrarwirtschaft sozialistischer Länder. 2. üb. Aufl. „Kampkultura politiko kaj kampkultura ekonomio de socialismaj landoj.” 2-a prilab. eld., Saarbrücken 1979. ISBN 3-88156-115-3
  • Sozialistische Agrarpolitik. „Socialista kampkultura politiko”, Kolonjo, 1984. (kune kun Peter Gey kaj Wolfgang Quaisser) ISBN 3-7663-0892-0
  • Die Geschwister Bertha und August Thalheimer. Skizzen ihrer Leben und Politik. „La gefratoj Bertha Thalheimer kaj August Thalheimer. Skizoj pri ilia vivo kaj politiko”, Mainz 1993 (kun Wolfgang Haible) ISBN 3-929455-12-9
  • Von der Utopie zur Kritik. Friedrich Engels - ein Klassiker nach 100 Jahren. „De la utopio al kritiko. Frederiko Engelso – klasikulo post 100 jaroj.”, Hamburgo, 1996 (Ed., kune kunMario Keßler, Joost Kircz kaj Gert Schäfer) ISBN 3-87975-688-0
  • kun Wolfgang Haible Hg.: Reform, Demokratie, Revolution. Zur Aktualität von Rosa Luxemburg. Supplement zu Sozialismus (Zeitschrift) H. 5, kun Wolfgang Haible ed.: „Reformo, demokratio, revolucio. Pri la aktualeco de Rozo Luksemburgo.” Aldonaĵo al la revuo Sozialismus, kaj. 5, Hamburgo, 1997 ISBN 3-87975-921-9
  • Der Widerschein der Russischen Revolution. Ein kritischer Rückblick auf das Jahr 1917 und die Folgen. „La rebrilo de la Rusa Revolucio. Kritika retrorigardo al la jaro 1917 kaj la sekvoj.”, Hamburgo 1997. (Ed., kune kun Wladislaw Hedeler, Mario Keßler kaj Gert Schäfer) ISBN 3-87975-704-6
  • Friedrich Westmeyer. Von der Sozialdemokratie zum Spartakusbund. Eine politische Biographie. „Friedrich Westmeyer. De la socialdemokratio al la Spartako-Ligo. Politika biografio.”, Hamburgo 1998. (kun Wolfgang Haible kaj Galina Iwanowa) ISBN 3-87975-719-4
  • Ketzer im Kommunismus. 23 biographische Essays. „Herezuloj en la komunismo. 23 biografiaj eseoj.”, Hamburgo 2000 (Ed., kun Mario Keßler)
  • Im Jahrhundert der Katastrophen. Autobiographie eines kritischen Kommunisten. „En la jarcento de katastrofoj. Membiografio de kritika komunisto.”, Hamburgo 2000 ISBN 3-87975-784-4 (3-a, ĝisdatigita kaj kompletigita eldono 2016, ISBN 978-3-89965-688-6)
  • Gegen den Strom. Die Geschichte der KPD (Opposition)”. „Kontraŭflue. La historio de la KPD (Opozicio)”, Hamburgo 2001 ISBN 3-87975-836-0
  • Geschichte wird gemacht. Soziale Triebkräfte und internationale Arbeiterbewegung im 21. Jahrhundert. „Historio estas farata. Sociaj pelfortoj kaj internacia laborista movado en la 21-a jarcento.”, Hamburgo 2002. (Ed., kune kun Wolfgang Haible kaj Gert Schäfer) ISBN 3-87975-888-3
  • Krise und Zukunft des Kibbuz. „Krizo kaj estonteco de la kibuco.”, Weinheim 2002. (kune kun Ludwig Liegle) ISBN 3-7799-1020-9
  • Die Thalheimers. Geschichte einer Familie undogmatischer Marxisten.” „La familio Thalheimer. Historio de familio de sendogmaj marksistoj.”, Hamburgo 2004. ISBN 3-89965-059-X
  • Rotes China im 21. Jahrhundert. „Ruĝa Ĉinujo en la 21-a jarcento.”, Hamburgo 2004. ISBN 3-89965-098-0
  • China entdeckt Rosa Luxemburg. „Ĉinujo malkovras Rozon Luksemburgon.”, Berlino 2007. ISBN 3-320-02101-X
  • „Klassenkampf & Solidarität“. Geschichte der Stuttgarter Metallarbeiter. „Klasbatalo kaj solidareco”, Hamburgo 2007, ISBN 978-3-89965-236-9
  • Internationalismus im 21. Jahrhundert. Lernen aus Niederlagen – für eine neue internationale Solidarität. „Internaciismo en la 21-a jarcento. Lerni el malvenkoj – por nova internacia solidareco.”, Hamburgo 2009, ISBN 978-3-89965-354-0.
