Zamenhofa proverbaro
(Alidirektita el Zamenhofa Proverbaro)
La Zamenhofa Proverbaro havas ĉirkaŭ 2660 proverbojn.
Zamenhofa proverbaro |
---|
Aŭtoro: Ludoviko Zamenhof |
Aliaj projektoj
|
Zamenhofa proverbaro en Vikipedio |
Zamenhofa proverbaro en Komuneja kategorio |
Ekzistas ankaŭ listigo ordigita laŭ temoj, utila por pliriĉigi unuopajn artikolojn.
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
---|
A
redakti- Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
- Afabla vorto pli atingas ol forto.
- Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.
- Aĝo maljuna ne estas oportuna.
- Aĝo tro matura ne estas plezura.
- Akiro kaj perdo rajdas duope.
- Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
- Akvo kaj pano servas al sano.
- Akvo kura — akvo pura.
- Akvo silenta subfosas la bordon.
- Akvo trankvila estas akvo danĝera.
- Akvon senmovan kovras putraĵo.
- Al amiko nova ne fidu sen provo.
- Al bona ĉasisto iras mem la besto.
- Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
- Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
- Al ĉiu frato lian parton.
- Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
- Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
- Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
- Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
- Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.
- Al Dio servu, diablon rezervu.
- Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
- Al farun' malbonspeca ne helpos la spico.
- Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.
- Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos.
- Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
- Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
- Al hundo bastono — al hom' leciono.
- Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
- Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
- Al koro penetro per okula fenestro.
- Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
- Al la afero!
- Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.
- Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
- Al la malamik' en kuro faru ponton kun plezuro.
- Al la papero ne mankas tolero.
- Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
- Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
- Al loko dolora ni manon etendas — al loko ĉarma okulojn ni sendas.
- Al malriĉulo infanoj ne mankas.
- Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.
- Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
- Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
- Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas.
- Al porko Dio kornojn ne donas.
- Al posedanto de metio mankas nenio.
- Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas.
- Al protekto kaj forto helpas la sorto.
- Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
- Al sklavo mon' ne estas savo — li ĉiam restas sklavo.
- Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
- Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
- Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
- Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
- Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
- Alia tempo, aliaj moroj.
- Alia urbo, alia moro.
- Aliaj domoj, aliaj homoj.
- Aliaj tempoj, aliaj moroj.
- Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
- Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
- Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
- Almozoj ne malriĉigas.
- Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
- Alpremi iun al muro.
- Altan arbon batas la fulmo.
- Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
- Amaso da mono kaj titolo de barono.
- Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
- Ameno diablon ne forpelas.
- Amikeco aparte, afero aparte.
- Amikeco aparte, ofico aparte.
- Amiko de amiko estas ankaŭ amiko.
- Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
- Amiko en ĝojo kaj ploro.
- Amiko estas kara, sed mi mem estas pli kara.
- Amiko estas kara, sed vero pli kara.
- Amiko fidela estas trezoro plej bela.
- Amiko — intimulo.
- Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
- Amikon montras malfeliĉo.
- Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
- Amo estas forta, sed mono pli forta.
- Amo faras ion, mono ĉion.
- Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
- Amo kaj puno loĝas komune.
- Amo pli kora, disiĝo pli dolora.
- Amo supermezura ne estas plezura.
- Amu Antonon, sed gardu vian monon.
- Amu domon novan kaj amikon malnovan.
- Amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore.
- Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
- Ankaŭ al ni la suno eklumos.
- Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
- Ankaŭ diablo tondron suferos.
- Ankaŭ la lupon atingos la sorto.
- Ankaŭ por diablo tondro ekzistas.
- Ankoraŭ Dio ne dormas.
- Ankoraŭ la ezoko ne estas sur la hoko.
- Ankoraŭ la gajno ne estas en la mano.
- Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
- Ankoraŭ neniu evitis la sorton.
- Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
- Antaŭ ĉio zorgu oficon, — plezuro atendos sian vicon.
- Antaŭ la lango laboru la cerbo.
- Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
- Antaŭ okuloj ne staras, doloron ne faras.
- Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
- Antaŭ vespero ne estu fiera.
- Antaŭe intencu kaj poste komencu.
- Antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas.
- Antaŭparolo liberigas de postparolo.
- Aperas prudento, kiam pasis la momento.
- Aprila vetero — trompa aero.
- Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.
- Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas.
- Aranĝite, ordigite.
- Arbaro aŭdas, kampo vidas.
- Arbo krakanta venton ne timas.
- Atakis lin horo malsaĝa.
- Atakis teruro, ektremis la kruro.
- Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
- Atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero.
- Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis.
- Atendis, meditis, ĝis en tombon englitis.
- Atendu min antaŭ la domo de mia pranepo.
- Atentu!
- Atesto de matureco.
- Atingi la vesperon de sia vivo.
- Aŭ ĉio, aŭ nenio.
- Aŭ festene, aŭ malplene.
- Aŭ festo, aŭ fasto.
- Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo.
- Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.
- Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
- Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente.
- Aŭskulti kiel ĥinan predikon.
- Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
- Avarulo pagas duoble.
- Azen' al azeno riproĉas malsaĝon.
- Azenon komunan oni batas plej multe.
B
redakti- Babilas, muelas, kion lango elpelas.
- Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
- Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.
- Barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis.
- Barbo potenca, sed kapo sensenca.
- Barelo malplena sonas plej laŭte.
- Bastono batas, bastono resaltas.
- Batadi kiel fiŝo kontraŭ glacio.
- Batadi la venton.
- Bataladi kontraŭ la sorto.
- Batanto povas argumenti, batato devas silenti.
- Batita komprenas aludon.
- Bato de frato estas sen kompato.
- Bato de patrino ne longe doloras.
- Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.
- Bedaŭrinde!
- Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras.
- Bela birdo!
- Bela celo por fabelo.
- Bela paro por altaro.
- Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo.
- Bela vizaĝo estas duono da doto.
- Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo.
- Belaj rakontoj el trans la montoj.
- Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas.
- Beleco logas, virto apogas.
- Belecon taksas ne okulo sed koro.
- Bezono estas plej forta ordono.
- Birdo kantas laŭ sia beko.
- Birdo petolas, kiom ĝi volas.
- Blindulo kartojn ludi ne devas.
- Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
- Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.
- Bojas hundo sen puno eĉ kontraŭ la suno.
- Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
- Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
- Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
- Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
- Bona gloro pli valoras ol oro.
- Bona ideo venas post la pereo.
- Bona kaporalo revas esti generalo.
- Bona puno por malbona peno.
- Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.
- Bona vino al la fino.
- Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.
- Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
- Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
- Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu.
- Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
- Bonfaron oni facile forgesas.
- Bongusta peco longe ne atendas.
- Bono farita ne estas perdita.
- Bono posedata ne estas ŝatata.
- Bovidon mi atendis, infanon Dio sendis.
- Bovidon mi atendis, — infanon Dio sendis.
- Bovo prenita, koko donita kaj — kvita.
- Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
- Brava homo en sia domo.
- Bravulo kontraŭ muŝo, sed muŝo kontraŭ bravulo.
- Brogita eĉ sur akvon blovas.
- Bruligi al si la lipharojn.
- Bruo potenca, nula esenco.
- Buĉas la lupo, oni ankaŭ ĝin buĉos.
- Butonumi iun malvaste.
C
redaktiĈ
redakti- Ĉasaĵo ĉasanton ne atendas.
- Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.
- Ĉe l' freŝa faro.
- Ĉe la tagiĝo.
- Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas.
- Ĉe plej granda fido memoru pri perfido.
- Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.
- Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
- Ĉe tro ĝentila ekstero mankas sincero.
- Ĉe vesto velura suferas stomako.
- Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj.
- Ĉerpi akvon per kribrilo.
- Ĉesis esti vino, sed vinagro ne fariĝis.
- Ĉia dono estas bono.
- Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.
- Ĉio dependas de "se" kaj "kiam".
- Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.
- Ĉio havas finon.
- Ĉio havas sian "sed" kaj "se."
- Ĉio sia estas plej ĉarma.
- Ĉio supermezura estas terura.
- Ĉio taŭgas, kio venas.
- Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara.
- Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.
- Ĉion rigardi tra sia persona vitro.
- Ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas.
- Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtadi iun.
- Ĉiu "li" havas sian "ŝi".
- Ĉiu "tial" havas sian "kial."
- Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
- Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
- Ĉiu barono havas sian kapricon.
- Ĉiu besto zorgas pri sia nesto.
- Ĉiu eraro estas kulpo.
- Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
- Ĉiu familio havas sian kriplulon.
- Ĉiu havas sian guston.
- Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.
- Ĉiu havas sian propran guston.
- Ĉiu havas sian ŝarĝon.
- Ĉiu havas sian vermon.
- Ĉiu iras, kiel saĝ' al li diras.
- Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
- Ĉiu komenco estas malfacila.
- Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.
- Ĉiu manĝas, kiel li aranĝas.
- Ĉiu mano al si altiras.
- Ĉiu medalo du flankojn posedas.
- Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
- Ĉiu morgaŭ havas sian zorgon.
- Ĉiu persono kun sia bezono.
- Ĉiu por si mem estas la plej kara.
- Ĉiu por si, por ĉiuj Di'.
- Ĉiu por si — por ĉiuj Di'.
- Ĉiu propran saĝon posedas.
- Ĉiu provas, kion li povas.
- Ĉiu sezono kun sia bono.
- Ĉiu sin direktas, kiel la kap' al li diktas.
- Ĉiu sin gvidas, kiel li vidas.
- Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.
- Ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento.
- Ĉiu vulpo sian voston laŭdas.
- Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
- Ĉiuj milionoj konsistas el milonoj.
- Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.
D
redakti- Danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj.
- Danci kiel kato ĉirkaŭ poto.
- Danci laŭ ies fajfilo.
- Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.
- Dando el reĝa hundejo.
- Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
- Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas — danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
- Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
- De atendo kaj espero pereis multaj sur la tero.
- De bona vorto lango ne doloras.
- De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
- De elekto tro multa plej malbona rezulto.
- De fremda dento ni doloron ne sentas.
- De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo.
- De guto post guto disfalas granito.
- De kantado senpaga doloras la gorĝo.
- De kiu la kulpo, por tiu la puno.
- De l' koro spegulo estas la okulo.
- De la buŝo ĝis la manoj estas granda interspaco.
- De la manoj ĝis lipoj la sup' elverŝiĝis.
- De la volo la ordono pli efikas ol bastono.
- De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.
- De lia vivo aranĝo estas trinko kaj manĝo.
- De majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo.
- De malbona ŝafo estas bona eĉ tufo.
- De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
- De malriĉula manĝo ni guston ne scias.
- De manĝo malriĉula ni guston ne scias.
- De nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos.
- De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
- De peko kaj mizero estas plena la tero.
- De plendo kaj ploro ne foriĝas doloro.
- De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
- De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
- De sama koloro, de sama valoro.
- De semo putra venas frukto ne nutra.
- De senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo.
- De superfluo malboniĝas la ĝuo.
- De ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas.
- De tro da pano venas malsano.
- De tro multa scio krevas la kranio.
