Wolfgang Borchert
Wolfgang BORCHERT [volfgang borĥert] (* la 20-an de majo 1921 en Hamburgo, † la 20-an de novembro 1947 en Bazelo) estis germana verkisto de ruino-literaturo.
Wolfgang Borchert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de majo 1921 en Hamburgo | |
Morto | 20-an de novembro 1947 (26-jaraĝa) en Bazelo | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Hepatito vd | |
Tombo | tombejo Ohlsdorf 53° 37′ 11″ Nordo 10° 02′ 05″ Oriento / 53.619647 °N, 10.034636 °O (mapo) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Gymnasium Eppendorf (en) (1932–) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patrino | Hertha Borchert vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo verkisto poeto novelisto rezistobatalanto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Man Outside ❦ La Pano ❦ Q482623 ❦ Nachts schlafen die Ratten doch vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de instruisto kaj verkistino en la aĝo de 15 jaroj komencis verki poemojn. Konforme al la deziro de siaj gepatroj li en la jaro 1939 komencis lerni la profesion de librovendisto, sed unu jaron poste li forlasis tiun ĉi karieron por fariĝi aktoro. En marto 1941 li eklaboris en la Lüneburga teatro Landesbühne Osthannover, sed jam en junio de la sama jaro la militservo vokis lin al la fronto.
La sekvajn jarojn karakterizis malsanoj, vundoj, restadoj en lazaretoj kaj akuzoj pri memvundigo kaj defetismaj paroloj. En 1945 Wolfgang Borchert sukcesis fuĝi el la franca militkaptiteco kaj reveni al Hamburgo. Denove li agis kiel aktoro, reĝisora asistanto kaj kabaredisto, ĝis kiam lia malbona sanstato malebligis tion.
Ekde 1946 – la kuracistoj prognozis al li unu plian vivojaron – li ege fervore dediĉis sin al la verkado. En rapida sinsekvo estiĝis prozaĵoj kaj poemoj, kiuj respegulis la spertojn de la aŭtoro kaj de multaj aliaj soldatoj revenintaj el la Dua mondmilito.
En septembro de 1947 li vojaĝis al Bazela hospitalo, por kuraci sian hepatomalsanon: amikoj kaj eldonistoj peris tiun ĉi eblecon al la intertempe konata aŭtoro. Lia sanstato tamen jam estis tiel malbona, ke li mortis tie la 20-an de novembro, en la aĝo de 26 jaroj.
Listo de verkoj
redakti- Laterne, Nacht und Sterne (poemoj, 1946)
- Die Hundeblume (rakontoj, 1947)
- An diesem Dienstag (rakontoj, 1947)
- Draußen vor der Tür (dramo, 1947)
- Die traurigen Geranien und andere Geschichten aus dem Nachlass (rakontoj, eld. 1962)
En Esperanto aperis
redakti- La hundofloro (Die Hundeblume). [Tradukis Frank Lappe]. - En: Beletra Almanako, nº 36, oktobro 2019, Novjorko, Mondial. ISBN 9781595693969.