Wurmlingen (distrikto Tuttlingen)
Wurmlingen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Tuttlingen, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3878 loĝantojn. Al Wurmlingen nur apartenas la samnoma vilaĝo kaj neniu alia urboparto.
Wurmlingen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Tuttlingen | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07461 | |||||
Poŝtkodo | 78573 | |||||
Aŭtomobila kodo | TUT | |||||
Oficiala Municipokodo | 08327054 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Klaus Schellenberg | |||||
Adreso de la administrejo | Obere Hauptstraße 4 78573 Wurmlingen | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 3878 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 0′ N, 8° 47′ O (mapo)48.0033333333338.7763888888889Koordinatoj: 48° 0′ N, 8° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 665 m | |||||
Areo | 15,43 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.wurmlingen.de | |||||
Geografio
redaktiSituo
redaktiLa komunumo Wurmlingen situas proksime de la loko kie la rivereto Faulenbach fluas en la riveron Elta. Wurmlingen situas en la valaro de okcidenta Ŝvabia Ĵuraso tuj ĉe 48a grado norda latitudo. Al la komunuma teritorio apartenas krom partoj de la valoj de la rivereto Faulenbach kaj de la rivero Etla ankaŭ altebenaĵoj kiuj situas ĉirkaŭ 850 ĝis 890 metroj super la marnivelo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo en la nordo limas al la komunumo Rietheim-Weilheim, en la oriento al la distrikta urbo Tuttlingen kaj en la okcidento al la komunumo Seitingen-Oberflacht.
Historia geografio
redaktiSur la teritorio de Wurmlingen situas ruino de la kastelo Konzenberg.
Historio
redaktiRomia epoko
redaktiEn Wurmlingen troviĝas la restaĵoj de romia bieno kaj de romia banejo.
Mezepoko
redaktiUnuafoje oni mencias la hodiaŭan vilaĝon Wurmlingen en dokumento de la 30-a de marto 797.
Nuna epoko
redaktiĜis la ŝanĝo al la 20a jarcento la vilaĝo ĉefe havis kamparanan karakteron. Poste okazis forta kresko de leda industrio kaj medicinteknika industrio pro la proksimeco al Tuttlingen. Wurmlingen pro fortaj protestoj de la loĝantaro kaj bona taktiko sukcese povis defendi sian aŭtonomion kaj povis eviti la enkomunumigon al la proksima Tuttlingen.
Politiko
redaktiWurmlingen apartenas al administra komunumo kune kun la urbo Tuttlingen. Tio signifas ke Tuttlingen transprenis kelkajn partojn de la administra laboro.
Komunuma parlamento
redaktiAl la komunuma parlamento apartenas post la komunumaj balotoj de la 13-a de junio 2004 entute 14 membroj. Krome al ĝi apartenas la urbestro.
CDU | 9 seĝoj |
SPD | 5 seĝoj |
Konstruaĵoj
redakti- Romia banejo
- Ruino de kastelo Konzenberg, ĉirkaŭ 2 km for de la vilaĝo