- De unu bovo oni du felojn ne deŝiras.
- De unu bovo oni du felojn ne ŝiras.
- De vorto ĝentila ne doloras la lango.
- De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj.
- Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu.
- Deko da pekoj, unu la puno.
- Deko da pekoj — unu la puno.
- Demando ne kostas, demando ne devigas.
- Demeti de si la antikvan Adamon.
- Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.
- Depost tempo nememorebla.
- Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.
- Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
- Deziri al iu ĉion bonan.
- Deziro kaj inklino ordonon ne obeas.
- Deziro tre granda, sed mankas la forto.
- Deziru sincere, vi atingos libere.
- Deziru, ne deziru — ordon' estas, iru!
- Diablo ne ĉiam unu pordon sieĝas.
- Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas.
- Difekton de naturo ne kovros veluro.
- Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
- Dio batas, Dio kompatas.
- Dio donis buŝon, Dio donos manĝon.
- Dio donis infanon, Dio donos por ĝi panon.
- Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis.
- Dio donis oficon, Dio donas kapablon.
- Dio donis oficon, Dio donas prudenton.
- Dio donis tagon, Dio donos manĝon.
- Dio donis, Dio prenis.
- Dio ĝuste faras, neniam eraras.
- Dio kompatu!
- Dio longe paciencas, sed severe rekompencas.
- Dio manĝon donacis, sed la dentoj agacas.
- Dio ne perfidas, se homo lin fidas.
- Dio ne ricevis, diablo forlevis.
- Dio orfojn ne forgesas.
- Dio punas laŭ la fortoj.
- Dio puni deziras, li la saĝon fortiras.
- Dio scias bone pri niaj bezonoj.
- Dion fidu, sed senfare ne sidu.
- Dion kolerigis, homojn ridigis.
- Dion laŭdu kaj diablon aplaŭdu.
- Diri al iu nudan veron.
- Diri la puran veron.
- Diris kaj foriris.
- Dirite, farite.
- Diron oni neas, skribo ne pereas.
- Disputo kredigas, sed ne certigas.
- Disputoj kondukas al malpaco.
- Disputu komence — vi ne malpacos en fino.
- Disputu pri ĉio, sed sen garantio.
- Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
- Donacetoj subtenas amikecon.
- Donaco nesincera estas donaco infera.
- Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu.
- Donado de almozoj neniam malriĉigas.
- Doni al iu la baton de morto.
- Doni la finofaran baton.
- Doni la tonon.
- Doni lecionon de moroj.
- Doni ovon, por ricevi bovon.
- Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
- Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
- Dorloti serpenton sur sia brusto.
- Dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus.
- Doto koron ne varmigas.
- Draŝi fojnon.
- Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
- Dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas.
- Dronanto eĉ herbeton kaptas avide.
- Droni en detaloj.
- Du botoj faras paron.
- Du kontraŭ unu prezentas armeon.
- Du manoj faras ĉion, sed unu nenion.
- Du militas — tria profitas.
- Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos.
- Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno — neniam vivas sen reciproka malbeno.
- Dubo gardas kontraŭ risko.
- Dum la manĝado venas apetito.
E
redakti- Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
- Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
- Eĉ bagatelo povas servi al celo.
- Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
- Eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino.
- Eĉ el sub la tero aperas la vero.
- Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.
- Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
- Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj.
- Eĉ kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas.
- Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
- Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko.
- Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
- Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.
- Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
- Eĉ monstron admiras, kiu ame deliras.
- Eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas.
- Eĉ najtingalo ne estas sen galo.
- Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.
- Eĉ pinglo povas koron trapiki.
- Eĉ plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.
- Eĉ plej granda malbono al bono kondukas.
- Eĉ plej nigra bovino donas lakton nur blankan.
- Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas.
- Eĉ por plej terura tago venas vespero.
- Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto.
- Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.
- Eĉ sur la suno troviĝas makuloj.
- Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos.
- Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas.
- Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata.
- Edzigu filon, kiam vi volas, — edzinigu filinon, kiam vi povas.
- Edziĝo laŭ koro, laŭ la kvanto da oro.
- Edziĝo najbara garantias de eraro.
- Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.
- Edziĝo tro momenta estas longapenta.
- Edzin' admirata — edzo malsata.
- Edzino pli elverŝas per funelo, ol edzo enverŝas per sitelo.
- Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas.
- Edzo kaj edzino estas nur unu.
- Edzo kaj edzino — ĉiela difino.
- Eksalte senhalte.
- Eksplodema kiel pulvo.
- Eksplodis kiel pulvo.
- Ekster via ofico estas ekster via vico.
- Ekstere honoro, interne doloro.
- Ekzameni ne devigas preni.
- Ekzemplo proponas, sed ne ordonas.
- Ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu.
- Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu.
- El aero al tero.
- El du malbonoj pli malgrandan elektu.
- El flamo sin eltiris, en fajron eniris.
- El fremda ledo oni tranĉas larĝe.
- El fremda poŝo oni pagas facile.
- El kanto oni vortojn ne elĵetas.
- El klara ĉielo tondro ekbatis.
- El la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras.
- El la faraĉo fariĝis kaĉo.
- El la mizero oni devas fari virton.
- El la neceseco oni devas fari virton.
- El la poŝo al la buŝo.
- El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
- El lia mano ĉiu monero elglitas.
- El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
- El malplena telero vane ĉerpas kulero.
- El multaj milonoj fariĝas milionoj.
- El post la arbo li estas bravulo.
- El sama tero devenas, saman sukon entenas.
- Elbatadi ies sojlon.
- Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.
- Elektu edzinon laŭ deveno kaj ne laŭ mieno.
- Eliri sen frakaso el granda embaraso.
- Elmeti la okulon kaj vidi nulon.
- Elmetu mielon, muŝoj alflugos.
- Elpeli iun el la mondo de la vivuloj.
- Eltrinki per unu tiro.
- Elverŝi sur iun sian koleron.
- Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
- Eminenta ŝuldanto — malbona paganto.
- En abelujon ne blovu.
- En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.
- En amaso eĉ morto estas pli gaja.
- En arbaro sidas kaj arbojn ne vidas.
- En arbaro sidis kaj arbojn ne vidis.
- En bona horo!
- En bona ordo tra la pordo!
- En buŝo Biblio, en koro malpio.
- En ĉeesto amata, en forest' insultata.
- En ĉiu aĝo devas kreski la saĝo.
- En ĉiu angulo alia postulo.
- En ĉiu brusto estas sia gusto.
- En ĉiu kranio estas sia opinio.
- En ĉiu kranio regas aparta opinio.
- En ĉiu malbono estas iom da bono.
- En ĉiu objekto troviĝas difekto.
- En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo.
- En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.
- En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
- En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas.
- En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon.
- En fremdan vazon ne ŝovu la nazon.
- En infano vidiĝas, kia homo fariĝos.
- En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
- En juneco logas, en maljuneco tedas.
- En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.
- En kompanio eĉ morto faciliĝas.
- En la bona malnova tempo.
- En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.
- En la tago de la sankta Neniamo.
- En la triĵaŭda semajno.
- En landoj transmaraj estas oraj arbaroj.
- En luma tago.
- En malfacila horo eĉ groŝ' estas valoro.
- En malsata familio mankas harmonio.
- En mizero eĉ saĝulo estas malsaĝa.
- En nomo de l' ĉielo, sed pro bono de l' felo.
- En plej alta mizero al Dio esperu.
- En propra angulo ĉiu estas fortulo.
- En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos.
- En sia afero ĉiu juĝu libere.
- En sia angulo li estas bravulo.
- En sia dometo li estas atleto.
- En sia korto ĉiu kok' estas forta.
- En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
- En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
- En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.
- En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.
- Enbati al si en la kapon.
- Enbatiĝi.
- Enpakiĝu kaj foriĝu.
- Enpremi en la teron.
- Enpremi iun en funelon.
- Enskribu en vian memoron.
- Enspezo postulas elspezon.
- Envia moko sukceson ne detruas.
- Esperis flaton, — ricevis baton.
- Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
- Espero logas, espero mensogas.
- Espero panon ne donas.
- Espero postulas oferon.
- Estas ŝafoj, estos lano.
- Estas tubero en la afero.
- Esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo.
- Esti bone enskribita ĉe iu.
- Esti en granda embaraso.
- Esti en Romo kaj ne vidi la Papon.
- Esti en sia elemento.
- Esti en situacio sen eliro.
- Esti inter martelo kaj amboso.
- Esti sub la ŝuo (de sia edzino).
- Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
- Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
- Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝ' al ni venis.
- Estro ne malsatas.
- Estu ĉapo laŭ la kapo.
- Estu saĝa homo en via propra domo.
- Estu sinjoro de via vorto.
F
redakti- Fabeloj por infanoj.
- Facile estas danci, se la feliĉo kantas.
- Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.
- Fajro provas la oron, mizero la koron.
- Fajron estingas akvo, pekon pardono.
- Falinton ĉiu atakas.
- Falis el mano, prenu satano.
- Falis el mano — prenu satano.
- Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
- Famo laŭte krias, ĉiuj ekscias.
- Famo ne flugas, se kaŭzo ne estas.
- Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
- Fari al iu bonan lavon.
- Fari al iu predikon pri moroj.
- Fari al iu ursan kareson.
- Fari aplaŭdon sur la vangon.
- Fari el iu arkon.
- Fari el muŝo elefanton.
- Farita ne refariĝos.
- Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara!
- Farita — elstrekita.
- Faro farinton rekomendas.
- Faru hodiaŭ, kion vi povas, — morgaŭ vi eble okazon ne trovos.
- Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.
- Fasto kaj preĝo riĉecon ne donas.
- Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
- Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas.
- Feliĉo kaj riĉo envion elvokas.
- Feliĉo leĝon ne konas.
- Feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas.
- Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
- Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
- Feliĉon oni ne heredas nek cedas.
- Fendita ligno facile ekbrulas.
- Festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso.
- Festotaga laboro estas sen valoro.
- Fianĉiĝis — por ĉiam ligiĝis.
- Fianĉiĝo ne estas edziĝo.
- Fianĉon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
- Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
- Fiera mieno — kapo malplena.
- Fiereco venas antaŭ la falo.
- Filo konfesis, patro forgesis.
- Filo konfesis — patro forgesis.
- Finita kaj glatigita.
- Fino bona, ĉio bona.
- Fiŝo granda naĝas profunde.
- Fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras.
- Fiŝo pli granda malgrandan englutas.
- Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo.
- Fiŝo sen vino estas veneno.
- Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.
- Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.
- Fiŝo volas naĝi.
- Flamiĝema kiel ligno rezina.
- Fleksu arbon dum ĝia juneco.
- Flugema kiel vento.
- Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino.
- Fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis.
- For de l' okuloj, for de la koro.
- For el la manoj — for el kalkulo.
- For konscienco, venos potenco.
- For!
- Fordoni anseron, por ricevi paseron.
- Fordormi la okazon.
- Foresto de ofendo estas plej bona defendo.
- Forfluu infano kune kun la bano.
- Forĝu feron dum ĝi estas varmega.
