Daniel Spoerri
Daniel Spoerri | |||||
---|---|---|---|---|---|
Daniel Spoerri en 2018
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Daniel Isaak Feinstein | ||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1930 en Galați | ||||
Morto | 6-an de novembro 2024 (94-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | franca • rumana • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando Rumanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Daniel Spoerri vd | ||||
Okupo | pentristo gravuristo vidartisto reĝisoro ludartisto dancisto universitata instruisto skulptisto koreografo redaktoro vd | ||||
Laborkampo | Vidigaj artoj kaj objet d'art (en) vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1950–2017 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Daniel SPOERRI (naskiĝinta Daniel Isaac Feinstein la 27-an de marto 1930 en Galați, mortinta la 6-an de novembro 2024 en Vieno[1]) estis svisa artisto, dancisto kaj reĝisoro kaj grava reprezentanto de objektarto, kunfondinto de la grupo Nouveau Réalisme kaj elpensanto de Eat-Art.[2] Honora civitano li fariĝis en Seggiano.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Edzigis lin en 1958 Vera Merz, poste la historiistino Marie-Louise Plessen kaj en 1991 la artistino Katharina Duwen. Post murdo de la patro en 1941 en eksterminejo li fuĝis kun la patrino svisdevena en ties patrujon kie lin adoptis la onklo Theophil Spoerri. Sevkis dancad-trejniĝo inter 1949 kaj 1952 en Zuriko kaj Parizo tiel ke inter 1954 kaj 1957 li povis esti unua dancisto ĉe la Urba Teatro de Berno. Enscenigis li dancaĵojn en Berno; inter 1957 kaj 1959 li estis reĝisorad-asistanto ĉe Landa Teatro de Darmstadt kaj ekde 1959 kreanto de vidaj artoj en Parizo; tiam ekis ankaŭ lia verkista kaj eldonista agadoj. Inter 1977 kaj 1989 li docentis i.a. en Kolonjo, Munkeno, Salcburgo kaj Vieno.
En 1960 li kune kun Jean Tinguely arigis en Suda Francujo artistojn sub la nomo Nouveaux Réalistes. Per siaj kaptilaj bildoj (tableaux-piège) li famiĝis mondskale: ĉar li kreis Eat Art, prezento de aĵoj ĵus pretintaj por manĝiĝo kaj ŝanĝiĝotaj je artaĵo.
Inter 1968 kaj 1972 li tenadis en Duseldorfo restoracion apud kiu ekde 1970 troviĝas la pinakoteko Eat Art Gallery; en 1997 estiĝis la fondaĵo Il Giardino di Daniel Spoerri kun skulptaĵa ĝardeno en la toskania urbo Seggiano. En 2009 li malfermis en la aŭstria urbo komunumo Hadersdorf lunĉejon kun ekspoziciejo, Eat.Art & Ab.Art/D.S..
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Spoerri, Daniel" - ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS), 2.10.2014
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Daniel Spoerri ist tot" - anonco ĉe: orf.at, 7.11.2024
- ↑ Wolf Stadler k. a.: Lexikon der Kunst, 1994, p. 115