Vladikavkazo
Vladikavkazo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo urbego administra dividaĵo de Rusio administra teritoria unuo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Provinco | Nord-Osetio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 362000–362999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 303 597 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 043 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 2′ N, 44° 41′ O (mapo)43.0444.6775Koordinatoj: 43° 2′ N, 44° 41′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 692 m [+] | ||||
Areo | 291 km² (29 100 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vladikavkaz [+] | |||||
| |||||
Vladikavkazo (ruse Владикавказ, osete Дзæуджыхъæу [dzaŭĝikaŭ]) estas rusia urbo en Norda Kaŭkazio sur ambaŭ bordoj de rivero Terek (Терек). La urbo estis fondita kiel fortikaĵo en 1784, havas statuson de urbo ekde la jaro 1860, nun ĝi estas ĉefurbo de Nord-Osetio.
Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 303 597 loĝantoj sur areo de 291 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 043 loĝantoj/km². En la urbo estas kelkmil rifuĝintoj kaj devigitaj transloĝiĝintoj el kelkaj regionoj: etnaj osetoj el Sud-Osetio, interna Kartvelio kaj Taĝikio, etnaj rusoj el Ĉeĉenio kaj aliaj. La nuna urbestro estas Boris Albegov.
La urbo en diversaj jaroj nomiĝis:
- Vladikavkazo (Владикавказ) ĝis 1931 kaj ekde 1990;
- Ordĵonikidze (Орджоникидзе), omaĝe al la bolŝeviko Sergo Orĝonikidze, en 1931-1944 kaj 1954-1990;
- Dzaudĵikau (Дзауджикау), laŭ la oseta nomo de la loko, inter 1944 kaj 1954.
La interurba telefona kodo estas 8672, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
En la urbo estas sakvoja fervoj-stacio kaj aktiva flughaveno (apud Beslan). Vidu sube "Transportado".
Klimato
[redakti | redakti fonton]Klimato estas modere kontinenta. Vintroj sufiĉe mildas kaj mallongas, ofte la unua neĝo kovras terenon nur meze de decembro. Averaĝa temperaturo de januaro estas —4 °C, de julio 20-22 °C.
Averaĝa jara kvanto de pluvoj kaj neĝoj — ĝis 800 mm.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historie Vladikavkazo (la nomo bazitas sur metaforo „posedi/regi Kaŭkazon“) estis tre grava bazo por ekspansio de la Rusia Imperio suden. Komence fortikaĵo, en la fino de 19-a jarcento Vladikavkazo jam estis tre grava regiona ekonomia centro, ĉefurbo de la Tereka provinco (Терская область). La rolo de la urbo eĉ pli kreskis, kiam estis lanĉita la Nord-Kaŭkazia fervojo (komence liginta Rostov-na-Donu kun Vladikavkazo, poste irinta pli orienten).
En novembro 1942 kelkajn kilometrojn al okcidento de Vladikavkazo estis haltigita avancado de germana armeo. Kelkaj malnovaj brikaj konstruaĵoj de la urbo konservas spurojn de tiutempaj bomberoj.
La 19-an de marto 1999 en Vladikavkazo teroristoj eksplodigis bombon en la Centra bazaro. 52 homoj mortis, pli ol 300 estis vunditaj.
La 6-an de novembro 2008 kamikazino el Inguŝio eksplodigis sin en itinera pasaĝera buseto apud la Centra bazaro, mortis 12 homoj, plejparte studentoj de la medicina akademio.
La 9-an de septembro 2010 teroristo eksplodigis ĉe la enirejo de la Centra bazaro bombon je 40 kg de TNT-ekvivalento, alportitan per aŭto registrita en Inguŝio. Mortis 22 homoj, vundiĝis 138.
Edukado kaj industrio
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas kvar ŝtataj universitatoj (ĝenerala, agrokultura, medicinista kaj geologia-teknika), multaj privataj altlernejoj, kelkaj grandaj uzinoj (ekz., metalurgiaj uzinoj "Elektrocink" kaj "Pobedit") kaj aliaj gravaj objektoj.
Turismo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Iam tre grava centro de enlanda turismo, Vladikavkazo signife perdis sian popularecon pro la okazintaj apude armitaj konfliktoj (en Sud-Osetio, en Nord-Osetio mem (oriente) kaj en Ĉeĉenio). Tamen signifaj bataloj neniam okazis en la stratoj dum la tuta historio de la urbo.