- Forigu lin!
- Foriris bovido, revenis bovo.
- Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
- Formeti en arĥivon.
- Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
- Formeti la aferon en la keston de forgeso.
- Forportu vian pakaĵon kaj havaĵon!
- Forsavis sian korpon kaj animon.
- Forte sidas, kiu Dion fidas.
- Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.
- Forveturis azenido kaj revenis azeno.
- Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.
- France saĝa, angle sovaĝa.
- Fremda animo estas abismo sen limo.
- Fremda doloro ne kondukas al ploro.
- Fremda korpo ne doloras.
- Fremda malfeliĉo instruas.
- Fremda manĝo havas bonan guston.
- Fremda medito estas kaŝita.
- Fremda mizero ne estas sufero.
- Fremda mizero — ridinda afero.
- Fremda spesmilo estas sen utilo.
- Fremdan dorson bastoni — ankaŭ sian doni.
- Fremdan vundon kaŝas vesto.
- Fremdlando objekton por speso donas, sed por ĝin venigi, oni spesmilon bezonas.
- Frosto lin atakis.
- Frue leviĝu kaj frue edziĝu.
- Frukto malpermesita estas plej bongusta.
- Fungon englutis!
G
redakti- Gardatan ŝafon eĉ lupo timas.
- Gardu kandelon por la nokto.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
- Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.
- Gast' en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
- Gasto havas akrajn okulojn.
- Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.
- Gasto sen avizo estas agrabla surprizo.
- Gasto tro petata foriras malsata.
- Geamantoj sin pikas.
- Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
- Granda doto kaj oro, sed mankas la koro.
- Granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas.
- Granda frakaso en malgranda glaso.
- Granda kranio, sed interne nenio.
- Granda nubo, eta pluvo.
- Granda nubo, malgranda pluvo.
- Granda ofico — grandaj zorgoj.
- Granda parolisto estas duba faristo.
- Granda parolisto, malgranda faristo.
- Granda parolo, sed malgranda volo.
- Granda ŝipo bezonas profundon.
- Granda telero, malplena kulero.
- Grandaj malbonoj — grandaj rimedoj.
- Griza barbo saĝon ne atestas.
- Groŝo ŝparita neniam perdiĝas.
- Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.
- Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
Ĝ
redakti- Ĝemu kaj ploru, sed ĝis fino laboru.
- Ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
- Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon.
- Ĝi estas akvo al lia muelilo.
- Ĝi estas al li tre bonvena.
- Ĝi estas ankoraŭ birdo sur la tegmento.
- Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.
- Ĝi estas ankoraŭ pasero en aero.
- Ĝi estas ankoraŭ vortoj de orakolo.
- Ĝi estas kiel mustardo post la manĝo.
- Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.
- Ĝi estas mustardo post la manĝo.
- Ĝi estas nek lakto, nek selakto.
- Ĝi estas nek viando nek fiŝo.
- Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.
- Ĝi estas por mi ĥina scienco.
- Ĝi estas por mi makulo en la okulo.
- Ĝi estas por mi volapukaĵo.
- Ĝi estu por vi al sano!
- Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo.
- Ĝi glitas de li kiel pizo de muro.
- Ĝi havas ankoraŭ signon de demando.
- Ĝi helpos kiel hirud' al mortinto.
- Ĝi iris al li preter la buŝon.
- Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.
- Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.
- Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila.
- Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.
- Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron.
- Ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo.
- Ĝis la edziĝo ĝi resaniĝos.
- Ĝis la edziĝo venos resaniĝo.
- Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.
- Ĝustatempa vorto estas granda forto.
H
redakti- Hakado de ligno donas lignerojn.
- Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
- Hako post hako estas la plej efika atako.
- Havi ĉe iu krediton kaj meriton.
- Havi iom da vaporo en la kapo.
- Havi la ĉefan voĉon.
- Havi la orelojn sur ĝusta loko.
- Havi larĝan konsciencon.
- Havi malprofiton.
- Havi orelojn sur ĝusta loko.
- Havi varman lokon.
- Havi vinagron en la mieno.
- Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
- Hazardo estas malbona gardo.
- Hejma dometo estas kiel patrineto.
- Helpas krako kontraŭ atako.
- Ho ve!
- Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
- Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
- Hodiaŭ forto, morgaŭ morto.
- Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos.
- Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
- Hoko elsaltis, afero haltis.
- Hom' malesperas, Dio aperas.
- Homo bagatelema.
- Homo esperas, morto aperas.
- Homo esperas, — morto aperas.
- Homo fidas, feliĉo decidas.
- Homo lernas la tutan vivon.
- Homo pafas, Dio trafas.
- Homo proponas, Dio disponas.
- Homo senpeka neniam ekzistis.
- Honoro ne donas, kion stomako bezonas.
- Horo matena estas horo bena.
- Hunda vivo.
- Hundo bojas la vojon, vento portas la bojon.
- Hundo bojas, homo vojas.
- Hundo bojas, pasanto vojas.
- Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.
- Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.
I
redakti- Iafoje oni devas okulon fermeti.
- Iele, iome, duone malbone.
- Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.
- Ili vivas per unu animo en du korpoj.
- Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.
- Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
- Imiti grandsinjoron — perdi baldaŭ la oron.
- Infana inklino restas ĝis la fino.
- Infano ne krias, patrino ne scias.
- Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon.
- Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.
- Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
- Instruas mizero manĝi panon sen butero.
- Insulto ne algluiĝas.
- Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.
- Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
- Inter generaloj parolu pri bataloj.
- Inter kornikoj ne konvenas predikoj.
- Inter la blinduloj reĝas la strabuloj.
- Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.
- Inter lupoj kriu lupe.
- Inter miaj muroj estu miaj plezuroj.
- Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
- Interkonsento estas pli bona ol mono.
- Iom da malvero ne estas danĝero.
- Iras ĉiu kruro laŭ sia plezuro.
- Iri for en bona hor'.
J
redakti- Jen havu!
- Jen kiaj ni estas!
- Jen staras la bovoj antaŭ la monto!
- Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
- Ju disputo pli forta, des pli multaj la vortoj.
- Ju homo pli fiera, des puno pli severa.
- Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.
- Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
- Ju pli da babilado, des pli da pekado.
- Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
- Ju pli da donoj, des pli da amikoj.
- Ju pli da havo, des pli da pravo.
- Ju pli da honoro, des pli da laboro.
- Ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto.
- Ju pli frue, des pli certe, — ju pli volonte, des pli lerte.
- Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo.
- Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
- Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
- Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
- Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
- Ju pli oni posedas, des pli oni avidas.
- Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
- Jugo propravola ne estas malmola.
- Juĝanto decidas, kiel li vidas.
- Juĝanto devas havi du orelojn.
- Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
- Juku la haŭto, sed ne sur mia korpo.
- Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
- Juneco petolis, maljuneco malsatos.
Ĵ
redakti- Ĵeti bastonon en la radon.
- Ĵeti perlojn antaŭ la porkojn.
- Ĵeti polvon en la okulojn.
- Ĵuri kaj reĵuri.
- Ĵuri per la barbo de l' profeto.
K
redakti- Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
- Kalkuli muŝojn.
- Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.
- Kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio.
- Kapo kun herbo, sen guto da cerbo.
- Kapo majesta, sed cerbo modesta.
- Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.
- Kapo pekas, piedoj suferas.
- Kapoj diferencas, kranioj egalas.
- Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.
- Kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj.
- Kaptu lin kiel forflugintan venton.
- Kapuĉo monaĥon ne faras.
- Kara estas dono en minuto de bezono.
- Kara estas ovo, kiam venas la Pasko.
- Karaktero olea.
- Karakteron al kanto donas la tono.
- Karesi al iu la barbon.
- Karesi kontraŭ la haroj.
- Kastel' en aero — malsato sur tero.
- Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
- Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.
- Ke la lup' estu sata, kaj la ŝaf' ne tuŝata.
- Kelktempa ĉeso ne estas forgeso.
- Kia ago, tia pago.
- Kia demando, tia respondo.
- Kia domaĝo!
- Kia drapo, tia vesto.
- Kia estas la homo, tia estas lia nomo.
- Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
- Kia fripono, tia bastono.
- Kia greno, tia pano.
- Kia la birdo, tia la kaĝo.
- Kia la homo, tia lia nomo.
- Kia la kapo, tia la ĉapo.
- Kia la poto, tia la kovrilo.
- Kia la semo, tia la rikolto.
- Kia naskiĝis, tia grandiĝis.
- Kia naskinto, tiaj naskitoj.
- Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas.
- Kia pago, tia ago.
- Kia paroĥestro, tia paroĥo.
- Kia patrino, tia filino.
- Kia regalato, tia regalado.
- Kia reganto, tia servanto.
- Kia sono, tia resono.
- Kia sufloro, tia aktoro.
- Kia vivo, tia morto.
- Kiaj kolegoj, tiaj kutimoj.
- Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝas.
- Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis.
- Kiam forto ordonas, leĝo pardonas.
- Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
- Kiam havo malaperis, saĝo aperis.
- Kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos.
- Kiam kato promenas, la musoj festenas.
- Kiam kreskas honoro, kreskas humoro.
- Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
- Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas.
- Kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo.
- Kiam sako mizeras, amo malaperas.
- Kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros.
- Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.
- Kie dento doloras, tien iras la lango.
- Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas.
- Kie estas harmonio, estas beno de Dio.
- Kie estas mielo, tie muŝoj ne mankas.
- Kie estas pano, ne mankas panpecetoj.
- Kie estas sufero, estas ankaŭ espero.
- Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
- Kie jukas, tie ni gratas.
- Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
- Kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas.
- Kie maldike, tie rompiĝas.
- Kie mi disponas, tie mi ordonas.
- Kie minaco, tie malpaco.
- Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble.
- Kie pano estas, tie musoj ne mankas.
- Kie regas konkordo, regas ordo.
- Kie regas la forto, tie rajto silentas.
- Kie regas virino, malbona estas la fino.
- Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
- Kie timo, tie honto.
- Kiel akirite, tiel perdite.
- Kiel li meritis, tiel li profitis.
- Kiel oni sternas, tiel oni dormas.
- Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
- Kiel oni vin vidas, tiel oni vin taksas.
- Kiel oni, tiel ĉe ni.
- Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.
- Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras.
- Kien vi vin turnos, ĉie malbone.
- Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.
- Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.
- Kio al mi sonis, tion mi resonas.
- Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
- Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
- Kio bone aspektas, tion ĉiu elektas.
- Kio doloras, pri tio ni ploras.
- Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
- Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas.
- Kio en la kapo, tio sur la lango.
- Kio estas bona por vi, estas bona por mi.
- Kio estas farita, estas sankciita.
- Kio estas lernita, ne estas perdita.
- Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis.
- Kio fariĝis, jam ne refariĝos.
- Kio iras el koro, venas al koro.
- Kio komenciĝis, tio ankaŭ finiĝos.
- Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
- Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
- Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.
- Kio mia, tio bona.
- Kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.
- Kio multe kostas, multe valoras.
- Kio pasis, ne revenos.
- Kio pasis, nin forlasis.
- Kio post la montoj kuŝas, tio nin neniom tuŝas.
