Konga lingvo
konga | ||
Kikongo | ||
Disvastiĝo de konga lingvo | ||
makrolingvo • moderna lingvo • natura lingvo | ||
---|---|---|
Kongo-Yaka-Sira | ||
Parolata en | Demokratia Respubliko Kongo Respubliko Kongo Angolo | |
Parolantoj | 5 016 500 | |
Denaskaj parolantoj | 8 milionoj | |
Skribo | Latina skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Niĝerkonga lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa), Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), Angolo | |
Lingva statuso | nacia lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kg | |
ISO 639-2 | kon | |
ISO 639-3 | kon | |
SIL | KON | |
Glottolog | core1256 | |
Angla nomo | Kongo | |
Franca nomo | kikongo | |
Vikipedio | ||
La konga lingvo (en propra lingvo: kikongo) estas afrika lingvo aŭ grupo de parencaj lingvoj parolata en suda Kongo Brazavila, sud-okcidenta Kongo Kinŝasa kaj norda Angolo de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel kikongo, kikongo ya leta, kileta, kituba kaj munukutuba. Ĝia ISO-kodo estas kg
. Ekzistas Vikipedio en la konga lingvo.
Variantoj
[redakti | redakti fonton]La konga inkludas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn variantojn, ekzemple kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe kaj ĉivili. Iuj fakuloj klasifikas ilin kiel unu dialektan kontinuumon, dum aliaj (inter ili Heidi Goes) preferas klasifiki ilin en pluraj apartaj lingvoj.
Malsamecoj
[redakti | redakti fonton]Unu malsameco inter kongaj variantoj estas la maniero formi diminutivajn substantivojn. Kelkaj uzas specialajn substantivo-klasajn prefiksojn, aliaj kunmetadon kun derivaĵoj de la pra-bantua *(j)ánà "infano", kaj aliaj duobligon. Due, la variantoj aplikas malsamajn sistemojn de morfofonologia vokalharmonio inter radikoj kaj sufiksoj.[1]
Origine la norma konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj kongoj, kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de Matadi ĝis Kinŝaso (1890-1898) kaj de Pŭantenŭaro ĝis Brazavilo (1924-1934), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.
Al la kreo de la konga interlingvo ankaŭ kontribuis la koloniistoj. Al ili estis malfacile lerni la multajn parencajn lingvojn, tiel ili kreis novan lingvon el la kikonga, nomatan kikonga de la ŝtato.[2]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La konga lingvo havas oficialan statuson en la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa), Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Brazavila) kaj Angolo, kie ĝi estas nacia lingvo. Sendependismaj fortoj en la angola eksklavo Kabindo proponas oficialigi norman kabindan varianton, la fiotan. Heidi Goes kontraŭe rekomendis normigi kvar apartajn lingvojn en Kabindo, el kiuj kelkaj etendiĝas trans ĝiajn landlimojn.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Goes, Heidi. 2023. "Histori-kompara aliro al la Kikongo Lingvo-Areto kun speciala fokuso sur Kabindo." En Striganova, Anna, k. al. (red.), Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 20-33.
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 13: Lingvo kaj politika povo verkita de Zandandu Ntomono Zola.
- ↑ Goes, Heidi. 2023. "Histori-kompara aliro al la Kikongo Lingvo-Areto kun speciala fokuso sur Kabindo." En Striganova, Anna, k. al. (red.), Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 20-33.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperante Informoj pri la Konga lingvo en la vikio de UEA
- Pri Konga ("makrolingvo") en Ethnologue (angle)
- Pri kongo, San Salvador en Ethnologue (angle)
- Pri konga (Koongo) en Ethnologue (angle)
- Pri laari en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- lengua kongo (konga lingvo) en Promotora Española de Lingüística (hispane)
- Lingva Mapo de Centra Afriko (angle, hispane, france)
- Lingva Mapo de malalta Zairo (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project