Mahavira (Mahāvīra, esperantigeble kiel Mahaviro), ankaŭ konata kiel Vardhamāna (esperantigeble kiel Vard(h)amano), estis la dudek-kvara kaj lasta ĝajna Tirthankara (Instruinta Dio, aŭ laŭvorte: River-transiriganto). Mahaviro naskiĝis en reĝa familio en nuna Biharo (Barato), en 599 a. K. Tridek-jar-aĝe, li foriris el sia hejmo serĉante spiritan vekiĝon kaj forlasis materiajn aferojn, inkluzive de siaj vestoj, kaj li fariĝis monaĥo. Dum la sekvantaj dek du kaj duona jaroj, Mahaviro intense meditis kaj severe pentis. Post tio li fariĝis kevalī (ĉioscia).
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Neniu religio en la Mondo kiom klarigis la principon de Ahimsa tiom profunde kaj sisteme kiom ĝajnismo ĝin diskutas kun aplikebleco en ĉia homa vivo. Kiam la bonvolan principon Ahimsa aŭ neperforto akceptos praktike la homoj de la mondo por atingi vivcelon en tiu ĉi mondo kaj transe, tiam, pri Ahimsa, ĝajnismo certe havos la plej altan statuson kaj Sinjoro Mahaviro certe estos respektata kiel la plej granda aŭtoritato pri Ahimsa. » | | « (angle) No religion in the World has explained the principle of Ahimsa so deeply and systematically as is discussed with its applicability in every human life in Jainism. As and when the benevolent principle of Ahimsa or non-violence will be ascribed for practice by the people of the world to achieve their end of life in this world and beyond. Jainism is sure to have the uppermost status and Lord Mahāvīra is sure to be respected as the greatest authority on Ahimsa. » | — Mohandas Karamchand Gandhi |
|
|
| « Mahaviro proklamis en Bharato la mesaĝon de saviĝo: ke religio estas realo kaj ne nur socia kutimo, ke saviĝo venas el la vera religio kaj ne el la eksteraj ritoj de la komunumo, ke religio ne povas rigardi limojn inter homoj kiel eternajn. Mire, tiu instruo rapide transiris la limojn de rasa instinkto kaj konkeris la ĉioman landon. » | | « (angle) Mahavira proclaimed in India, the message of salvation, that religion is a reality and not a mere social convention, that salvation comes from taking refuge in the true religion and not from observing the external ceremonies of the community, that religion cannot regard any barriers between man and man as an eternal variety. Wonderous to say, this teaching rapidly over topped the barriers of the race abiding instinct and conquered the whole county. » | — Rabindranath Tagore |
|