Wolsztyn
Wolsztyn (germane Wollstein) estas urbo en Grandpollando en Pollando.
Wolsztyn | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Wolsztyna | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Wolsztyński | ||||
Komunumo | Komunumo Wolsztyn | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Koordinatoj | 52° 7′ N, 16° 7′ O (mapo)52.11666666666716.116666666667Koordinatoj: 52° 7′ N, 16° 7′ O (mapo) | ||||
Areo | 4,78 km² | ||||
Loĝantaro | 13638 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 2 853,1 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 64-200 | ||||
Telefona antaŭkodo | 68 | ||||
Aŭtokodo | PWL | ||||
TERYT | 4303929034 | ||||
Estro | Wojciech Lis | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Rynek 1 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 64-200 | ||||
Telefono de estraro | 68 384-27-47 | ||||
Fakso de estraro | 68 384-27-47 | ||||
Poŝto de estraro | um@wolsztyn.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.wolsztyn.pl | ||||
Ĝi apartenas al la komunumo Wolsztyn en la distrikto Wolsztyński kaj situas ĉirkaŭ 75 kilometrojn sudokcidente de Poznano. En la urbo estas 13 328 loĝantoj (la 31an de decembro 2017).
Historio
redaktiLa unuaj spuroj de la setklado gaj agado de homoj sur la tero de Wolsztyn devenas de la Kulturo de Frua Luzacio do de la bronzepoko kaj ferepoko, kion pruvas la trovitaj tie agrilaj ujoj. Oni supozas ke ĉe la elfluo de la rivero Dojca al la Berzyńskie Lago estis la defenda burgo jam en la 9a kaj 10a jarcentoj. La unuaj skribaj dokumentoj devenas de la mezo de 12a jarcento. Ĉirkaŭ la jaro 1285 estis konstruita setlejo, kiun fondis Cistercianoj de la proksima klostro en Obra.
Wolsztyn akiris la Urborajtojn de la jaro 1458.
La jaro 1793, kaj kun ĝi la dua dispartigo de Pollando ŝanĝis situacion de Wolsztyn. La urbo eniris limojn de Reĝlando Prusio sub la nomo Wollstein. Tio signifis forŝiron de la ĝisnuna ekonomia bazo, kiun konsistis teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.
De 1815 ĝis 1920 la urbo apartenis al la prusa provinco Posen (Poznano) kaj pro tio post 1871 al Germanio.
Dum la Ribelo de Grandpolujo estis tie pola taĉmento kun 800 ribelantoj kiuj transprenis la urbon la 5an de januaro 1920. En la sama jaro ekestis la Distrikto Wolsztyński.
De 1939 ĝis 1945 Wollstein estis sidejo de la distrikta administracio de la samnoma distrikto (Landkreis Wollstein).
La urbo estas konata pro la fervoja linio de Zbąszyń (Wollstein–Bentschen) malfermita de la germana fervoja administracio en 1884. Wolsztyn hodiaŭ estas la hejmo de pli ol 30 ankoraŭ servantaj vaporlokomotivoj (vidu la apudajn fotojn) kaj okazas tie la "Parado (Festo) de Vaporlokomotivoj".
Dum la dua mondmilito plimulto de poloj estis deportitaj al Ĝenerala Gubernio, anstataŭe alvenis germanoj kadre de koloniigo nomata Heim ins Reich. En kvartalo Komorowo troviĝis labortendaroj kaj militkaptitejoj. La germanan okupadon de Wolsztyn finis alveno, la 26-an de januaro 1945, de taĉmentoj de la 7-a aŭtonomeca korpuso de gvardia kavalerio kaj de la 33-a armeo de la Unua Belorusa Fronto.
Konataj personoj
redakti- Józef Hoene-Wroński (1776-1853), estis pola filozofo, matematikisto, astronomo, fizikisto kaj ekonomikisto
Kiam li havis 16 jarojn eniris Lernejon de Korpuso de Artilerio. Li ŝanĝis sian nomon al Wroński. Partoprenis en insurekcio de Kościuszko
- Bruno Asch (1890–1940), germana socialdemokrata politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio kaj lasta urbestro de Höchst am Main
- Marcin Rożek – pola skulptisto kaj pentristo dum la intermilitaj jaroj, profesoro de la Ŝtata Art-Akademio en Poznano, la partopteanto de Ribelo de Grandpolujo. Li estas aŭtoro de la monumento de la Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" en Gniezno. Eminenta artisto, la plimulton de liaj verkoj detruis germanoj, li estis mortigita fare de germanoj, en la koncentrejo en Auschwitz dum la jaro 1944
- Hans Jürgen Kallmann (1908–1991), germana pentristo
- Robert Koch, germana kuracisto kaj bakteriologo, laboris de 1872–1880 kiel ŝtata distrikta kuracisto (Kreisphysikus) en Wollstein kaj malkovris tie la sporojn de antrakso. En 1882 li malkovris la tuberkulozan bacilon kaj unu jaron poste, en Hindio, la kaŭzanton de la ĥolero. Pro siaj meritoj li en la jaro 1905 estis honorita per la Premio Nobel de Fiziologio aŭ Medicino.
Li estis profesoro de pola sciencisto, bakteriologo kaj esperantisto Odo Bujwid.
- Otto Plathner (1811–1885), germana juristo kaj politikisto de la Nacia Asembleo en Frankfurto ĉe Majno en la jaro 1848
- Max Samuel Grifenhagen - Ŝerifo en Nov-Jorko dum la jaroj 1913–16, nun Borough en Manhattan; lia patro, Benjamin William Grifenhagen, naskiĝis en Wolsztyn
- Heinrich Graetz (1817-1891), juddevena historiisto, profesoro, dum la jaroj 1831-1836 finis jeŝivon en Wolsztyn
- William Rosenau (1865–1943) - rabeno
- Meyer Levy (1833-1896) - juddevena juĝisto, advokato kaj notario
- Paul Wojtkowski (1892–1960), germana politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio
- Maciej Chojnacki – sportisto, basketbalisto, reprezentanto de Pollando, bronza medalisto de Eŭropa Ĉampioneco kaj pola reprezentanto dum Olimpikaj Ludoj en Meksiko 1968.
En Wolsztyn naskiĝis ankaŭ:
- Jerzy Antkowiak (1935-) – projektanto de modo, artisto, pentristo
- Andrzej Brachmański (1958-) – eks-vicministro pri internaj aferoj
- Eleonora Gonda-Soroczyńska (1951-) - prof-ino d-rino habil. en Naturscienca Universitato en Vroclavo, arkitekto pri pejzaĝarkitekturo
- Cezary Julski (1927-1997) – pola aktoro
- Robert Kubaczyk (1986-) – leĝera atletikisto, sprintisto, reprezentanto de Pollando
- Stanisław Piosik (1946-) – parlamentano de Pola Sejmo
- Adam Skórnicki (1976-) - la venkinto dum la Individua Ĉampioneco de Pollando en Motorcikla Vetkurado sur Skorio / Speedway en la jaro 2008
- Włodzimierz Wojciechowski (1948-) – futbalisto de "Pogoń" Szczecin kaj "Lech" Poznano, reprezentanto de Pollando
- Zenon Zając (1959-) – unu el la naŭ ministoj murditaj de la komunista registaro dum la komenco de militstato en la jaro 1981
Partneraj urboj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Interreta paĝo de Wolsztyn
- Parado de Vaporlokomotivoj 2010 - video[rompita ligilo]