Yves Nevelsteen
Yves NEVELSTEEN [if ne:velste:n] (naskiĝis la 21-an de junio 1974 en Kapellen), estas belga esperantisto. Esperanton li eklernis en 1989.
Yves Nevelsteen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Yves Nevelsteen dum la Vikipedio-sesio de la UK 2008
| |||||
Persona informo | |||||
Yves Nevelsteen | |||||
Naskiĝo | 21-an de junio 1974 en ![]() | ||||
Nacieco | belgo | ||||
Lingvoj | Esperanto • nederlanda • franca • angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Jente Nevelsteen | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto (1989–) vortaristo tradukisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | Esperanto-referenclibroj | ||||
Verkoj | Vikipedio - praktika manlibro Komputeko | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter 2004 kaj 2007 li estis prezidanto de FLEJA (Flandra Esperantista Junulara Asocio), poste vicprezidanto. Ekde 2007 li estis kasisto de E@I.
Plenkreskinta en Kalmthout kaj finstudinta pri komunikado ĉe altlernejo en Antverpeno, li poste loĝis interalie en Gent, Deinze, Putte kaj Loveno.
Profesie Yves estis interalie tradukisto de komputilaj programoj kaj sendependa eldonisto.
Yves Nevelsteen aktivis kiel prizorganto de pluraj agadoj de FLEJA (retpaĝaro, revuo Jongeren Esperanto Nieuws, (kun)organizanto de PSKK). Li aktivas kiel redaktanto en la Vikipedio en Esperanto, kompilinto de la esperantlingva Manlibro pri Vikipedio kaj kreinto de prikomputila terminokolekto Komputeko, projekto evoluigata kadre de E@I. Al la kopirajta sceno li kontribuis per oficiala Esperanto-traduko de la permesiloj Creative Commons.
Verkoj
redakti- Vikipedio - praktika manlibro, aŭtoro: Yves Nevelsteen, eldonejo Espero, Partizánske, 2007 (2-a eldono), 39 paĝoj, 15 cm, ISBN 978-80-969533-3-2
Praktika manlibro por ĉiu, kiu interesiĝas pri la reta, libera enciklopedio "Vikipedio". [1] - Komputeko, eldonejo Espero, Partizánske, 2008 (1-a eldono), 92 paĝoj, ISBN 978-80-969533-9-4. Prikomputila terminokolekto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Intervjuo kun Yves Nevelsteen kiun faris Loïc Rossi en novembro 2017.
- Zamenhoffesto 2017 – Prelego de Yves Nevelsteen pri Komputilaĵoj kaj Retaj Projektoj - filmita de Loïc Rossi en novembro 2017.
- Paĝo pri Yves Nevelsteen en la Panteono de Edukado.net
- Intervjuo kun Yves Nevelsteen en la 182-a elsendo de la podkasto de Varsovia Vento pri la libroservo de Flandra Esperanto-Ligo dum la Junulara E-Semajno en Belgio en decembro 2024.