Martin HEIDEGGER (naskiĝis la 26-an de septembro 1889, mortis la 26-an de majo 1976 en Freiburg) estis germana filozofo. Lia ĉefverko Sein und Zeit (Esto kaj tempo), aperinta en 1927, influis multajn aliajn filozofojn.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Filozofio ne povos realigi tujan transformon de la nuna stato de la mondo. Ĉi tio ne nur estas filosofía vero, sed pri ĉiuj nur homaj pensoj kaj penoj. Nur dio povas savi nin. » |
|
|
| « La grandiozeco de homo mezuriĝas laŭ tio, kion li serĉas kaj laŭ la urĝo, per kiu li restas serĉanto. » |
|
|
| « La homa korpo estas esence io alia ol besta organismo. » |
|
|
| « La plej pensiga afero en nia pensiga tempo estas, ke ni ankoraŭ ne pensas. » | | « (germane) Das Bedenklichste in unserer bedenklichen Zeit ist, dass wir noch nicht denken. » |
|
|
| « Kial entute estas estaĵoj, kaj kial ne prefere nenio? Jen la demando. » | | « (germane) Warum ist überhaupt Seiendes und nicht vielmehr Nichts? Das ist die Frage. » |
|
|
| « Ni mem estas la analizindaj entoj. » | — Esto kaj tempo |
|
|
| « Kontraste al "Feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidas kaj ankoraŭ kredas", li parolas pri "vidi kaj ankoraŭ ne kredi." » | — Nietzsche (1961) |
|
|
| « Ni ne "havas" korpon; prefere, ni "estas" korpaj. » | — Nietzsche (1961) |
|
|
| « [Heidegger] konate mensogas ĉiam kaj ĉie, kaj kiam ajn li povas. » | — Hannah Arendt, iama amanto de Heidegger |
|
|
| « Ni havas liajn deklarojn pri la ses milionoj da senlaboruloj komence de la nazia reĝimo, sed eĉ ne unu vorton pri la ses milionoj da mortintoj fine de ĝi. » | — Thomas Sheehan |
|
|
| « Oni povas pardoni multajn germanojn, sed estas iuj germanoj, kiujn malfacilas pardoni. Estas malfacile pardoni Heidegger. » | — Emmanuel Lévinas |
|
|
| « Petu profesiajn filozofojn de hodiaŭ nomi la kvin plej signifajn filozofojn de la dudeka jarcento kaj ĉu ili amas lin aŭ abomenas lin, plej multaj enmetos Heidegger sur la liston. » | | « (angle) Ask professional philosophers of today to name the five most significant philosophers of the twentieth century and, whether they love him or loathe him, most will include Heidegger on the list. » | — Stephen Hicks |
|