- Kio servas por ĉio, taŭgas por nenio.
- Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.
- Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.
- Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
- Kiom ajn oni penas, per forto plaĉo ne venas.
- Kiom ajn vi penos, nenio elvenos.
- Kiom da homoj, tiom da gustoj.
- Kiom da juĝantoj, tiom da juĝoj.
- Kiom da kapoj, tiom da opinioj.
- Kiom da koroj, tiom da voloj.
- Kiom la koro deziras.
- Kion Dio ne donis, perforte ne postulu.
- Kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu.
- Kion fari!
- Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
- Kion koro portas, vizaĝo raportas.
- Kion koro sentas, lango prezentas.
- Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
- Kion mem mi faras, tion ĉie mi flaras.
- Kion mi ne scias, tion mi ne envias.
- Kion mi ne sentas, pri tio mi silentas.
- Kion mi povas, tion mi elŝovas.
- Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
- Kion ni vere bezonas, Dio ĝin donas.
- Kion oni volas, tion oni povas.
- Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.
- Kion rajtas leono, ne rajtas azeno.
- Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
- Kion sobreco deziras, ebrieco ĝin diras.
- Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.
- Kion vi pripenas, tio al vi venas.
- Kion vi semas, tion vi rikoltos.
- Kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso.
- Kiso malsincera estas danĝera.
- Kiso publika estas kiso malamika.
- Kiu agas afable, vivas agrable.
- Kiu akceptas donacon, perdas la pacon.
- Kiu akvon evitas, droni ne timas.
- Kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon.
- Kiu amas honoron, amu laboron.
- Kiu amas la liton, ne akiros profiton.
- Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
- Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.
- Kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revas.
- Kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan.
- Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem.
- Kiu bati deziras, trovas bastonon.
- Kiu bojas, ne mordas.
- Kiu bone agas, timi ne bezonas.
- Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu.
- Kiu bone ŝmiras, bone veturas.
- Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
- Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun.
- Kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas.
- Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.
- Kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas.
- Kiu demandas, tiu ne eraras.
- Kiu devas, tiu elekti ne povas.
- Kiu devas, tiu povas.
- Kiu diras la veron, havas suferon.
- Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.
- Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.
- Kiu donas rapide, donas duoble.
- Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
- Kiu dormas longe, vivas mallonge.
- Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas.
- Kiu elektas tro multe, ricevas nenion.
- Kiu entreprenis, tiu sin tenu.
- Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
- Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
- Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
- Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
- Kiu fremdan avidas, propran forperdas.
- Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.
- Kiu garantias, trankvilon ne scias.
- Kiu glutis tro multe, tiu agas tro stulte.
- Kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras.
- Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas.
- Kiu havas abelojn, havas mielon.
- Kiu havas bonan najbaron, havas bonan tagon.
- Kiu havas forton, havas rajton.
- Kiu havas la forton, havas la rajton.
- Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
- Kiu havas nenion, estas nenio.
- Kiu havas oron, havas honoron.
- Kiu hontas nenion, ne timas Dion.
- Kiu hundon mian batas, min mem ne tre ŝatas.
- Kiu iras sperte, iras certe.
- Kiu iras trankvile, iras facile.
- Kiu jam havas, tiu pravas.
- Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.
- Kiu kaĉon kuiris, tiu ĝin manĝu.
- Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.
- Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
- Kiu koleras, tiu ne prosperas.
- Kiu koleras, tiu perdas.
- Kiu komencas juĝon, iras sub jugon.
- Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
- Kiu komencis kuiri, ne forkuru de l' fajro.
- Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas.
- Kiu konstante lokon ŝanĝas, neniam sin aranĝas.
- Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
- Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
- Kiu kutimis ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi.
- Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.
- Kiu laboron evitas, bonon ne vidas.
- Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
- Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.
- Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.
- Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.
- Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
- Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos.
- Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.
- Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.
- Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
- Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
- Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
- Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.
- Kiu mensogas kutime, mensogas sentime.
- Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.
- Kiu metion disponas, mizeron ne konas.
- Kiu minacas, tiu avertas.
- Kiu mizeron ne havis, mizeron ne konas.
- Kiu mordi ne povas, kisi ekprovas.
- Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
- Kiu multe babilas, pensas malmulte.
- Kiu multe minacas, ne estas danĝera.
- Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
- Kiu multe parolas, ne multe faras.
- Kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas.
- Kiu multon deziras, nenion akiras.
- Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo.
- Kiu ne akiras, kiam li povas, tiu poste deziras, sed jam ne retrovas.
- Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".
- Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
- Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
- Kiu ne krimas, tiu ne timas.
- Kiu ne mensogas, tiu ne vendas.
- Kiu ne pekis, kiu ne eraris?
- Kiu ne petas, tiu ne ricevas.
- Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.
- Kiu ne riskas, tiu ne havas.
- Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
- Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
- Kiu neniun savis, malamikon ne havas.
- Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.
- Kiu panon donas, malsaton ne konas.
- Kiu pekis, tiu pagas.
- Kiu perdis la kapon, ne bezonas jam ĉapon.
- Kiu pli frue venas, pli bonan lokon prenas.
- Kiu pli frue venas, pli frue muelas.
- Kiu por ĉiuj laboras, pri si mem ne memoras.
- Kiu povas antaŭvidi!
- Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
- Kiu promesojn faras, tiu ne avaras.
- Kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas.
- Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
- Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
- Kiu resonis, tiu sin donis.
- Kiu riĉiĝas, tiu fieriĝas.
- Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
- Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
- Kiu rompis la glason, ordigu la kason.
- Kiu rompis, tiu pagu.
- Kiu saĝon ne havas, Dio lin savas.
- Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron.
- Kiu sentas — ploras, kiu vidas — nur ridas.
- Kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon.
- Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.
- Kiu sian langon katenas, Dio lin benas.
- Kiu sin enjungis, devas tiri.
- Kiu sin gardas, tiu sin savas.
- Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
- Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
- Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.
- Kiu ŝuldojn estingas, riĉecon atingas.
- Kiu ŝvitas, tiu profitas.
- Kiu timas bestaron, ne iru arbaron.
- Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas.
- Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
- Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
- Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas.
- Kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas.
- Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
- Kiu tro pelas, nur malakcelas.
- Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
- Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
- Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas.
- Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue.
- Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo.
- Kiu venis unue, muelas pli frue.
- Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
- Kiu vivas trankvile, vivas facile.
- Kiu vivos, tiu vidos.
- Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas.
- Kiu volas mensogi, devas bone memori.
- Kiu volas panon, ne dorlotu la manon.
- Kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta.
- Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
- Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
- Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.
- Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
- Kiun reĝo protektas, tiun ministro elektas.
- Kiun vesto ornamas, tiun homoj ekamas.
- Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
- Klopodi sen limo per korpo kaj animo.
- Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.
- Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.
- Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas.
- Koko krias fiere, sed ne danĝere.
- Kolera kiel cento da diabloj.
- Kolera kiel rabia hundo.
- Kolero montras malsaĝulon.
- Kolero pravecon ne donas.
- Komenca inklino daŭras ĝis la fino.
- Komenci de Adamo.
- Komenci per Dio kaj fini per diablo.
- Komenci per flato kaj fini per bato.
- Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj.
- Komenciĝis proceso, mono fluas sen ĉeso.
- Komenco Aprila — trompo facila.
- Komenco bona — laboro duona.
- Komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas.
- Komparo ne estas pruvo.
- Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
- Konateco ne estas hereda.
- Konduki la dancojn.
- Konfido naskas konfidon.
- Konfidu, sed vidu.
- Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.
- Koniĝas majstro laŭ sia verko.
- Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
- Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
- Konscienco trankvila estas bona dormilo.
- Konsento konstruas, malpaco detruas.
- Konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo.
- Konsilojn ĉiu donas, sed ne kiam oni bezonas.
- Konsilu kiu povas.
- Konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola.
- Konstrui kastelojn en aero.
- Konstrui kastelon sur glacio.
- Konsumi sian antaŭan grason.
- Konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
- Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
- Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.
- Kontentigi la katon kaj kune la raton.
- Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
- Kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo.
- Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.
- Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.
- Kontraŭ ĉiu tedo ekzistas rimedo.
- Kontraŭ doloro helpas bona humoro.
- Kontraŭ faro farita ne helpas medito.
- Kontraŭ forta mano la leĝo estas vana.
- Kontraŭ homo fiera Dio estas severa.
- Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
- Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.
- Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
- Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.
- Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.
- Kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo.
- Kontraŭ neesto ne helpas protesto.
- Kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas.
- Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
- Kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu.
- Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta.
- Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.
- Kontraŭ volo de Dio helpos nenio.
- Kontraŭstari per ĉiuj fortoj.
- Konu nin, ŝatu nin!
- Korniko vundita propran voston timas.
- Koro pleniĝas — lango moviĝas.
- Koro tro plena — buŝo parolas.
- Korvo al korvo okulon ne pikas.
- Kovri la buŝon de sia konscienco.
- Kresko mamuta, sed saĝo liliputa.
- Krevis la vazo antaŭ la nazo.
- Krii el la tuta gorĝo.
- Kritiki estas facile, fari malfacile.
- Kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu.
- Kudri per fluganta kudrilo.
- Kuiriston vaporo satigas.
- Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
- Kun Dio vi iros ĉien, sen Dio nenien.
- Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
- Kun kiu vi festas, tia vi estas.
- Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.
- Kun konfido neniam rapidu.
- Kun la peko en mano.
- Kun sia tuta domo kaj havo.
- Kun sia tuta posedo kaj heredo.
- Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.
- Kun vero severa komercaĵo forvelkos.
- Kune kaptite, kune punite.
- Kuradi kiel venenita muso.
- Kuraĝa homo en sia domo.
- Kuraĝa mieno antaŭ propra kameno.
- Kuraĝe li staras, kiam muro lin baras.
- Kuraĝo ĉion atingas.
- Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas.
- Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita.
- Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko.
- Kuri de sia propra korpo.
- Kutimo estas dua naturo.
- Kvalito bona ne bezonas admonon.
- Kvina rado ĉe veturado.
- Kvitiĝas servo per reservo.
L
redakti- La "por" kaj la "kontraŭ".
- La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
- La afero estas plenumita.
- La afero havas tempon.
- La afero malsukcesis.
- La afero ne brulas.
- La afero ne iras glate.
- La afero ne staras sur pinto de ponto.
- La afero ne urĝas.
- La dorm' estas bona, se mankas la mono.
- La enigmo simple solviĝas.
- La felo tanadon ne valoras.
- La fino kronas la verkon.
- La forestanto ĉiam estas malprava.
- La haroj disstariĝas.
- La haroj streĉiĝas.
- La ĵeto estas farita.
- La konscienco lin ne turmentas.
- La lango de virino estas ŝia glavo.
- La lastan el amaso atakas la hundo.
- La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.
- La loto estas tirita.
- La ludo kandelon ne valoras.
- La lumo por vero ofte estas danĝero.
- La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas.
- La manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.
- La mano lin jukas.
- La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
- La morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venas.
- La muro havas orelojn.
- La parto plej vasta venos la lasta.
- La plej danĝera homo — malbona in' en domo.
- La sama afero, sed kun la kapo al tero.
