Wilhelm Ernst Dietl
aŭstria kuracisto, volapükisto kaj esperantisto
D-ro Wilhelm Ernst DIETL [ditl], 1852–1940, estis aŭstra ĉefstaba kuracisto. En 1887 li ellernis Volapukon kaj estis sekretario de Volapuka Asocio en Vieno. De 1908 li estis esperantisto. Li estis prezidanto de Esperanto-Grupo en Graz kaj en 1926 prezidanto de Aŭstria Esperanto-Kongreso.
Wilhelm Ernst Dietl | |
---|---|
Dietl 1908 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1852 |
Morto | 9-an de marto 1940 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | aŭstra-germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | kuracisto volapukisto esperantisto |
Dietl estis naskiĝinta la 23-an de decembro 1852 en Bösing ĉe Pressburg, tiam en Hungario. Li kredeble estis tiu Wilhelm Ernst Dietl kiu mortis la 9-an de marto 1940.[1]
Fontoj
redakti- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Dietl el la Enciklopedio de Esperanto.