Sarmataj miksaj arbaroj
Sarmataj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo)57.98347222222226.657416666667Koordinatoj: 57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo) [+] | |||
|
||||
Sarmataj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Sarmatic mixed forests [+] | ||||
La sarmataj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono situas en Eŭropo inter la tajgo en la nordo kaj la foliarbara zono en la sudo. Ĝi kovras proksimume 846 100 km² en ekstrem-suda Norvegujo, suda Svedujo, ekstrem-sudokcidenta Suomujo, Estonujo, Latvujo, norda Litovujo, norda Belorusujo kaj la centra parto de Eŭropa Rusujo. Ĝi limtuŝas la Baltan Maron kaj jenajn ekoregionojn : la skandinavan kaj rusan tajgojn (norde), la uralajn montarajn tundrojn kaj tajgojn (oriente), la orient-eŭropajn arbarajn stepojn (sudoriento), la mezeŭropajn miksajn arbarojn (sudokcidento) kaj la baltajn miksajn arbarojn (okcidente). La ekoregiono konsistas el miksaj arbaroj superregataj de tigfrukta kverko (kiu nur okaze troviĝas pli norde), ordinara piceo (kiu malaperas pli fore suden kaŭze de nesufiĉa humido) kaj arbara pino (en pli sekaj ejoj). Fitogeografie, la mezeŭropa kaj la orient-eŭropa flaŭraj provincoj el la ĉirkaŭboreala regiono de la holarktisa regno, partigas la ekoregionon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0436 : Sarmataj miksaj arbaroj (WWF)[rompita ligilo]
- angle Sarmataj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Sarmataj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sarmataj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sarmataj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj
- angle Pri ekoregionoj (WWF)