- La sigelo ankoraŭ ne estas metita.
- La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
- La tempo venos, ni ĉion komprenos.
- La tuta ludo ne valoras kandelon.
- La unua trovita.
- La vivo staras sur la karto.
- Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
- Laboro finita, — ripozo merita.
- Laboro fortigas, ripozo putrigas.
- Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
- Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
- Laboro kondukas al honoro kaj oro.
- Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
- Laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos.
- Lang' estas mola kaj laŭvole petola.
- Langa vundo plej profunda.
- Lango miela, sed koro kruela.
- Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
- Larmo virina baldaŭ sekiĝas.
- Larmoj pravecon ne pruvas.
- Larmoj ŝuldon ne pagas.
- Lasi fali la manojn.
- Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
- Laŭ la agoj de l' homo estas lia nomo.
- Laŭ la frukto oni arbon ekkonas.
- Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro.
- Laŭdu la maron, sed restu sur tero.
- Laŭdu tagon nur vespere.
- Lavu tutan jaron, negro ne blankiĝos.
- Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
- Leĝe kaj rajte.
- Leĝo estas bona, se advokato ĝin helpas.
- Leĝo estas cedema: kien vi deziras, ĝi iras.
- Leĝo malaperas, moro daŭras.
- Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
- Leĝo pasintaĵon ne tuŝas.
- Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
- Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
- Lernado sen fruktoj ne restas.
- Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
- Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
- Lernu juna — vi scios maljuna.
- Lerteco sorĉon ne bezonas.
- Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna.
- Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
- Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
- Li bruligis al si la lipharojn.
- Li dentojn prunti ne bezonas.
- Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
- Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
- Li eĉ el sablo vipojn tordas.
- Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.
- Li esploris iom la fundon de la glaso.
- Li estas bravulo en sia angulo.
- Li estas en acida humoro.
- Li estas en klopodoj de l' kapo ĝis piedoj.
- Li estas flamiĝema kiel rezina ligno.
- Li estas frotita kaj polurita.
- Li estas homo sperta kaj lerta.
- Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.
- Li estas la portreto de sia patro.
- Li estas portreto de sia patro.
- Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
- Li estas sia propra mastrino.
- Li estas vera hidrargo.
- Li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson.
- Li faris sian lastan translokiĝon.
- Li foriris kun longa nazo.
- Li forpelis siajn piedojn.
- Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj.
- Li havas ankoraŭ printempon en kapo.
- Li havas cerbon ne tro potencan.
- Li havas ĉiun horon alian moron.
- Li havas dentojn ne por parado.
- Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
- Li havas la kapon fortike sur la kolo.
- Li havas la kapon sur ĝusta loko.
- Li havas la kapon sur la ĝusta loko.
- Li havas muŝon en la kapo.
- Li havas nek ĉelon, nek kelon.
- Li havas pli da mono ol da bezono.
- Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
- Li havas pli da ŝuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
- Li havas siajn kapricojn.
- Li havas truon en la manplato.
- Li havis viandon, mi havis nur oston — li havis la ĝuon, mi pagis la koston.
- Li jam estas trans montoj kaj maro.
- Li jam faras la lastan spiron.
- Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.
- Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
- Li kuraĝon kolekti ne bezonas.
- Li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas.
- Li mem estas patrono por sia persono.
- Li mensogas maŝine.
- Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
- Li minacas per fingro en la poŝo.
- Li ne elpensis la filozofian ŝtonon.
- Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
- Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.
- Li ne estas el la grandaj saĝuloj.
- Li ne estas el la regimento de timuloj.
- Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.
- Li ne havas kapon de ministro.
- Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro.
- Li neniam venkis la alfabeton.
- Li pafis sin for.
- Li parolas sen senco kaj sen interligo.
- Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.
- Li prenos kaj benos.
- Li pulvon ne elpensis.
- Li ripozu trankvile!
- Li saltas gracie, kiel urso ebria.
- Li salutas profunde kaj mordas hunde.
- Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
- Li serĉas la venton sur la kampo.
- Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
- Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
- Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
- Li taŭgas nek por studo, nek por ludo.
- Li tenas la nazon supren.
- Li trafis el sub pluvo en riveron.
- Li tremas kiel aŭtuna folio.
- Li tremas, kiel aŭtuna folio.
- Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo.
- Li vivas en ĝuo kaj bruo.
- Li vivas sur la tero kiel en infero.
- Li vorton en la poŝo ne serĉas.
- Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara.
- Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
- Lia cerbo iris promeni.
- Liaj dentoj povas festi sabaton.
- Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
- Liaj flugiloj paraliziĝis.
- Liberulo iras, kien li deziras.
- Ligno fendita facile flamiĝas.
- Lin tuŝas nek admono, nek ordono.
- Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
- Liveru nur panon, manĝontoj sin trovos.
- Loĝi en la fino de la mondo.
- Longa dormado ŝuldojn kreskigas.
- Longa konsidero savas de sufero.
- Longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas.
- Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.
- Ludi kun iu ludon de pugnoj.
- Ludi ventobatadon.
- Ludo aparte, kaj afero aparte.
- Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
- Lumo fariĝos, kulpulo troviĝos.
- Lupo dormanta ŝafon ne kaptas.
- Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
- Lupo lupon ne manĝas.
- Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
- Lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn.
M
redakti- Maĉi kaj remaĉi.
- Magia rondo.
- Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
- Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
- Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.
- Malaperis kiel ŝtono en maron.
- Malaperis kiel vaporo.
- Malaperis, kiel vaporo.
- Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
- Malbona herbo froston ne timas.
- Malbona virino diablon superas.
- Malbone kaŝita ŝteliston incitas.
- Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
- Malbonulon diablo ne prenas.
- Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.
- Malfeliĉo inviton ne atendas.
- Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
- Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
- Malfeliĉo malofte venas sole.
- Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas.
- Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
- Malfeliĉo venas sen alvoko.
- Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
- Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
- Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
- Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
- Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
- Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
- Malgranda pezo, sed granda prezo.
- Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj — doloron.
- Malhumileco estas kara plezuro.
- Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
- Malkovri antaŭ iu sian koron.
- Malnova afero en nova livero.
- Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
- Malpaculo.
- Malpaculon ĉiu batas.
- Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
- Malplena sako puŝas al peko.
- Malplena sako tentas al peko.
- Malpli da havo, malpli da zorgoj.
- Malpli da posedo, malpli da tedo.
- Malpli esperu, pli konsideru.
- Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
- Malpurulo.
- Malriĉa kiel muso preĝeja.
- Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
- Malriĉeco ne estas malvirto.
- Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
- Malriĉulo parencojn ne havas.
- Malriĉulo rabiston ne timas.
- Malsaĝa kiel ŝtipo.
- Malsaĝo estas najbaro de mizero.
- Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
- Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
- Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
- Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
- Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
- Malsaĝulo kiel tamburo, — kiu pasas, lin batas.
- Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
- Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.
- Malsaĝulo ofte estas profeto.
- Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
- Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
- Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
- Malsaĝulon favoras feliĉo.
- Malsaĝulon oni batas eĉ en la preĝejo.
- Malsanan demandu, al sana donu.
- Malsano venas rapide, foriras rigide.
- Malsata stomako orelon ne havas.
- Malsato donas spriton.
- Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
- Malsato ne estas frato.
- Malsato plej bone gustigas la manĝon.
- Malsatulon la fabloj ne nutros.
- Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
- Mankas klapo en lia kapo.
- Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
- Manko de oro ne estas malhonoro.
- Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
- Mano manon lavas.
- Mano pekis, dorso pagas.
- Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
- Marĉandado aĉeti ne devigas.
- Marĉando aĉeti ne devigas.
- Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
- Maro da mizeroj.
- Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
- Mastro en vojo — servantoj en ĝojo.
- Matena horo estas plena de oro.
- Matenas, vesperas — kaj tago malaperas.
- Matura aĝo.
- Melki kaproviron.
- Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
- Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
- Mensoganto devas havi bonan memoron.
- Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
- Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.
- Mensogo malproksimen ne kondukas.
- Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
- Meti trabojn sur la vojon.
- Metio lacigas, metio vivigas.
- Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas.
- Mezuri laŭ sia metro.
- Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas.
- Mi blinde pafos, eble trafos.
- Mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis.
- Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
- Mi hejme sidis, nenion vidis.
- Mi konas miajn homojn.
- Mi lavas al mi la manojn.
- Mi lin liberigis, li min saĝigis.
- Mi ne povas kapti en ĝi la sencon.
- Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
- Mi ne volas tion ĉi scii.
- Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
- Mia lango — mia malamiko.
- Mia loĝejo estas mia reĝejo.
- Mia loĝejo — mia reĝejo.
- Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
- Mieno fiera al ludo mizera.
- Miljaroj ne povis, — minuto elŝovis.
- Min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere.
- Minacas dento al la vento.
- Minaci per pugno en la poŝo.
- Minacoj ne mortigas.
- Miraklo inter mirakloj.
- Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
- Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
- Mizero havas talentan kapon.
- Mizero instruas.
- Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
- Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
- Mizero saltas, mizero haltas.
- Mizero sur mizero.
- Mola kiel vakso.
- Mono amas kalkulon.
- Mono estas reĝo, mono estas leĝo.
- Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
- Mono kuras al mono.
- Mono mondon regas.
- Mono monon naskas.
- Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
- Mono perdita, nenio perdita, — honoro perdita, ĉio perdita.
- Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, ĉio perdita.
- Mono plenumas ĉiujn oficojn.
- Mono publika estu fortika.
- Monto gravediĝis, muso naskiĝis.
- Montradi al si reciproke la dentojn.
- Montras parolo, kion cerbo valoras.
- Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
- Montru moneron, ĉio fariĝos.
- Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.
- Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
- Morgaŭ frue venos plue.
- Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon.
- Muele sencele.
- Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
- Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
- Multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas.
- Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
- Multe da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas.
- Multe da peno, neniom da pano.
- Multe da sprito, sed neniom da profito.
- Multe en kapo, sed nenio en poŝo.
- Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
- Multe komencite, malmulte plenumite.
- Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
- Murmuri tra la dentoj.
- Muso la katon ĉiam ofendis.
- Muso satiĝis, faruno malboniĝis.
N
redakti- Naivuloj jam ne ekzistas.
- Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.
- Naskiĝas fianĉino por sia fianĉo.
- Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.
- Nazo supren, vento antaŭen.
- Ne atendis, ne esperis — malfeliĉo aperis.
- Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
- Ne atingos krio ĝis la trono de Dio.
- Ne aŭskultinte, ne kondamnu.
- Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero.
- Ne batas bastono sen persono.
- Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan.
- Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
- Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
- Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
- Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
- Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
- Ne ĉiam estas festo, venos ankaŭ fasto.
- Ne ĉiam estas sankta Johano.
- Ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo.
- Ne ĉio batas, kio tondras.
- Ne ĉio brilanta estas diamanto.
- Ne ĉio griza estas lupo.
- Ne ĉio utilas, kio brilas.
- Ne ĉion oni devas severe ekzameni.
- Ne ĉiu aspiranto devas esti prenanto.
- Ne ĉiu bojato estas ŝtelisto.
- Ne ĉiu fianĉiĝas, kiu svatiĝas.
- Ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo.
- Ne ĉiu havas egalan feliĉon.
- Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
- Ne ĉiu papereto estas banka bileto.
- Ne ĉiu raporto estas vera vorto.
- Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
- Ne defendas oro kontraŭ doloro.
- Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
- Ne diru "hop" antaŭ la salto.
- Ne doloras frapo sur fremda kapo.
- Ne donu kaj ne boju.
- Ne ekpepi!
- Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco.
- Ne ekzistas forto kontraŭ la morto.
- Ne ekzistas fumo sen brulo.
- Ne ekzistas fumo sen fajro.
- Ne ekzistas honoro sen laboro.
- Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
- Ne ekzistas kareso sen intereso.
- Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
- Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
- Ne ekzistas ofico sen benefico.
- Ne ekzistas regulo sen escepto.
- Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
- Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
- Ne el ĉiu ligno oni faras violonon.
- Ne el unu forno li manĝis jam panon.
- Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.
- Ne elvoku lupon el la arbaro.
- Ne en ĉiu afero estu severa.
- Ne en unu tago elkreskis Kartago.
- Ne esperite, ne sonĝite.
- Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
- Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
- Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
- Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
- Ne faru kalkulon sen la mastro.
- Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
- Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
- Ne fidu heredon, fidu posedon.
- Ne gutas mielo el la ĉielo.
- Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.
- Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
- Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro.
- Ne helpas ploro al doloro.
- Ne helpas spegulo al malbelulo.
- Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
- Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
- Ne iras hakilo al kolo humila.
- Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
- Ne iru fadeno antaŭ kudrilo.
- Ne iru okuloj super la frunton.
- Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto.
- Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero.
- Ne kaptita — ne punita.
- Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
- Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
- Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
- Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
- Ne kotas besto en sia nesto.
- Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos.
- Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
- Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
- Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
- Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
- Ne laciĝos mano, ne fariĝos pano.
- Ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
- Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.
- Ne longe sinjora daŭras favoro.
- Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
- Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj.
- Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
- Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
- Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
- Ne movi la buŝon!
- Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
- Ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa.
- Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
- Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
- Ne pentru diablon sur la muro.
- Ne por lupo estas supo.
- Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.
- Ne prediku knabino al via patrino.
- Ne prenis pastro la donon — rekaŝu sako la monon.
- Ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
- Ne punu edzinon antaŭ infanaj okuloj, ne punu infanojn antaŭ fremduloj.
- Ne puŝu vian regularon en fremdan anaron.
- Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.
- Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido.
- Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
- Ne rapidu, trankvile decidu.
- Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
- Ne sama la vento blovas konstante.
- Ne sanktuloj potojn faras.
- Ne serĉu bonan arbaron, serĉu bonan najbaron.
- Ne servas larmo anstataŭ armo.
- Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco.
- Ne sufiĉas ploro al kreditoro.
- Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
- Ne ŝovu nazon en fremdan vazon.
- Ne ŝpari monon nek penon.
- Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.
- Ne taŭgas du ursoj por unu nesto.
- Ne taŭgas la vero por komerca afero.
- Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
- Ne timu tranĉilon, timu babilon.
- Ne trovante bovinon, oni ŝtelas kokinon.
- Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.
- Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
- Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
- Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
- Ne valoras la akiro eĉ la penon de l' deziro.
- Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
- Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.
- Ne venas honoro sen laboro.
- Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.
- Ne venas rato mem al kato.
- Ne venos rato mem al kato.
- Ne venos rato mem al la kato.
- Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
- Ne voku diablon, ĉar li povas aperi.
- Ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas perforte.
- Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
- Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
- Nebuligi al iu la okulojn.
- Nebuligi la okulojn.
- Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
- Neceso ne estas kareso.
- Neevitebla malbono.
- Negocaj aferoj estas severaj.
- Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.
- Nek al teksto, nek al preteksto.
- Nek al temo, nek al celo.
- Nek eniro, nek eliro.
- Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
- Nek helpeble, nek konsileble.
- Nek io, nek alio.
- Nek pikite, nek hakite.
- Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
- Nek por baki, nek por haki.
- Nek transnaĝeble, nek transireble.
- Neleĝe akirita ne estas profita.
- Nenia ago fariĝas sen pago.
- Nenia konstruo povas esti sen bruo.
- Nenia peketo restas longe sekreto.
- Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
- Neniam atendita ofte venas subite.
- Nenie semata, ĉie trovata.
- Nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas.
- Neniom da oro, sed bona gloro.
- Neniu estas profeto en sia urbeto.
- Neniu sanktulo estas sen makulo.
- Neniu scias, kio morgaŭ lin trafos.
- Neniu vidas, kio lin insidas.
- Nesciado de leĝo neniun pravigas.
- Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
- Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
- Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
- Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
- Ni laboru kaj esperu.
- Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
- Ni vidas, kiu ridas, — kiu ploras, ni ne vidas.
- Nigran kornikon sapo ne blankigos.
- Nigro sur blanko pruvas sen manko.
- Nin ĉiam ravas, kion ni ne havas.
- Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
- Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
- Nokte eĉ monstro estas belulo.
- Nomo egala, sed esenco mala.
- Notu en la kamentubo.
- Nova balailo bone balaas.
- Nova stato, — nova vivo.
- Novaj sinjoroj, — novaj moroj.
- Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.
- Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
- Nun finiĝas mia klereco.
- Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo.
- Nur suferinto ŝatas feliĉon.
- Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
- Nutri per promesoj.
- Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron.
O
redakti- Obstina kiel kapro.
- Ofta festo, malplena kesto.
- Ofta festo — malplena kesto.
- Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo.
- Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
- Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
- Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
- Ofte mano forgesas, kion buŝo promesas.
- Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
- Okaza komplimento ne iras al testamento.
- Okazo faras ŝteliston.
- Okazo kreas ŝteliston.
- Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita.
- Okulo avidas ĉion kion vidas.
- Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
- Okulo ne atentas, dorso eksentas.
- Okulo ne atentas, — dorso eksentas.
- Okulo ne vidis — pagu la sako.
- Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
- Okupi sen celo lokon sub ĉielo.
- Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo.
- Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
- Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.
- Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
- Oni batas, malkaresas, kaj eĉ plori ne permesas.
- Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
- Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
- Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
- Oni elbatas kojnon per kojno.
- Oni estas riĉa neniam sufiĉe.
- Oni faris, oni ĉesis, kaj ni ĉion forgesis.
- Oni invitas — venu, oni donacas — prenu.
- Oni komencas per ŝteletoj kaj finas per ŝtelegoj.
- Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
- Oni lekas la manon, sed celas la panon.
- Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
- Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
- Oni metis makulon en mian kalkulon.
- Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
- Oni ne povas sin movi laŭ ĉiu vento aparte.
- Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
- Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
- Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
- Oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon.
- Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj.
- Oni tondas ŝafinojn, — tremas la ŝafoj.
- Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
- Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
- Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
- Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
- Ordigi al iu la kapon.
- Ordo estas beno por ĉiu entrepreno.
- Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
- Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
- Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.
- Ovo kokinon ne instruas.
P
redakti- Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.
- Paco al lia cindro!
- Pafi — maltrafi.
- Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
- Pagas ne riĉulo, pagas kulpulo.
- Pagi por fremda festeno.
- Pagi sen partopreno por fremda festeno.
- Pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto.
- Pagos lupo por la ŝafo.
- Palpi al iu la pulson.
- Pano buŝon ne serĉas.
- Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
- Pardonemeco superas justecon.
- Parenc' al parenco ne malhelpas intence.
- Parenco per Adamo.
- Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.
- Paroli dolĉe en la orelon.
- Paroli per vortoj kovritaj.
- Paroli sensencaĵon.
- Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.
- Parolo estas arĝento, oron similas silento.
- Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
- Pasero sperta estas lerta.
- Pasero sperta ne bezonas averton.
- Pasinta doloro for el memoro.
- Pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas.
- Pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj.
- Pastron nutras preĝejo.
- Patroj avaras, infanoj malŝparas.
- Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
- Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
- Peke akirita ne estas profita.
- Pekinto pentas, kolero silentas.
- Pekinto pentas, — kolero silentas.
- Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.
- Peko malnova perdas pekecon.
- Pekon serĉi oni ne bezonas.
- Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
- Pelis pavon, falis kavon.
- Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro.
- Pendonto ne dronos.
- Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo.
- Per bezono venas mono.
- Per eraro ne praviĝas la faro.
- Per insulto kaj kolero ne klariĝas afero.
- Per kio la veto?
- Per la kapo malsupren.
- Per lango flatas, per mano batas.
- Per lerta admono alfluas la mono.
- Per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso.
- Per mono eĉ silento fariĝas elokvento.
- Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.
- Per oreloj, ne per okuloj, edzinon elektu.
- Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro.
- Per pacienco venas scienco.
- Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
- Per promesoj estas pavimita la infero.
- Per tro multa varto malboniĝas la farto.
- Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.
- Per vorto ĝentila ĉio estas facila.
- Perdi la kandelon el la kapo.
- Perdi la kuraĝon.
- Perdi la saĝon.
- Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.
- Perdinta la kapon pri haroj ne ploras.
- Pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido.
- Perforta amo estas plej forta malamo.
- Peto de barono estas ordono.
- Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando.
- Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
- Petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu.
- Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.
- Petro parolas sen direkto, sed Paŭlo konjektu.
- Petro rifuzas, Paŭlo ekuzas.
- Petron kruro doloras, Karolo ne lamas.
- Piaj deziroj.
- Piedo ne atentis, kapo eksentis.
- Piki al iu la vundan lokon.
- Plej bona gvidilo estas la lango.
- Plej bona kuracisto estas la tempo.
- Plej bona sprito estas silento.
- Plej bone ridas, kiu laste ridas.
- Plej certa laboro — laboro per oro.
- Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
- Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso.
- Plej granda potenco kuŝas en la komenco.
- Plej juna katido musojn jam pelas.
- Plej kruela estas redono por farita bono.
- Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.
- Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.
- Plena estas la infero de promesitaj aferoj.
- Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno.
- Plena kaso ŝteliston altiras.
- Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
- Plena stomako laŭdas la faston.
- Plenblovi la lipojn.
- Plendoj stomakon ne plenigas.
- Plenumiĝis la tasko per granda fiasko.
- Plenumita via ofico, nun pasis via vico!
- Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
- Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
- Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.
- Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa.
- Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
- Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
- Pli bona estas io, ol nenio.
- Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu".
- Pli bona estas paco feliĉa, ol havo plej riĉa.
- Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
- Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro.
- Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.
- Pli bona homo sen mono, ol mono sen homo.
- Pli bona io ol nenio.
- Pli bona io, ol nenio.
- Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero.
- Pli bona pano sen butero, ol kuko sen libero.
- Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
- Pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro.
- Pli bona — estas malamiko de bona.
- Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.
- Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
- Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon.
- Pli bone estas sensale, ol tro sale.
- Pli bone estas ŝviti ol tremi.
- Pli bone estas ŝviti, ol tremi.
- Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi.
- Pli bone malfrue, ol neniam.
- Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
- Pli bone ne fari, ol erari.
- Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
- Pli da bruo, ol da faro.
- Pli da havo, pli da klopodoj.
- Pli da infanoj, pli da beno.
