Saltu al enhavo

Psikoterapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Psikoterapio sur kanapo

Psikoterapio (greke ψυχοθεραπεία, psiĥoterapía - kuracado de la psiko) estas la trakto de homoj kun emociaj, korpaj aŭ kondutaj perturboj aŭ malsanoj, per sistema apliko de psikologiaj metodoj de voĉa kaj senvoĉa komunikado.

Ekzistas diversaj psikoterapiaj skoloj. En iuj, aparte en la psikoanalizo kaj parencaj skoloj, aparte gravas la kompreno kaj trakto de la malkonscio, la profundaj pensoj, sentoj, memoroj kaj motivoj, kiuj influas la konscian mondkoncepton kaj la konduton, sed ne estas rekte percepteblaj kaj konscie klaraj al la individuo kiu petas pri psikoterapia helpo. En aliaj skoloj, ekzemple la interparola terapio laŭ Carl Rogers aŭ la racia kondutoterapio, pli centras la konscia pensado kaj sentado, kiu analiziĝas kaj modifiĝas por pli da bonfarto.

En la unuopaj ŝtatoj de la mondo malsamas la kriterioj, kiuj rajtigas je la titolo "psikoterapiisto". En multaj ŝtatoj kuracistoj kaj psikologoj, kiuj post la faka studado plenumas aldonan psikoterapiistan studon, post sukcesa fino de ambaŭ edukoj rajtas je la titolo - en iuj landoj kaj cirkonstancoj ankaŭ fakuloj de aliaj profesioj, ekzemple pedagogoj, post plenumo de aldona psikoterapiista studo rajtas je ĝi. Kutime oni diferencigas inter psikoterapio de plenkreskuloj kaj tiu de infanoj kaj adoleskuloj, ĉar aparte por la terapia trakto de infanoj aplikiĝas signife aliaj metodoj ol por tiu de plenkreskuloj.

Kio estas kaj kio ne estas psikoterapio

[redakti | redakti fonton]

Kompreneble kuracistoj kaj psikologoj, pedagogoj kaj aliaj anoj de prisanaj kaj priedukaj profesioj, nelaste ankaŭ teologoj, ofte havas intervjuajn kaj konsilajn interparolojn kun klientoj, sed tiajn intervjuajn aŭ konsilajn interparolojn endas diferencigi de psikoterapia interkomunikado: nur komunikado malferme nomata psikoterapio, aplikata de psikoterapia fakulo en specifa kunteksto kaj laŭ la metodoj de difinita psikoterapia skolo nomeblas tiel. Tamen konstateblas, ke ne facilas ekzakte difini la limon inter psikoterapia kaj alispeca interparolado de sama fakulo kaj kliento.

Formale tiam ne temas pri psikoterapio,

  1. kiam ne ekzistas la celo influi malsanon aŭ emocian perturbon de la kliento (ekzemple en interfakula konsilado, trejnaj grupoj aŭ interparoloj pri ĝenerala vivkonsilado),
  2. kiam la interkomunikado ne baziĝas sur scienca teorio kaj terapia metodaro,
  3. kiam ne ekzistas (skriba aŭ buŝa) interkonsento pri psikoterapio,
  4. kiam la celo de terapia proceso ne estas malferme interkonsentitaj (kaj plej bone skribe fiksitaj) de la fakulo kaj la kliento,
  5. se temas ekskluzive pri trakto de la kliento per medikamentoj,
  6. se ne okazas persona interago inter la paciento aŭ kliento kaj la fakulo (do se ekzemple "terapiaj komunikoj" ekskluzive estas perataj per elektronika poŝto, cirkuleroj, sonkasedoj aŭ vidbendoj),
  7. se anstataŭ psikoterapiaj metodoj sole efikas la impona personeco de la fakulo.
La persa kuracisto al-Razio estis, tiom kiom oni scias, la unua se temas pri evoluigi cel-orientitan kaj teorie bazitan psikoterapion, en la 9-a jarcento.

La plej gravaj psikoterapiaj skoloj estas

Psikoanalizaj kaj profund-psikologiaj:

Humanismaj:

Racia:

Sistema:

Kombinaj:

Kromaj:

Psikoterapiistoj

[redakti | redakti fonton]

Esperantaj psikoterapiistoj

[redakti | redakti fonton]

Inter la esperantonparolantaj psikoterapiistoj estas ekzemple la kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio Thomas Pusch (antaŭa movada motoro interalie en TEJO kaj la germanlingva Esperanto-movado, aktoro kaj priesperanta verkisto) kaj Martin Markarian (germano kun armena-brita edzino, loĝanta en Belgio kaj laboranta en Nederlando, aktoro kaj verkisto interalie de la esperanta infanlibro "La arbo kiu forkuris"), kaj la psikologoj Christian Nitsche (eksa GEJ-estrarano) kaj Torsten Bendias (motoro de la Esperanto-Junularo de GDR dum la 1980-aj jaroj). Ankaŭ la svisa psikologo Claude Piron forpasinta dum januaro 2008 parte laboris kiel psikoterapiisto. E. James Lieberman, usona psikiatro, specialiĝis pri familia/geedza terapio kaj la terapia metodo de psikologo Otto Rank, kies biografion li verkis (angla, franca kaj germanaj eldonoj). Lia TTT-ejo enhavas eseon, "La Evoluo de Psikoterapio post Freud."