Tiĉino (komunumaro)
Komunumaro Tiĉino | |
---|---|
eksa administra teritoria unuo • subdistrict of the canton of Ticino | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Belinzono |
Ĉefloko | Sementina |
Koordinatoj | 46° 11′ N 8° 59′ O / 46.183 °N, 8.983 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ N 8° 59′ O / 46.183 °N, 8.983 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8682 (2011-12-31) |
Areo | 68,60 km² |
Loĝantardenseco | 126,5 loĝantoj/km² |
La komunumaro Tiĉino estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 8682 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Sementina.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Tiĉino etendiĝas sude de la Valo de Leventina ĝis al la norda parto de la ebenaĵo de Magadino, okcidente respektive sude de la rivero Tiĉino, nordokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En sudo tra la komunumaro pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13, kiu kondukas de Belinzono al Locarno. Laŭlonge de la rivero Tiĉino pasas en oriento svisa aŭtovojo A2, kies vojnodo Belinzono-Nordo kun la svisa aŭtovojo A13 situas en Gorduno sur la komunuma teritorio.
Komunumoj de la komunumaro Tiĉino
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Tiĉino konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Sementina estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Gnosca | 705 | 7.5 | 5006 | |
Gorduno | 677 | 9.2 | 5007 | |
Gudo | 770 | 9.9 | 5008 | |
Moleno | 106 | 7.4 | 5012 | |
Monte Carasso | 2725 | 9.7 | 5013 | |
Preonzo | 588 | 16.5 | 5015 | |
Sementina | 3111 | 8.4 | 5019 | |
Totale | 7 | 8682 | 68,60 | - |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion komunumaro Tiĉino – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|