Diktatoreco de la proletaro
Diktatoreco de la proletaro La diktaturo de la proletaro estas transira stato, la ampleksa kaj senlima politika potenco de la laborista klaso en la transira periodo de kapitalismo al komunismo, uzata por subpremi ekspluatantojn, por fortigi la ligojn de la laborantaj homoj de ĉiuj landoj, por apartigi la laboristajn amasojn de la ekspluatantoj por plue impliki ilin en la laboro de ŝtatkonstruado, por organizi la transiron al socialismo, kaj poste al komunismo, por efektivigi mondkoncepton de revolucio inter la amasoj, tio estas, ilia komunista edukado. La stato de la diktaturo de la proletaro havas periodon de konstruo, plifortiĝante dum la socialisma revolucio kaj havas periodon de ĝia formorto post la socialisma revolucio.
En la klasika marksismo la nocio signifas hegemonion de la laboristaro en la politika evoluo, ne diktatorecon en la hodiaŭ kutima kompreno. La celo de la diktatoreco de la proletaro estas certigi la transiron de politika situacio sub regado de la kapitalposedantoj al nova socia ordo sen klasaj privilegioj. La marksistoj argumentas tiel: ĉar la laboristoj estas la subjektoj de la socio, kiuj plej suferas pro la maljusteco de la malnova ordo, ili estas la plej malkontentaj kaj revoluciemaj. Tial la gvidado de la ŝanĝoj estas ilia misio.
Difinoj de Marx kaj Engels
[redakti | redakti fonton]Ni jam supre vidis, ke la unua paŝo en la laborista revolucio estas la leviĝo de la proletaro al reganta klaso, la elbatalo de la demokratio[1], 1847.
Afero absolute veran, estas ke nia partio kaj la laborista klaso povas venki nur sub demokratia respubliko formo. Tiu lasta estas eĉ la specifa formo de la diktatoreco de la proletaro, kiel jam montris la grandan Francan revolucion.[2], 1891.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Manifeste du parti communiste II. Prolétaires et communistes, sur le site /marxists.org
- ↑ Critique du programme d'Erfurt, sur le site marxists.org