- Pli da infanoj, pli da manoj.
- Pli da mono, pli da zorgo.
- Pli da okuloj, pli da certeco.
- Pli efike ol bato pelas malsato.
- Pli facile estas eviti ol spiti.
- Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
- Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
- Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
- Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
- Pli facile estas perdi vilaĝon, ol akiri domon.
- Pli facile estas regi ol agi.
- Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri.
- Pli feliĉa estas donanto ol prenanto.
- Pli feliĉa estas martelo insultata, ol amboso kompatata.
- Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo.
- Pli helpas guto da feliĉo, ol barelo da saĝo.
- Pli kara estas kap' al ĉapo.
- Pli kara estas kapo ol ĉapo.
- Pli kara kapo ol ĉapo.
- Pli kostas la sako, ol la tuta pako.
- Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
- Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
- Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
- Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
- Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
- Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
- Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
- Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
- Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
- Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
- Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
- Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.
- Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino.
- Plibono estas malamiko de bono.
- Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
- Plumo ne sentas, papero silentas.
- Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.
- Popola kutimo havas valoron de leĝo.
- Popolo diras, Dio diras.
- Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
- Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
- Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
- Por ĉiu ago venos tempo de pago.
- Por ĉiu faro estas horo.
- Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
- Por ebriulo ne ekzistas danĝero.
- Por fremda koro ne ekzistas esploro.
- Por gasto ne petita mankas kulero.
- Por glate mensogi, oni spriton bezonas.
- Por honoro ni dankas, se manĝ' al ni mankas.
- Por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia.
- Por kapti ezokon, bongustigu la hokon.
- Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.
- Por li eĉ la muso ne estas sen felo.
- Por longa malsano kurac' estas vana.
- Por malfrua gasto restas nur osto.
- Por malsaĝulo bastono — por saĝulo leciono.
- Por malsanulo forto, por kokido la morto.
- Por mia mono mi ankaŭ estas barono.
- Por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas.
- Por nenio oni faras nenion.
- Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas.
- Por parolo delira ne ekzistas rediro.
- Por patrino ne ekzistas infano malbela.
- Por Paŭlo sperto, — por Petro averto.
- Por Paŭlo sperto — por Petro averto.
- Por peko senkonscia puno nenia.
- Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.
- Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.
- Por regna speso ne ekzistas forgeso.
- Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.
- Por saĝulo sufiĉas aludo.
- Por sia oro ĉiu estas sinjoro.
- Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
- Por ŝafo tondita Dio venton moderigas.
- Por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston.
- Por unu — festeno, por alia — ĉagreno.
- Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
- Por via bono vin regalas bastono.
- Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
- Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
- Post brua vento subita silento.
- Post dolĉa vino restas acida vinagro.
- Post domaĝo venas saĝo.
- Post dorma trankvilo venas bona konsilo.
- Post kolero venas favoro.
- Post konfeso venas forgeso.
- Post la batalo preĝo ne helpas.
- Post la falo oni fariĝas singarda.
- Post la fasto venas festo.
- Post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj.
- Post mia malapero renversiĝu la tero.
- Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
- Post nokta ripozo helpas la muzo.
- Post sufero venas prospero.
- Post vetero malbela lumas suno plej hela.
- Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas.
- Poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono.
- Prave li ricevas.
- Prave punite laŭmerite.
- Prediki al surduloj.
- Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
- Preĝon faru, sed farunon preparu.
- Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
- Preĝu kore kaj laboru fervore.
- Preni iun sur la dentojn.
- Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.
- Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
- Pri gustoj oni disputi ne devas.
- Pri havo najbara oni estas malavara.
- Pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas.
- Pri kio estas la afero?
- Pri la lupo rakonto, kaj la lupo renkonte.
- Pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo.
- Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
- Pri lando malproksima estas bone mensogi.
- Pri nenio oni povas ĵuri.
- Pri propra afero neniu juĝas libere.
- Pri tio jam ĉiuj paseroj babilas.
- Printempo semas, aŭtuno rikoltas.
- Pripensu malrapide kaj agu decide.
- Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
- Pro eraro ne praviĝas la faro.
- Pro homo fiera ĝojas infero.
- Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.
- Pro karta preno perdiĝis bieno.
- Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
- Pro multo da arboj li arbaron ne vidas.
- Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
- Pro vorta ludo li eĉ patron ne domaĝas.
- Pro vorta piko ofte perdiĝas amiko.
- Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
- Prokrastita ne estas perdita.
- Proksima kubuto, sed ne por la buŝo.
- Promesi orajn montojn.
- Promesita trezoro estas sen valoro.
- Promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa.
- Promeso ne satigas.
- Pronomoj "mia" "min" kaj "mi" en mondo reĝas ĉiam tri.
- Propeka kapro.
- Propra opinio ne estas leĝo por alia.
- Propra sufero — plej granda sur tero.
- Propra supo brogas, fremda allogas.
- Propra volo ordonon superas.
- Propran ĝibon neniu vidas.
- Propran vangon neniu batas.
- Proverbo estas sperto, proverbo estas averto.
- Prunto amikon forpelas.
- Puno pekon svingas, favorkoreco ĝin estingas.
- Pura ĉielo fulmon ne timas.
- Pura konscienco estas plej granda potenco.
- Putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo.
R
redakti- Rado malbona knaras plej multe.
- Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
- Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan.
- Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu.
- Rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo.
- Rapide iras la vortoj, sed ne rapide la faroj.
- Rapide — senvide.
- Rapidu malrapide.
- Raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.
- Razisto raziston razas.
- Regna kaso — bona ĉaso.
- Reĝo donacis, sed polico minacas.
- Rekomendo kondukas al plendo.
- Renkontiĝis la kato kun sentima rato.
- Respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon.
- Restas nek konsilo, nek konsolo.
- Resti maljuna knabino.
- Restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
- Restu tajloro ĉe via laboro.
- Rezonado kaj filozofado panon ne donas.
- Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
- Ricevi muŝon en la cerbon.
- Ricevis bandito laŭ sia merito.
- Ricevos vulpo por sia kulpo.
- Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
- Riĉa preparo, sed povo avara.
- Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
- Riĉeco estas frato de fiereco.
- Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
- Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo.
- Riĉulo havas grandan parencaron.
- Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.
- Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
- Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
- Ridas blindulo pri lamulo.
- Rido matene — ploro vespere.
- Rigardaĉi kiel bovido.
- Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri.
- Rigardi malafable.
- Rigardi per ambaŭ okuloj.
- Rigardu per ambaŭ okuloj!
- Ripetado estas plej bona lernado.
- Ripetata parolo pri la sama titolo.
- Riveretoj fluas al riveroj.
- Rol' de virino — bona mastrino.
- Romo estas tie, kie estas la papo.
- Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
- Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron.
- Rusto manĝas la feron, kaj zorgo la homon.
S
redakti- Saĝa estas la frato post ricevo de l' bato.
- Saĝa estas la hundo post ricevo de l' vundo.
- Saĝa hundo post la vundo.
- Saĝa kapo duonvorton komprenas.
- Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.
- Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
- Saĝo abunda, sed ne profunda.
- Saĝo barbon ne atendas.
- Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.
- Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
- Sako malplena sin rekte ne tenas.
- Sako ne sonas, — amiko ne konas.
- Sako ne sonas — amiko ne konas.
- Sakon kun truo vi neniam plenigos.
- Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
- Saltadi el unua al deka.
- Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
- Sama gento, sama sento.
- Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
- Sango bolas, juneco petolas.
- Sango komuna reciproke sin altiras.
- Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas.
- Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
- Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
- Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas.
- Sapumi la okulojn.
- Sata malsatan ne povas kompreni.
- Sata stomako ne lernas volonte.
- Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis.
- Scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan.
- Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
- Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.
- Sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti.
- Sciu funde, sed tenu profunde.
- Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
- Se amas Dio, prosperas ĉio.
- Se amiko petas, li neniam ripetas.
- Se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas.
- Se brulas nenio, fumo ne iras.
- Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
- Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.
- Se decidos la sorto, helpos nenia forto.
- Se devigas neceso, faru kun kareso.
- Se Dio ne aranĝos, lupo vin ne manĝos.
- Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos.
- Se Dio ordonos, eĉ ŝton' lakton donos.
- Se edzino ordonas, domo ordon ne konas.
- Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
- Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas.
- Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu.
- Se forestas la suno, sufiĉas la luno.
- Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke.
- Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas.
- Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
- Se homoj mankas, infano ankaŭ estas homo.
- Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
- Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
- Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
- Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
- Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.
- Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
- Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
- Se la gasto estas amata, eĉ lia servanto ne restas malsata.
- Se la gasto meritas, eĉ lia hundo profitas.
- Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
- Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas.
- Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
- Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.
- Se lupo ekpentis, ŝafo atentu.
- Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
- Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
- Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.
- Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
- Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.
- Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.
- Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.
- Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
- Se ne plaĉas la najbaro, ne plaĉas lia faro.
- Se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto.
- Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
- Se neniu plendas, neniu defendas.
- Se okulo ne atentas, dorso eksentas.
- Se okulo ne vidas, koro ne avidas.
- Se okulo ne vidis, pagas la poŝo.
- Se oni amas la gaston, oni zorgas la paston.
- Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.
- Se peko trafas, eĉ bastono ekpafas.
- Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
- Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
- Se stomako doloras, kapo laboras.
- Se unu ne venis, dek ne atendas.
- Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
- Se vi donas mielon, donu ankaŭ kuleron.
- Se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos.
- Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
- Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
- Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
- Se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon.
- Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
- Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
- Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos.
- Se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj.
- Se vi ŝafo fariĝos, lupoj ne mankos.
- Se vi volas filinon, flatu la patrinon.
- Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn.
- Seka panpeco, sed en libereco.
- Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
- Sen atendo, sen espero venis mizero.
- Sen fajro ne brulas eĉ pajlo.
- Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
- Sen laboro ne venas oro.
- Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
- Sen mono en urbon ne iru.
- Sen mono oni estas nulo, kun mono — saĝulo.
- Sen ordo en afero ne ekzistas prospero.
- Sen povo kolero estas ridinda afero.
- Sen regalo ne estas balo.
- Sen rigardo, sen gardo.
- Sen speso unua ne ekzistas la dua.
- Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.
- Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
- Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas.
- Senditon oni aŭskultas aŭ ne aŭskultas, sed ne punas nek insultas.
- Senfara plendo ne estas defendo.
- Senfortuloj longe vivas.
- Senkonscie vi agis, konscie vi pagos.
- Senkonscie vi agis, — konscie vi pagos.
- Senlaboreco dormon alportas.
- Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.
- Senlanigu, sed ne senfeligu.
- Senlanigu, sed ne senhaŭtigu.
- Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
- Senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon.
- Serĉi la tagon pasintan.
- Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
- Servo al Dio vana ne restas.
- Servo ne petita ne estas merita.
- Servo postulas reservon.
- Sia estas kara pli ol la najbara.
- Sia estas kara pli ol najbara.
- Sian sorton neniu evitos.
- Sidas gasto minuton, sed vidas la tuton.
- Sidi en amaso da embaraso.
- Sidi en laboroj ĝis super la oreloj.
- Sidi kiel muso sub balailo.