Inter la ĉefaj vidindaĵoj estas:
- oseta kristana preĝejo (1860),
- armena kristana preĝejo (1868),
- sunita moskeo („Muĥtarov preĝejo“, 1907),
- multaj du-tri-etaĝaj konstruaĵoj, ĉefe en la stilo "modern", en la historia centro de la urbo.
Imponaj historia kaj arta muzeoj. Kelkaj teatroj.
Oseta preĝejo | Armena preĝejo de Sankta Grigor la Kleriganto | Muĥtarov moskeo |
Sporto
[redakti | redakti fonton]Vladikavkazo estas grava centro de rusia futbalo. La loka teamo "Spartak-Alanija" (historie portis nomojn "Spartak (Vladikavkazo)", "Alanija", "Spartak-Alanija") estas ĉampiono de la lando (1995) kaj ankaŭ en aliaj jaroj ĝis sezono 2006 ĝi sukcese partoprenas ludojn de la rusia supera futbala ligo. Printempe de la jaro 2006 la estraro de la klubo estis akuzita pri neakurata dokumentado, kaj la klubo mem devas nun partopreni la ludojn de la dua rusia ligo. Ekde printempo 2007 la teamo ekludis en la unua ligo.
Bonajn sukcesojn atingas sportistoj el Vladikavkazo ankaŭ en liberstila luktado, klasika luktado, ĵudo, armluktado, skermado kaj gimnastiko.
Transportado
[redakti | redakti fonton]Interne de la urbo itineras tramoj (ekde 1904), malgrandaj aŭtobusoj (ĉefe privataj) kaj trolebusoj.
Vladikavkazo estas ligita kun aliaj urboj de Rusio:
- Moskvo — ĉiutaga trajno kaj aviadaj itineroj.
- Samara — aviadaj itineroj.
- Krasnodar — ĉiutaga trajno.
Apudaj urboj (Nalĉik, Alagir, Mozdok ka.) — bus-itineroj kaj apudurbaj trajnoj.
15 kilometrojn al la nordo de Vladikavkazo estas Flughaveno Beslano (interalie internaciaj flugoj al Armenio kaj Turkio).
Sude de Vladikavkazo, kiel daŭrigo de la trairanta la tutan urbon Avenuo Kosta, komenciĝas aŭtomobila vojo trans la montaro; tiu vojo estas konata kiel Kartvelia milita vojo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Ordĵonikidze mortis hungara geologo Aladár Földvári.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]En 1990-aj Vladikavkazo establis ĝemelajn rilatojn kun Asheville en Usono. En 2009 ĝemeliĝis Vladikavkazo kaj Vladivostok.
Okazas traktoj pri reestablo de partneraj rilatoj kun la urbo Karĝali en Bulgario (estis aktivaj interŝanĝoj ekde 1962 ĝis 1991).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Esperantistoj ekzistis en Vladikavkazo kiel regiona kultura centro ankoraŭ antaŭ la Oktobra Revolucio de 1917. Kiel informas i. a. Aleksandra Slusarenko en 1913[1], la loka klubo nomiĝis „Kazbek“ (laŭ la pli ol 5 mil metrojn alta montopinto videbla el la urbo), ĝi okazigis minimume kvinfoje kurson de Esperanto.
Tamen post la stalinismaj persekutoj organizita movado neniam reaperis, malgraŭ ke apartaj esperantistoj tie ja loĝis kaj loĝas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Historio de Lingva Festivalo en Vladikavkaz
- Tramtransporto en Vladikavkazo
- Trolebusa transporto en Vladikavkazo
- Vladikavkaz (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj de Vladikavkazo fare de franca turisto. Aprilo 2005 Arkivigite je 2006-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝeto en la paĝaro de usona ĝemelurbo Asheville Arkivigite je 2003-06-05 per la retarkivo Wayback Machine (en)
- Plej signifa en Nord-Osetio gazeto "Severnaja Osetija" Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (ru)
|
Arĥangelsko | Belgorodo | Velikije Luki | Velikij Novgorod | Vladikavkaz | Voroneĵ | Vjazma | Dmitrov | Jelec | Jelnja | Kozelsk | Kronŝtadt | Kursk | Luga | Malgobek | Naro-Fominsk | Orjol | Polarnij | Pskovo | Rĵev | Rostov-na-Donu | Tuapseo