Saltu al enhavo

Jakob Adlung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Jakob Adlung
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1699 (1699-01-14)
en Bindersleben
Morto 5-an de julio 1762 (1762-07-05) (63-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo orgenkonstruo
muzikilfaristo
verkisto
libretisto
instruisto
ĥorestro
muzikhistoriisto
muzika teoriisto
lingvisto
orgenisto
komponisto
muzikologo
pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jakob ADLUNG, ankaŭ: Adelung, Aldung, (naskiĝinta la 14-a de januaro 1699 en Erfurto-Bindersleben, mortinta la 5-a de julio 1762 en Erfurto) estis germana orgenisto, komponisto, muzika verkisto kaj instrumentkonstruisto.

Vivo

La filo de orgenisto kaj lerneja domzorganto ricevis muzikan kaj sciencan trejnadojn en Erfurto kaj studis ekde 1723 en Jena filologion kaj teologion. Kiel instruisto diplomita li revenis Erfurton kaj akceptis la postenon de orgenisto ĉe la Dominikana preĝejo en 1727 posteulante Johann Heinrich Buttstett. Ekster tio li ankaŭ konstruis pianojn. Krome li instruadis ĉe la Konsilantargimnazio. Ekde 1755 li estis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto. Unu lia lernanto estis Georg Peter Weimar.

Graveco

La skribaĵoj de Adlung ege gravas por la muzikhistorio de la Bach-tempo. Lia enciklopedio orgena Musica mechanica organoedi (1726) estas ankaŭ fonto grava por la orgenkonstruado baroka. Kiel komponisto li ĉefe verkis por orgeno.

Verkoj

  • Anleitung zu der musikalischen Gelahrtheit. Erfurt 1758, Leipzig 1783 (represite Kassel 1953)
  • Musikalisches Siebengestirn, das ist, sieben zur edlen Tonkunst gehörige Fragen. Berlin 1768
  • Musica Mechanica Organoedi. Das ist: Gründlicher Unterricht von der Struktur, Gebrauch und Erhaltung, etc. der Orgeln, Clavicymbel, Clavichordien und anderer Instrumente, in so fern einem Organisten von solchen Sachen etwas zu wissen nöthig ist. 2 partoj, Berlin 1768 (represite Kassel 1931)

Literaturo

  • Johann Adam Hiller: Lebensbeschreibungen berühmter Musikgelehrten. Leipzig 1784 (represite Leipzig 1979)

Eksteraj ligiloj