Krenelo
La krenelo aŭ murdento estas masonita surmetaĵo sur brustŝirmilo.
Laŭ Francisko Azorín krenelo estas Ĉiu envicigita prismeto, kiu ofte kronas fortikaĵan muron por formi, kun la aliaj, parapeton, protektilon por la defendantaj pafistoj.[1] Li indikas etimologion el la latina crena (fendaĵo). Kaj li aldonas la terminojn kreneleto, krenelego, krenelejo kaj krenelvojo; krome per bildoj diferencigas inter la diversaj tipoj, nome ĥaldea, romana, araba kaj romanika.[2]
En sia origina formo la ĉirkaŭ homalta krenelo havis la taskon protekti la defendantojn sur la defendkoridoro aŭ defendplatformo kontraŭ sagoj aŭ aliaj distancarmiloj. La inter la kreneloj situantaj aperturoj (nomataj embrazuro aŭ ŝuttruo aŭ “paftruo“) atingas interne ĝis la alteco de parapeto. Kelkloke oni povas fermi ĝin per lignaj ŝutroj. Embrazuroj estis ĉiam tiel larĝa, ke arkpafisto aŭ arbalestisto havas sufiĉe da loko por pafi. La larĝeco de krenelo varias inter 0,76 kaj 2,35 m kaj la alteco estas inter unu kaj du metrojn.[3] Se la muro havas sur sia tuta longeco krenelojn oni nomas tion krenelkrono.
Kreneloj estas konstruitaj en la eŭropa antikvo kaj mezepoko ĉe fortikaĵoj kiel urbomuroj aŭ burgo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kreneloj en Eŭropo
[redakti | redakti fonton]-
rektangulaj kreneloj sur la urbomuro de Lenzburg
-
hirundvostaj kreneloj sur la Ponte Scaligero
-
tegmentaj kreneloj kun tendotegmento ĉe la “Torre del Oro” en Sevilla
-
segildenta kreneko ce la kastelo Jindřichův Hradec
-
rondarkaj kreneloj ĉe la burga ruino Chojnik
Kreneloj en Magrebo kaj Hindujo
[redakti | redakti fonton]La fortikaĵoj en la persa – hinda regiono estas metitaj tre mallarĝe unu apud la alia. Ili estas ofte ornamitaj kaj tre variita.
-
Mezquíta de Córdoba, Hispanio
-
Bab Mansour, Meknès, Maroko
-
Medersa Bou Inanía, Meknès, Maroko – mura dekoracio kun kreneloj
-
Amber Fort, Jaipur, Hindujo
-
krenela korono sur la „Perla moskeo“ en la ruĝa forteso, Delhio,Hindujo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Angaben gemäß O. Piper: Burgenkunde, S. 329. Herbert de Caboga gibt die durchschnittliche Breite einer Zinne mit 0,70 bis 2 Meter und deren durchschnittliche Höhe mit einem bis 1,40 Meter an.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Philipp Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 271.
- Herbert de Caboga: Die Burg im Mittelalter. Geschichte und Formen. Ullstein, Frankfurt/Main [u. a.] 1982, ISBN 3-548-36068-8, S. 47–51.
- Johann Nepomuk Cori: Bau und Einrichtung der Deutschen Burgen im Mittelalter. 2. Auflage. Städtebilder-Verlag, Darmstadt 1899, S. 35–36 (online).
- Otto Piper: Burgenkunde. Weltbild, Augsburg 1994, ISBN 3-89350-554-7, S. 321, 329–331.