  • Internationalisten an den antifaschistischen Fronten. Spanischer Bürgerkrieg, Chinesischer Bürgerkrieg, Vietnamkrieg „Internaciistoj ĉe la kontraŭfaŝistaj frontoj. Hispana interna milito, ĉina interna milito, Vjetnamuj-milito”, Hamburgo 2009, ISBN 978-3-89965-367-0
  • Weggefährten. Gesprächspartner – Lehrer – Freunde – Helfer eines kritischen Kommunisten. „Samvojanoj. Interparolantoj – instruistoj – amikoj – helpantoj de kritika komunisto.”, Hamburgo 2010, ISBN 978-3-89965-443-1.
  • Der 100-jährige Krieg um Israel. Eine internationalistische Position zum Nahostkonflikt. „La 100-jara milito pri Israelo. Internaciista pozicio pri la proksimorienta konflikto.”, Hamburgo 2011, ISBN 978-3-89965-460-8
  • Strukturprobleme der kommunistischen Bewegung. Irrwege – Kritik – Erneuerung. „Strukturproblemoj de la komunista movado. Erarvojoj – kritiko – novigo.”, Hamburgo 2012, ISBN 978-3-89965-492-9
  • Sozialisten Zionisten Kommunisten: Die Familie Bergmann-Rosenzweig – eine kämpferische Generation im 20. Jahrhundert. „Socialistoj cionistoj komunistoj: La familio Bergmann-Rosenzweig – batalema generacio en la 20-a jarcento.”, Hamburgo 2014, ISBN 978-3-89965-615-2

Detala bibliografio troviĝas en la kajero Theodor Bergmann: Die Tradition kritischer Solidarität von Luxemburg bis Gorbatschow, „La tradicio de kritika solidareco de Luksemburgo ĝis Gorbaĉovo”, Pankower Vorträge Pankovaj prelegoj, kajero 200, eld. de Helle Panke, Berlino 2016, S. 24-60.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Wittemann, Klaus Peter: Kommunistische Politik in Westdeutschland nach 1945. Der Ansatz der Gruppe Arbeiterpolitik. Darstellung ihrer grundlegenden politischen Auffassungen und ihrer Entwicklung zwischen 1945 und 1952. SOAK-Verlag Hannover 1977. ISBN 3-88209-004-9
  • Wladislaw Hedeler, Mario Keßler (Eld.): Reformen und Reformer im Kommunismus. Für Theodor Bergmann. Eine Würdigung. VSA Verlag, Hamburg 2015, ISBN 978-3-89965-635-0 (Onlinezugang[rompita ligilo]).
  • Helmut Arnold, Gert Schäfer (Eld.): "Dann fangen wir von vorne an". Fragen des kritischen Kommunismus. Theodor Bergmann zum 90. Geburtstag, VSA-Verlag, Hamburg 2007, ISBN 978-3-89965-257-4 (mit DVD des gleichnamigen Films)
  • "Dann fangen wir von vorne an". Ein Film über Theodor Bergmann – (Über)Leben eines kritischen Kommunisten im 20. Jahrhundert, Dokumentarfilm von Thorsten Fuchshuber, Julia Preuschel, Gabriele Reitermann und Danièle Weber, D 2006, 80 min.[3]
  • Gegen den Strom – Eine Begegnung mit Theodor Bergmann (KPD-Opposition). Video-Dokumentation von Jürgen Enders, D 2014, 51 min.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Theodor Bergmann nomas sin judo, herezulo kaj komunisto
  2. Autorenverzeichnis HKWM
  3. „Dann fangen wir von vorne an“[rompita ligilo], Interview mit den Filmemacherinnen und -machern, forum 263, Februar 2007, S. 53–55