- Sidi kiel sur pingloj.
- Sidi sur pingloj.
- Sidu lango malantaŭ la vango.
- Sieĝi ies pordon.
- Silente!
- Silento estas konsento.
- Silentu donante, parolu ricevante.
- Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
- Sin turni al la poŝo.
- Singardeman Dio gardas.
- Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
- Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
- Sinjoro petas, kvazaŭ dekretas.
- Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas.
- Situacio sen eliro.
- Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
- Sola vojo libera al la fundo rivera.
- Sonĝo teruras, sonĝo forkuras.
- Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
- Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
- Sorto donas favoron, sorto donas doloron.
- Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
- Sperta mano ne restas sen pano.
- Sperto saĝon akrigas.
- Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras.
- Spesmilo vojon trabatas.
- Spiko malplena plej alte sin tenas.
- Sprit' en tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.
- Sprita vorto tentas, nenion atentas.
- Staras la morto jam en la korto.
- Stari per unu piedo en la tombo.
- Stari por iu kiel muro kaj turo.
- Stariĝi obstine.
- Staris, ekfaris.
- Stomako malsata nur pri pano meditas.
- Stomako ne estas spegulo: kion ĝi manĝis, ne vidas okulo.
- Streĉi la orelojn.
- Streĉiĝi el la haŭto.
- Streĉu la okulojn!
- Sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu.
- Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
- Suferinto pli valoras, ol lerninto.
- Suferoj sufokas kaj homoj mokas.
- Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
- Superpinte — nur tuŝinte.
- Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
- Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
- Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.
- Sur la ŝtelisto brulas la ĉapo.
- Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
- Sur leĝa bazo.
- Sur lia nuko sidas pli ol peruko.
- Surmeto rompas, komparo trompas.
- Suspekto pruvon ne egalas.
Ŝ
redakti- Ŝafaro harmonia lupon ne timas.
- Ŝafo donas sian lanon, por ke mastro havu panon.
- Ŝafo kalkulita ne estas savita.
- Ŝajno trompas.
- Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
- Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro.
- Ŝerce dirite, cele pensite.
- Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas.
- Ŝiriĝis fadeno sur la bobeno.
- Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estas.
- Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos.
- Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
- Ŝlosilo uzata ruston ne konas.
- Ŝparu groŝon — vi havos plenan poŝon.
- Ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone.
- Ŝtelaĵokaŝisto mem estas ŝtelisto.
- Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.
- Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.
- Ŝtelisto ŝteliston evitas, ĉar li tie ne profitas.
- Ŝtelisto ŝteliston ne perfidas.
- Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.
- Ŝtono de falpuŝiĝo.
- Ŝuldo estas unua heredanto.
- Ŝuldo havas longan vivon.
- Ŝuldo kaj mizero estas najbaroj.
- Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
- Ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas.
- Ŝuldo ne rustiĝas, ŝuldo ne mortiĝas.
- Ŝuldoj kaj mizero estas najbaroj.
- Ŝuldon tempo ne kuracas.
- Ŝuti polvon en la okulojn.
T
redakti- Tablo festena, sed telero malplena.
- Tablo kovrita faras amikojn.
- Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas.
- Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
- Tago aranĝas, tago ŝanĝas.
- Tago festa — for aferoj.
- Tago tagon sekvas, sed ne similas.
- Tajloro krimis, botisto pendas.
- Taksi la sanon ni lernas en malsano.
- Tani al iu la haŭton.
- Tapiŝon ne deziris, maton akiris.
- Temp' estas mono.
- Temp' estas valoro simile al oro.
- Tempo flatas, tempo batas.
- Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
- Tempo prenas, tempo pagas.
- Tempo toleras, sed vero aperas.
- Tempo venos, zorgon prenos.
- Teni iun per fera mano.
- Teni la okulojn en streĉo.
- Teni sian langon en la buŝo.
- Tie ĉi malbone, tie nebone.
- Tie iras fumo per densaj nuboj.
- Tie vi petos, vi tiros, vi nenion akiros.
- Tiel estas, tiel restas.
- Tien okuloj iras, kion la koro deziras.
- Timi sian propran ombron.
- Timo havas grandajn okulojn.
- Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
- Tio ĉi estas laŭ lia gusto.
- Tio estas lia amata ĉevaleto.
- Titolo sen mono — sensignifa sono.
- Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
- Tondro kampulon memorigas pri Dio.
- Tordi ŝnurojn el sablo.
- Tra unu orelo eniras, tra la dua eliras.
- Tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro.
- Trafe aŭ maltrafe.
- Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
- Trafi du celojn per unu ŝtono.
- Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon.
- Trafi per la vizaĝo en koton.
- Trafis falĉilo sur ŝtonon.
- Trafis hakilo al ligno malmola.
- Trafis pugno pugnon.
- Traflugis anĝelo preter orelo.
- Trafos hakilo al ligno malmola.
- Tralavi la gorĝon.
- Tranĉi rekte en la karnon.
- Transsalte-senhalte.
- Trapafadi la aeron.
- Tremo atakas.
- Treni sian vivon de mizero al mizero.
- Trinki pro ies sano.
- Trio plaĉas al Dio.
- Tro akra fajro estas sen daŭro.
- Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
- Tro da bono ne turmentas.
- Tro da enspezo ne estas tro da pezo.
- Tro da konfido kondukas al perfido.
- Tro da kuiristoj kaĉon difektas.
- Tro da libero kondukas al mizero.
- Tro da metioj, — profitoj neniaj.
- Tro elektema ricevas nenion.
- Tro forta ĵuro — la afero ne pura.
- Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
- Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
- Tro longa atendo ĝis fino de l' vendo.
- Tro longa sufero — malgranda espero.
- Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
- Tro nutrata kapro fariĝas kiel apro.
- Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
- Tro rapida edziĝo — porĉiama kateniĝo.
- Tro rapida faro estas nur baro.
- Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
- Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas.
- Tro saltas la rato — ĝin kaptas la kato.
- Tro sata, tro bata.
- Troa festeno estas veneno.
- Troa petolo danĝera al kolo.
- Troa petolo estas danĝera por la kolo.
- Troviĝas bonaj homoj en la mondo.
- Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
- Truon de l' honoro flikos neniu tajloro.
- Turniĝadi kiel serpento.
- Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.
- Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
- Tute ĝuste laŭ lia gusto.
- Tute libera, kiel birdo aera.
U
redakti- Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
- Unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas.
- Unu floras, alia ploras.
- Unu floro ne estas krono, unu monero ne estas mono.
- Unu fojon oni donas kaj tutan vivon fanfaronas.
- Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
- Unu guto plenigas la glason.
- Unu hako kverkon ne faligas.
- Unu hirundo printempon ne alportas.
- Unu kapo facile trovas apogon.
- Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
- Unu orienten, alia okcidenten.
- Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.
- Unu pasero alian valoras.
- Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj.
- Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
- Unu sola guto la glason plenigas.
- Unu soldato militon ne faras.
- Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.
- Unu vundo alian kuracas.
- Unu, du, tri, kvar, kaj finita la far'.
- Unua atesto estas la vesto.
- Unua paŝo iron direktas.
- Unua venis, unua prenis.
- Unueco donas fortecon.
- Unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto.
- Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
- Urson evitu, duonpatrinon ne incitu.
- Urtikon frosto ne difektas.
- Uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton.
- Uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan.
V
redakti- Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
- Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
- Vane vi tentas, mi ne konsentos.
- Vazo rompita longe sin tenas.
- Venas ĉagreno sen granda peno.
- Venas kvazaŭ vokita kaj petita.
- Venas profito — venas merito.
- Venas proverbo el popola la cerbo.
- Venas prudento post la ĝusta momento.
- Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.
- Venis fino al mia latino.
- Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato.
- Venis tranĉilo al la gorĝo.
- Venkas ne forto, venkas la sorto.
- Venkiton oni ne batas.
- Venos knabeto ankaŭ kun peto.
- Venos ŝtelisto al la juĝisto.
- Venos tempo, venos konsilo.
- Vento al li ekflugis sub la haŭto.
- Vento sendita tondron reportos.
- Ventro malsata orelon ne havas.
- Vera kiel vorto de profeto.
- Vera opinio montriĝas en ebrio.
- Vergo doloras, sed saĝon ellaboras.
- Vero ne bezonas mediti nek spriti.
- Verŝi aeron al aero.
- Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.
- Vespero lacigas, mateno freŝigas.
- Vesto eluzita, sed pureco spirita.
- Vesto homon prezentas.
- Veturi sur sia paro da kruroj.
- Vi amas preni, amu redoni.
- Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.
- Vi ne kredas, ne aŭskultu, sed min ne insultu.
- Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo.
- Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros.
- Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
- Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
- Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
- Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.
- Vidas okulo, sed mano ne trafas.
- Vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas.
- Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas.
- Vin ne tuŝu la eraroj en fremdaj faroj.
- Virina lango buĉas sen sango.
- Virina ploro sen valoro.
- Virina rideto pli kaptas ol reto.
- Virino batas per lango, — aperas vundo plej sanga.
- Virino bonorda estas muta kaj surda.
- Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
- Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.
- Virino kolera pli ol hundo danĝera.
- Virino scias, tuta mondo scias.
- Virino scias — tuta mondo scias.
- Virta virino straton ne konas.
- Vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj.
- Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
- Vivi de estontaj enspezoj.
- Vivi de ŝparita kaso.
- Vivi emerite.
- Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro.
- Vivi iele-trapele.
- Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita.
- Vivi kiel ĉe la brusto de Dio.
- Vivi kiel kuko en butero.
- Vivi kun iu en fido kaj konfido.
- Vivi kun iu en intima amikeco.
- Vivi kun iu kiel hundo kun kato.
- Vivi larĝe kaj lukse.
- Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.
- Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere.
- Vivi per sistemo de "el mano al buŝo".
- Vivi sate kaj glate.
- Vivis puninde, mortis ridinde.
- Vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas.
- Vivo modera estas vivo sendanĝera.
- Vivo sen modero kondukas al mizero.
- Vivon privatan kaŝu la muroj.
- Vivon travivi estas art' malfacila.
- Vivu mizere, sed vivu libere!
- Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
- Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
- Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla.
- Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono.
- Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo.
- Vojon batitan herbo ne kovras.
- Volanta kruro ne laciĝas de kuro.
- Vole-nevole.
- Voli aŭ ne voli neniu malpermesas.
- Volo kaj deziro leĝojn ne konas.
- Volo kaj sento faras pli ol prudento.
- Volu-ne-volu, — elekto ne ekzistas.
- Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas.
- Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento.
- Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
- Vorto donita estas kiel leĝo.
- Vorto sona estas plej admona.
- Vortoj sakon ne plenigas.
- Vortojn ŝparu, agojn faru.
- Vulpo faras oferon — atendu danĝeron.
- Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas.
- Vundan lokon protektis, alian difektis.
- Vundo pasas, vorto restas.
- Vundo sekreta doloras plej multe.
Z
redakti- Zorgu pri vi, kaj nenion pli.
- Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
- Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Esperanta Proverbaro
- Proverbaro Esperanta en la libroservo de UEA (en Esperanto)